Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 mai 2023 5 05 /05 /mai /2023 13:57
Herbarioj da posidonioj - ANTOINE BOUREAU / HANS LUCAS / AFP

05/05/2023

En aprilo, la supraĵa temperaturo de la maroj atingis rekordon, kaj de tiam konservas altajn nivelojn.

La oceano supervarmas. Laŭ la datumoj de la usona observejo NOAA, la temperaturo de la maraj supraĵoj atingis rekordon koncerne la monaton aprilo ĝenerale, kaj konservas de tiam senprecedencajn nivelojn. Tiu alarma fenomeno sed sensurpriza por la sciencistoj, ĉefe ilustras kiel la homaj aktivecoj transformas la oceanojn en « prokrastan bombon » de la klimata varmiĝo.

Komence de aprilo la averaĝa temperaturo de la oceanaj supraĵoj, escepte de la polusaj akvoj, atingis 21,1°C, superante la precedencan rekordon de 21°C en marto 2016. Kvankam la averaĝo komencis iome malaltiĝi fine de aprilo – natura ciklo fine de la suda vintro -, de ses semajnoj, la temperaturoj persistas super la sezonaj rekordoj.

 

« Submaraj incendioj », kiuj detruas la algojn

Kiel ekspliki tian rekordon ? La oceanoj de la globo spertis tri sinsekvajn jarojn de La Niña, cikla klimata fenomeno, kiu malvarmigas la supraĵojn de la akvo. Tamen la inversa fenomeno, El Niño, ŝajne instaliĝis en 2023 kaj la transiro, kun la fino de la malvarmiga efiko de La Niña, ŝajne aldoniĝis al la longdaŭra varmiĝo por produkti tiun novan rekordon.  

Nuntempe kaj regionnivele, tio « havas kiel efikon multobliĝon de ondoj da maraj varmoj », kiuj « agas same kiel submaraj incendioj, kaj kiu povas degradi el neinversigebla maniero milojn da kvadrataj kilometroj da submaraj arbaroj, ekzemple laminarioj, herbarioj da posidonioj aŭ koraloj », priskribas la oceanologo ĉe CNRS, Jean-Baptiste Sallée.  

« Sensurprize, la oceanoj plivarmiĝas per ritmo absolute eksterordinara. Tion ni konstatas jaron post jaro », memorigas tamen aŭtoro de la ISKŜ, ĉar « la oceano, same kiel spongo, sorbas 90% el la kreskado de varmo kaŭzata de la homaj aktivecoj ».

La efikoj ne limiĝas al la mara biodiverseco. « Kreskanta vaporiĝo kaj forta risko de pli intensaj ciklonoj minacas », eksplikas la oceanologino Catherine Jeandel. Pli varmaj akvoj « funkcias kiel barilo, kiu bremsas la gasajn interŝanĝiĝojn », aldonas la geokemiistino: « La oksigena pumpilo de la oceano malpli bone funkcias, same por la CO2-pumpilo ». La oceanoj ne plu sufiĉe sorbas la forcejefikajn gasojn produktatajn de nia konsumo de karbo, petrolo kaj gaso, kaj tio riskas eĉ akceli la varmiĝon.

« Pli ni varmigas ĝin, pli la oceano fariĝas kiel prokrasta bombo », resumas Catherine Jeandel.

13/06/2017

Dek lokoj, kie la konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo jam estas katastrofaj (10)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-10.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }