Overblog
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 mars 2023 7 12 /03 /mars /2023 22:14
(AP Photo/Hiro Komae) ASSOCIATED PRESS

12/03/2023

La laboroj de malinfektado sendube daŭros plurajn jardekojn.

Dek du jarojn jam pasis. Japanio primemoris sabaton la dekduan datrevenon de la triobla katastrofo de la 11a de marto 2011, kiam unu el la plej perfortaj tertremoj iam registritaj estigis mortigan cunamon, kaŭzante siaflanke la nuklean katastrofon de Fukuŝimo. Tiuj eventoj okazigis la morton aŭ malaperon de preskaŭ 18 500 personoj.

Kiel ĉiujare, minuto da silento estis efektivigita en la lando je la 14-a horo kaj 46 minutoj. Tio estas efektive la horo, kiam 12 jarojn pli frue, tertremo je magnitudo 9.0 ŝancelis la tutan arkipelagon. La koroj de tri el la ses reaktoroj de la centralo de Fukuŝimo Dajiŝi fuziis, devigante evakui dekojn da miloj da personoj.

Monatojn post la katastrofo, la aliro al pli ol 1 650 km2 de la departemento de Fukuŝimo estis malpermesita. De tiam, intensaj laboroj de malinfektado ebligis redukti tiujn neloĝeblajn zonojn ĝis 337 km2.

 

Kio pri la infektita akvo ?

La japana justico konfirmis meze de januaro, la senkulpecon de tri eks-respondeculoj de Tepco, la operatoro de la centralo de Fukuŝimo -  la solaj fizikaj personoj juĝitaj en punproceduro kadre de tiu katastrofo. Ili estis juĝitaj nekulpaj pri neglekto koncerne la akcidenton de 2011.

La laboroj de malinfektado kaj malmuntado de la centralo sendube daŭros plurajn jardekojn. Unu el la krizaj punktoj estas la administrado de pli ol milono da tunoj da infektata akvo akumulitaj ĉirkaŭ la centralo, devenanta de la pluvo, de la subgrundaj akvotavoloj kaj de la necesaj injektoj de akvo por malvarmigi la korojn de la reaktoroj.   

Tiu akvo estis traktitaj sed la tricio, radionuklido danĝera por la homoj ne povis esti eliminita.

La japana registaro denove konfirmis, ke ĝi intencas komenci ĉi-jare la iompostioman elverŝadon de tiu akvo en la Pacifikan Oceanon. Tiu kontestita projekto tamen ricevis favorajn permesojn de la Internacia Atomenergia Organizaĵo (IAEO) kaj de la japana nuklea reguliganto.    

10/02/2022

Japanio : Fukuŝimo : dek unu jarojn post la katastrofo, la radioaktiva poluado plu estas tre alta en la ĉirkaŭaĵo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/japanio-fukusimo-dek-unu-jarojn-post-la-katastrofo-la-radioaktiva-poluado-plu-estas-tre-alta-en-la-areo.html

12/03/2021

Fukuŝimo: 10 jarojn poste, ekzistas «kronika, daŭra, gravega infektado por la planedo », asertas ĵurnalisto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/03/fukusimo-10-jarojn-poste-ekzistas-kronika-daura-gravega-infektado-por-la-planedo-asertas-jurnalisto.html

21/10/2015

Japanio : Fukuŝimo : la radiadoj agnoskitaj kiel kaŭzo de kancero

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/10/japanio-fukusimo-la-radiadoj-agnoskitaj-kiel-kauzo-de-kancero.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado
23 janvier 2023 1 23 /01 /janvier /2023 22:28
PIERRE VERDY / AFP

23/01/2022

La niĝera filio de Orano, antaŭe nomita Areva, ekspluatis dum 40 jaroj tiun minejon de uranio en Saharo por nutradi nukleajn centralojn.

La pejzaĝo konsistas en dezerto de sablo kaj rokoj, kie potenca vento regule balaas la grundon. En Arlit, Niĝera Saharo,  la radioaktivaj kotoj, la rubaĵoj de la Cominak estas stokitaj subĉiele. 

« Tio reprezentas ĉirkaŭ 20 milionojn da tunoj da radioaktivaj rubaĵoj produktataj dum 40 jaroj », komentas Bruno Charon, inĝeniero pri nuklea fiziko ĉe la laboratorio Criirad, asocio pri protektado de la medio, kiu analizis tiujn rubaĵojn, kaj alarmas hodiaŭ pri la danĝeroj por la loĝantoj kaj la medio.

La niĝera filio de Orano, antaŭe nomita Areva, ekspluatis dum 40 jaroj tiun minejon de uranio en Saharo por nutradi interalie nukleajn centralojn. La minejo fermis de preskaŭ du jaroj, sed la rubaĵoj ne ankoraŭ estas izolitaj.    

« Pro la potenco de la ventoj en la regiono, la radioaktivaj polvoj, la radioaktiva gaso estas tre facile disigeblaj en la medio, eksplikas la inĝeniero. Ĉar tiuj rubaĵoj ne estas izolitaj, la infektado eniras en la subgrundajn akvojn. Tio estas absolute neakceptebla. »

 

« Arlit estas paradizo por la sano »

Ĉe la Cominak, la ĝenerala direktoro Mahaman Sani Abdoulaye asertas, ke nenia risko ekzistas koncerne la demandon pri akvo en Arlit, ekzemple: « Ĝi estas trinkebla. Neniu emiso atingas lokon ekster nia zono. Tio estas taŭge retenata, taŭge kontrolata en nia industria areo. »

Laŭ li, nenia problemo ekzistas ankaŭ por la 600 personoj, kiuj plu laboras en la loko. Tio ridetigas Almoustapha Alhacen, prezidento de la NeRegistara Organizaĵo Aghinr'inman, en Arlit: « Profesiaj malsanoj neniam okazis dum 50 jaroj da laboro, nek malsanoj ligitaj al uzataj produktaĵoj, nek malsanoj ligitaj al la radioaktiveco. Dum 50 jaroj, neniu malsano okazis. Arlit estas paradizo por la sano », li ironias.  - Almoustapha Alhacen, prezidento de la NRO Aghinr'inman    

La prezidento de la NRO Aghinr'inman elvokas spirmalsanojn en Arlit, malsanoj pri renoj, hepato… « Sed ni ne havas rimedojn, li bedaŭras, por pruvi, ke ili estas ligitaj aŭ ne kun la minaj aktivecoj. »

Siaflanke, la entrepreno promesis, ke ĝi iompostiom kovros la rubaĵojn ĝis 2026 per argilo kaj rokoj.

Laŭ la asocioj, tiu kovrilo ne estos sufiĉe hermetika.    

Video: « 20 milionoj da radioaktivaj kotoj » (en la franca)

14/06/2012

Francio: la respublika Prezidento S° Hollande volas akceli la uranian produktadon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-francio-la-respublika-prezidento-s-hollande-volas-akceli-la-uranian-produktadon-106930020.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado Medidetruado
7 janvier 2023 6 07 /01 /janvier /2023 22:21

07/01/2022

Kvankam la justico agnoskis, ke la uzado de la klordekono en la bananejoj de Martiniko kaj Gvadelupo estas sanitara katastrofo, senkulpiga ordono estis decidita.

Vendredon 6an de januaro, tiu decido skandalis la koncernatojn.

La klordekono estis uzata ĝis la jaro 1993 por lukti kontraŭ la kalandroj en la bananejoj de Martiniko kaj Gvadelupo.

Tiu pesticido infektadis 90% el la loĝantaro kaj venenos la grundojn dum pluraj jardekoj.

Post 16 jaroj da proceduro, la justico ĵus decidis lundon 2an de januaro, senkulpigan ordonon. Tamen en siaj konkludoj, la juĝistoj agnoskas sanitaran katastrofon.

« Ni ĉiuj estas malsanaj, ni ĉiuj estis venenitaj. Mi opinias, ke tio ne estas justa », deklaris virino pri la decido.

 

Apelacio kontraŭ la decido estas antaŭvidita

Laŭ la justico, gravas estas la sciencaj konoj en la momento, kiam la klordekono estis uzata. Laŭ ĝi, la danĝereco de la pesticidoj ne estis demonstrita en la 1980aj jaroj, kaj la pruvo de la kulpeco de la Ŝtato ne estis demonstrita.

Laŭ la advokato de la plendantoj, kiu apelacios, tiu juĝo ne estas akceptebla.   

En komunikaĵo, la registaro notas la decidon, kaj memorigas, ke financa plano ĝis 92 milionoj da eŭroj estas dediĉita al la protektado de la sano de la loĝantaro, kaj elimino de la klordekono el la medio.

22/12/2021

Klordekono : la prostataj kanceroj kaŭzitaj de la pesticido estas de nun agnoskitaj kiel profesia malsano

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/12/klordekono-la-prostataj-kanceroj-kauzitaj-de-la-pesticido-estas-de-nun-agnoskitaj-kiel-profesia-malsano.html

18/07/2020

Martiniko: Mobilizado de la aktivuloj kontraŭ la klordekono: dua nokto da ribelo en Fort-de-France

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/martiniko-mobilizado-de-la-aktivuloj-kontrau-la-klordekono-dua-nokto-da-ribelo-en-fort-de-france.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado
11 mars 2022 5 11 /03 /mars /2022 17:15

11/03/2022

Bildo : koreiaj manifestaciantoj antaŭ la japana ambasadejo la 11an de marto 2022 en Seulo  

La 11-an de marto 2011, la nuklea akcidento komenciĝis. 11 jarojn poste, la media, sanitara kaj homa katastrofo daŭras.

La akcidentita centralo plu bezonas konstantan malvarmigon, kaj la japanaj aŭtoritatoj pretiĝas forĵeti en la maron, ekde la jaroj 2023-2024 kaj dum pluraj jardekoj, pli ol 1,3 milionon da kubaj metroj da infektita akvo stokitaj sur la areo, malgraŭ la opozicio de la fiŝkaptistoj kaj marbordaj loĝantoj.

11 jarojn poste, la radioaktiva infektado plu estas vaste ĉeestanta en la grundoj. Tamen, la japanaj aŭtoritatoj deplojadas grandajn rimedojn por instigi junulojn instaliĝi en la komunumoj, kiuj estis deklaritaj « evakuindaj areoj ».

La maksimuma sojlo de tolerebla submetiĝo por la publiko en Fukuŝimo plu estas fiksita po 20 milisivertoj jare, kio estas la limo por la laboristoj en la nuklea industrio.

Broŝuroj minimumigas la danĝeron de la radioaktiveco kaj laŭdas la sendanĝerecon de la infektita akvo de la centralo de Fukuŝimo Dajiĉi.

Ekde nun, preskaŭ 300 kazoj da tiroida kancero estis detektitaj inter la personoj de la gubernio de Fukuŝimo, kiuj estis infanoj dum la eksplodo – tiu nenormala kvociento superas la kutiman prevalencon por tiu malsano, la sola kiu estis objekto de epidemiologia studaĵo, kio kaŝas la ekzistadon de aliaj patologioj.

Inter ili 6 personoj, aĝaj de 6 ĝis 16 jaroj dum la akcidento, plendis kontraŭ la operatoro TEPCO la 27an de januaro 2022, por ke ligo inter sia patologio kaj la akcidento estu agnoskita, kaj akiri justicon por la aliaj viktimoj. 

Tiuj junuloj aldoniĝas al preskaŭ 14 000 personoj nun engaĝintaj en civilaj procesoj, tiel ke la registaro kaj TEPCO akceptu sian kulpecon en la akcidento kaj kompensu la viktimojn.

La 4an de marto, la japana Ĉefkortumo aliparte faris historian juĝon, ratifante definitive la juĝan respondecon de la entrepreno kaj ordonante al ĝi monkompenson de 4 000 personoj.

Antaŭ la venonta somaro, ĝi decidos pri la respondeco de la registaro.

13/04/2021 

Japanio decidis forĵeti la akvon de Fukuŝimo en la maron

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/japanio-decidis-forjeti-la-akvon-de-fukusimo-en-la-maron.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado
22 décembre 2021 3 22 /12 /décembre /2021 22:41
Cécile Baquey

22/12/2021

Bildo : memvola venenado – klordekono kaj pesticido = ŜTATA KRIMO

La koncernataj agrikulturistoj povos profiti kompensan fonduson por la viktimoj kondiĉe, ke ili laboris dum 10 jaroj ĉe kontakto kun klordekono, kaj estis malsanaj malpli ol 40 jarojn post sia submetado al ĝi.

De antaŭ jaroj, tio estas ekstreme tikla afero en Antiloj. La prostataj kanceroj ligitaj al submetado al klordekono, tiu pesticido vaste uzata en la bananejoj de 1972 ĝis 1993, estas de nun agnoskitaj kiel profesia malsano, laŭ dekreto publikigita merkredon 22an de decembro en la Oficiala gazeto.

Tiu decido enskribiĝas en serion de klopodoj fare de la Ŝtato por ripari tiun « sanitaran skandalon », laŭ la vortoj de Emmanuel Macron, prezidento de la franca Respubliko. En 2020, fonduso estis tiel kreita por kompensi la personojn trafitajn de malsanoj ligitaj al la pesticidoj.

La klordekono estis permesita inter 1972 kaj 1993 en la bananejoj de Antiloj kaj enfiltriĝis en la grundojn por centoj da jaroj, poluante la akvojn kaj la agrikulturajn produktaĵojn, dum ĝia tokseco kaj persisteco en la medio jam estis konata ekde la 1960-aj jaroj. Pli ol 90% el la plenkreska populacio de Gvadelupo kaj Martiniko estas nun infektitaj per la klordekono, laŭ "Santé publique France"

La registaro taksis, nek kiom da personoj estis koncernataj de tiuj kompensoj, nek ĝian totalan sumon.

Ĉiuj ekspluatantoj kaj agrikulturaj salajruloj povos postuli tiun statuson sub du kondiĉoj : ke ili laboris dum almenaŭ dek jaroj ĉe kontakto kun klordekono, kaj ke almenaŭ kvar dek jarojn pasis inter ilia lasta submetado al la pesticido kaj la diagnozo pri prostata kancero.             

22/11/2021

Perfortoj en Gvadelupo : laŭ ekonomikisto, « la vera problemo, estas la neegalecoj », kiuj intensiĝis pro la kovim-krizo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/perfortoj-en-gvadelupo-lau-ekonomikisto-la-vera-problemo-estas-la-neegalecoj-kiuj-intensigis-pro-la-kovim-krizo.html

28/09/2018

Francaj Antiloj: la klordekono, veneno ĉeestonta en la antilaj grundoj  dum «generacioj»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/09/francaj-antiloj-la-klordekono-veneno-ceestonta-dum-generacioj-en-la-antilaj-grundoj.html

28/02/2021

Veneniĝo per klordekono : Martiniko mobiliziĝas kontraŭ la «nepuniteco»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/02/venenigo-per-klordekono-martiniko-mobilizigas-kontrau-la-nepuniteco.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado
19 mai 2021 3 19 /05 /mai /2021 14:21
CRIS BOURONCLE / AFP

19/05/2021

Bildo : zono de senarbarigo en la amazonia ĝangalo, kaŭzita de kontraŭleĝaj minaj aktivecoj en la riverbaseno de la regiono Madre de Dios, sud-oriente de Peruo, la 17an de majo 2019.  

 

Laŭ Internacia Amnestio, ili prezentas altajn nivelojn de plumbo, arseniko kaj hidrargo pro la minekspluatado apud iliaj vilaĝoj.

Internacia Amnestio alarmas pri la situacio de ĉirkaŭ 8 000 indiĝenoj en Peruo. Ili prezentas altajn nivelojn de plumbo, arseniko kaj hidrargo pro la minekspluatado apud iliaj vilaĝoj en la provinco Espinar (Sud-Oriento), denuncas raporto publikigita mardon 18an de majo fare de la NRO. Peruo estas unu el la ĉefaj produktistoj de kupro, oro, arĝento, zinko kaj plumbo en la mondo.   

Post tri jaroj da enketo ĉirkaŭ la mina areo de Ataccapay kontrolata de la angla-svisa Glencore, la raporto de la organizaĵo pri defendo de la homaj rajtoj emfazas : « La niveloj de metaloj kaj toksaj substancoj (plumbo, kadmio, arseniko, hidrargo kaj mangano) malkovritaj ĉe la partoprenintoj dum la studaĵo, demonstras la riskon por la sano, al kio estas submetitaj la indiĝenaj komunumoj en la provinco Espinar  ».

Kapdoloroj, tumoroj 

La enketo analizis la metalojn kaj toksajn substancojn ĉe 150 volontuloj, kaj la kvaliton de la akvo en 292 lokoj situantaj en la koncernata zono. La ĉeesto de pezaj metaloj en la organismo « povas generi multajn specojn de malsanoj, naŭzojn, vomojn, kelkajn specojn de kanceroj kaj hepatajn problemojn », eksplikas la respondeculino de la enketo, María José Veramendi.

Dum la individuaj intervjuoj efektivigitaj dum la enketo, la loĝantoj priskribis simptomojn kiel kapdoloroj, renajn, prostatajn aŭ dentajn problemojn, stomakajn afekciojn, ŝi eksplikis. Ankaŭ kanceraj tumoroj estis menciitaj de du personoj.  

« Programo de epidemiologia atento » 

María José Veramendi admonas la sanitarajn aŭtoritatojn, ke ili « starigu programon de konstanta epidemiologia atento en la provinco Espinar por determini la ĝeneralan efikon suferitan de la submetita loĝantaro ». La loĝantoj de la provinco Espinar « spertas duoblan urĝecon pro la venenado kaj la kovim-19 », ŝi substrekas.   

En Peruo, laŭ la oficialaj nombroj, dek milionoj da personoj, t.e ĉirkaŭ triono el la loĝantaro, riskas submetiĝon al la pezaj metaloj, pli ol 20% (6,8 milionoj da personoj) al metaloidoj kiel arseniko, kaj pli ol 6% (du milionoj) al hidrokarbidoj, memorigas la raporto. 

23/06/2017

Peruo: infanoj mortas pro plumbo: urĝa stato estas deklarita

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/perou-infanoj-mortas-pro-plumbo-urga-stato-estas-deklarita.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado
26 avril 2021 1 26 /04 /avril /2021 21:02

26/04/2021

La 26an de aprilo 1986, la reaktoro N°4 de la ukraina centralo de Ĉernobilo eksplodis, kaŭzante la plej gravan nuklean akcidenton iam konatan. Ĝi ellasis radioaktivan nubegon, kiu atingis grandan parton de Eŭropo kaj Rusio. Centoj da miloj da personoj devis forlasi sian vivlokon. Ekskluda zono je 2600 km2 estis kreita. Sen la sindonemo de miloj da «likvidantoj», kiuj intervenis en la akcidentita centralo, la konsekvencoj de la akcidento estus eĉ pli katastrofaj. 

 

35 jarojn poste, la katastrofo daŭras 

Ĉernobilo ne estas evento el estinteco, la konsekvencoj de tiu akcidento daŭros post jarcentoj.

La radioaktiveco de cezio 137, ĉefa radioelemento ellasita kaj plu ĉeestanta en la grundoj, malpliiĝis nur duone.  Pli ol 4 milionoj da personoj plu vivas en teritorioj alte infektitaj kaj devas konstante kontroli sian nutradon. La datumoj publikigitaj fare de belorusaj malsanulejoj montras ĉe la infanoj altan prevalencon de pluraj patologioj, interalie korvaskulaj malsanoj kaj denaskaj misformaĵoj.

Malgraŭ laŭdiroj pri naturo kiu reakirus floradon en la zono, la faŭno kaj flaŭro estas tuŝataj de la persistaj radiadoj, kaj montriĝas pli vundeblaj fronte al la incendioj kiel tiu, kiu detruadis 870 km2 en la printempo 2020, kaj kies flamoj preskaŭ atingis la centralon. Fine, 35 jarojn poste, kvankam giganta ĉirkaŭaĵo estis instalita super la eks-sarkofago, kiu minacis disfali, solvo ne ankoraŭ ekzistas por evakui la restaĵojn de bruligaĵo kaj koriumo enfositaj sub 4 000 tunoj da materialoj, kiuj estis uzitaj por haltigi la incendion. 

Video : en Ukrainio, omaĝo al la viktimoj de la nuklea katastrofo 

Kandeloj kaj rozoj memore al tiuj, kiuj mortis post la nuklea katastrofo de Ĉernobilo: ceremonio estis organizita dum la nokto de dimanĉo al lundo ĉe la memormonumento de la fajrobrigadistoj de Ĉernobilo en Slavutiĉ.

Tiu urbo estis konstruita post la dramo, 50 kilometrojn for de Ĉernobilo, norde de Ukrainio, por reloĝigi la 50 000 loĝantojn de Pripjato, kiuj vivis apud la centralo, kaj kiuj devis forlasi siajn hejmojn.    

La kolektiĝo okazis precize je la 1a horo kaj 24 minutoj lundon matene. Tio fakte estas la horo, kiam okazis la eksplodo de la reaktoro N°4 de la centralo de Ĉernobilo, la 26an de aprilo 1986.

35 jarojn poste, la bilanco de la katastrofo plu estas pridiskutata. Inter pluraj miloj kaj pluraj dekoj da miloj da personoj, laŭ la taksadoj, mortis pro la konsekvencoj de la katastrofo kaj de la patologioj, kiujn ĝi kaŭzis. 

12/03/2021

Fukuŝimo: 10 jarojn poste, ekzistas «kronika, daŭra, gravega infektado por la planedo », asertas ĵurnalisto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/03/fukusimo-10-jarojn-poste-ekzistas-kronika-daura-gravega-infektado-por-la-planedo-asertas-jurnalisto.html

06/08/2020

Japanio: 75 jarojn poste, Hiroŝimo luktas kontraŭ forgeso

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/08/japanio-75-jarojn-poste-hirosimo-luktas-kontrau-forgeso.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado
13 avril 2021 2 13 /04 /avril /2021 16:05
AFP / Philip FONG

13/04/2021 

Bildo: Manifestacio kontraŭ la decido de la japana registaro forĵeti en la maron la traktitan akvon devenintan de la akcidentita centralo de Fukuŝimo. 

La akvo estis plurfoje filtrita por esti malembarasita de plejparte el siaj radioaktivaj substancoj.

Post ilia traktado, Japanio forĵetos en la maron pli ol milionon da tunoj da akvo, kiuj devenis de la  nuklea centralo de Fukuŝimo, anoncis la 13an de aprilo la japana registaro. Ĝi estos forĵetita «post kiam ni certiĝos, ke ĝi atingas nivelon de radioaktivaj substancoj nete sub la sekurecaj normoj», deklaris la Ĉefministro Yoshihide Suga. 

La akvo estis tiel plurfoje filtrita por esti malembarasita de plejparte el la radioaktivaj substancoj (radionukleidoj). La tricio tamen ne povas esti elminita per la aktualaj teknikoj. La operaco ŝajne komenciĝos plej frue post du jaroj, kaj daŭros dum jardekoj.

https://www.youtube.com/watch?v=KdT1s7N7eDw

Miloj da cisternoj da infektita akvo  

Tiu decido intervenas post sep jaroj da diskutoj pri la maniero malembarasiĝi de la akvo deveninta de la pluvo, de la subgrundaj akvotavoloj aŭ de la necesaj injektoj por malvarmigi la korojn de la nukleaj reaktoroj, kiuj kunfandiĝis post la giganta cunamo de la 1a de marto 2011.

Ĉirkaŭ 1,25 miliono da tunoj da infektita akvo estas nun stokitaj en pli ol mil cisternoj apud la akcidentita centralo. Kaj la akvo plu akumuliĝas : en 2020, la centralo produktis po ĉirkaŭ 140 kubajn metrojn da infektita akvo ĉiutage. 

https://www.youtube.com/watch?v=JfSlFT6zm34    

neniammilitointerni - dans Sandetruado
12 mars 2021 5 12 /03 /mars /2021 22:23
Kyodo News / MAXPPP

12/03/2021

Jean-Michel Jacquemin-Raffestin estas kun-aŭtoro de la libro «Fukuŝimo, tremeroj kaj stuporo dek jarojn poste». Li opinias, ke ni nenion lernis de la nukleaj akcidentoj.   

Cent jarojn post la katastrofo de Fukuŝimo, konsekvenco de tertremo kaj cunamo, kiuj okazigis preskaŭ 200 000 mortintojn, «sendube, ni nenion lernis de la nukleaj akcidentoj», opinias Jaŭdon 11an de marto, Jean-Michel Jacquemin-Raffestin, kun-aŭtoro kun Mickael Naveau de la libro "Fukuŝimo, tremeroj kaj stuporo dek jarojn poste".

En ilia verko ili substrekas, ke Fukuŝimo «infektadas la marajn fundojn de la planedo». «Tio estas kronika, daŭra, gravega infektado por la planedo», alarmas Jean-Michel Jacquemin-Raffestin.

Laŭ li, la konsekvencoj de la katastrofo de Fukuŝimo havas konsekvencojn ne nur en Japanio, sed ankaŭ « en aliaj landoj ». « En Usono, beboj grandnombre suferis pri hipotiroidismo. La cabernet sauvignon de Kalifornio ekzemple estas infektata per cezio. Franca sciencisto de la Centro de nukleaj studaĵoj de Bordozo, Michael Pravikoff ja malkovris tion », eksplikas Jean-Michel Jacquemin-Raffestin.

Laŭ Jean-Michel Jacquemin-Raffestin, la danĝero devenas ankaŭ de malfortaj dozoj de radiado, al kiuj la Japanoj plu estas submetitaj. De post la katastrofo, « 200 000 personoj estis translokitaj », li deklaras. Tiuj personoj, jen estis evakuitaj, jen deziris foriri. « Ĉar homoj revenas vivi surloken, la tero estis gratita nur 5 centimetrojn profunde. Ili reinstalas homojn en iliaj hejmoj, la infanojn en la lernejoj. Fukuŝimo estas loko en Japanio, kie estas multaj arbaroj. La arbaroj ne estas purigitaj. En la prefektejo de Fukuŝimo, eble nur dudekono el ĝi estis purigita kaj tute ne la cetero ».

Sed la demando koncernas ne nur la provincon de Fukuŝimo. Ĝi fakte koncernas la tutan landon, li opinias. « en Francio, la Asocio kontraŭ  la radioaktiveco en Okcidento, faris rimarkindan laboron en Japanio. Ĝi analizis la sakojn de polvosuĉiloj en dek du domojn, 200 kilometrojn for de Fukuŝimo ». Tiuj sakoj entenis, laŭ tiuj studaĵoj, kvantojn en Bq/kg de partikloj de cezio-137 kaj cezio-134 superaj al la sojloj de radioaktiveco.

11/03/2020

Atomkatastrofo de Fukuŝimo en Japanio: la infektitaj akvo-stokoj saturiĝas

 http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/atomkatastrofo-de-fukusimo-en-japanio-la-infektitaj-akvo-stokoj-saturigas.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado
10 mars 2021 3 10 /03 /mars /2021 21:54
AFP / Romeo Gacad

10/03/2021

Bildo: manifestacio de la polinezia sendependista partio kontraŭ la nuklea testo antaŭvidata en la atolo Mururoa, la 2an de septembro 1995.

Ĉu la franca Ŝtato plu mensogas pri la rela efiko de la nukleaj testoj en Polinezio ? Jes, respondas la reta esplormediato Disclose.

La retmediato Disclose enketis dum du jaroj partnerece kun esploristoj de la Universitato de Princeton. Ĝiaj konkludoj estas, ke la oficiala nivelo de infektado de la testoj realigitaj inter 1966 kaj 1996 estas tre subtaksitaj.

Miloj da paĝoj da militaj dokumentoj, malsekretigitaj en 2013, estis atentege studitaj. La datumoj estis komparataj kun tiuj publikigitaj de la Komisarejo pri atoma energio je origino de la oficialaj nombroj (rekalkulitaj en 2006)

Nur koncerne la teston Centaure, ĉirkaŭ 110 000 personoj estis submetitaj al radioaktiveco

Nur koncerne la teston Centaure, pafita en julio 1974, «ĉirkaŭ 110 000 personoj estis submetitaj al radioaktiveco, t.e la tiama preskaŭ tuta loĝantaro de la arkipelago», substrekas Disclose.

La specialisto pri nukleaj demandoj, Sébastien Philippe, instruisto-esploristo ĉe la usona universitato de Princeton, estas unu el la aŭtoro de la enketo. «Ni trovis nivelon de submetiĝo al radiado 2 ĝis 10-oble pli alta ol la oficialaj nombroj. Ni ankaŭ trovis, ke dekoble pli da personoj rajtus monkompensojn», li subskribas.      

La enketo emfazas interalie «gravan nombron de tiroidaj kanceroj» sur pluraj insuloj. Ĝis nun, nur ĉirkaŭ sesdek polineziaj civiluloj ricevis monkompensojn, krom militistoj kaj prestaĵlaboristoj.  

07/07/2013

Franca Polinezio : la tuta Polinezio estis surradiita de la nukleaj provoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/franca-polinezio-la-tuta-polinezio-estis-surradiita-de-la-nukleaj-provoj

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }