42 personoj mortis dum la lastaj semajnoj da protestado. La manifestaciantoj plu postulas demision de la prezidentino Dina Boluarte, malfondon de la Kongreso kaj tujan baloton. De post dimanĉo, reage al tiuj manifestacioj, kiuj okazas de la 4a de januaro, la urĝa stato aplikiĝas en pluraj regionoj de la lando.
La registaro tiel vastigis al kelkaj regionoj la nacian urĝan staton, kiu estis jam starigita de antaŭ pli ol monato.
Estas nun koncernataj, por daŭro de 30 tagoj, la ĉefurbo Limo kaj la haveno Cajao, tri provincoj kaj la departementoj Kusko kaj Punjo sude de Peruo.
De preskaŭ du semajnoj, ja ĉi tie la manifestacioj estas la plej intensaj. Cirkaŭ cent vojoj plu estas blokitaj.
La urĝa stato ebligas al la Ŝtato sendi la armeon por demeti la barilojn. La aranĝo ankaŭ ebligas limigi, laŭbezone, la moviĝon de la loĝantoj, la liberecon pri kunsido. En Punjo, sud-oriente, la loĝantoj ricevis kiel instrukciojn restadi hejme inter la 20a horo kaj la 4a horo matene, krom escepto.
Malgraŭ tio, ĉi-lunde, miloj da manifestaciantoj konverĝis al Limo por amase protesti. Almenaŭ tri mil personoj de Andahuaylas (sud-oriente), unu el la epicentroj de la manifestacioj de decembro, prepariĝis dimanĉon posttagmeze atingi per aŭtoj kaj kamionoj la peruan ĉefurbon, raportas la radio RPP.
Laŭ ĵusaj opinisondoj, 71% el la Peruanoj malaprobas la politikon de la prezidentino Dina Boluarte. 88% kontraŭas en la Kongreso.
Duono el la loĝantaro aprobas la manifestaciojn. Malpli ol en decembro.
Sabaton, Dina Boluarte ripetis, ke ŝi ne rezignos. Ŝi kvalifikas la manifestaciantojn « grupetoj da perfortaj agitantoj », kaj ŝajne ignoras la sociajn postulojn de la protestoj.
En Peruo, 18 personoj mortis en manifestacioj, post la eksigo de la prezidento Pedro Castillo. Konsekvence de la urĝa stato dekretita en la lando, centoj da turistoj estas blokitaj en la areo de la fama Maĉupikĉuo.
Centoj da peruanoj kolektiĝis por subteni sian prezidenton Pedro Castillo antaŭ lia detenloko de Limo, ĉefurbo de la lando.
La manifestacioj estas severe subpremitaj, 18 personoj jam mortis.
La politika krizo komenciĝis la 7an de decembro, kiam Pedro Castillo, prezidento de la radikala maldekstro, anoncis malfondon de la Parlamento dum parolado.
La dekstra opozicio denuncis puĉon, kaj Pedro Castillo estis eksigita, arestita kaj enkarcerigita pro morala senkapableco.
La urĝa stato estas dekretita en la tuta lando
De tiam, la manifestaciantoj postulas lian liberigon kaj malfondon de la Parlamento. La urĝa stato estas dekretita en la tuta lando.
La 7 000 eksterlandaj vojaĝantoj, kiuj vizitas Peruon frontas gravajn malfacilaĵojn por moviĝi, precipe en la turisma regiono de Maĉupikĉuo.
« Ĉiuj magazenoj estas fermitaj, la vojoj estas blokitaj, la busoj ne funkcias », mencias unu el du francinoj blokitaj en Kusko.
Video larĝe disvastigita en Interreto montras protestantojn, kiuj vigle kritikas la Ĉinan Komunistan Partion, malofta demonstrado de opozicio kontraŭ la prezidento kaj la reĝimo.
Ĉu la reganta potenco maltrankviliĝu ? Protestoj kontraŭ la trudizoliĝoj abrupte okazis dimanĉon 27an de novembro, frumatene en Ŝanhajo, raportis okulaj atestantoj. La kolero kreskas en Ĉinio kontraŭ la drakona politiko « nul-kovim » praktikata de la registaro de antaŭ preskaŭ tri jaroj.
Video larĝe disvastigita en Interreto, kiun la franca novaĵagentejo AFP geolokalizis en la strato Wulumuqi en la urbocentro de Ŝanhajo, montras kelkajn protestantojn kriantajn « Ŝji Ĝjinping, demision ! » kaj vigle kritikantajn la Ĉinan Komunistan Partion. Temas pri malofta opozicia demonstro kontraŭ la prezidento kaj la reĝimo en la ekonomia ĉefurbo de la lando.
Multaj publikigaĵoj cirkulantaj en la sociaj retoj en Ĉino akuzas la kontraŭ-kovim aranĝojn, ke ili pligravigis la dramon malrapidigante la alvenon de la sukurservoj. Laŭ aliaj publikigaĵoj en la sociaj retoj, vesperkunvenoj memore al la viktimoj de Urumĉio okazis en pluraj universitatoj de la lando.
La aŭtoritatoj tuj limigis la retajn diskutojn pri la manifestacio. La esprimo « vojo de Urumĉio » estis cenzurita en la platformo Weibo, preskaŭ simila al Tvitero, tuj post la disvastigo de la bildoj pri la kolektiĝoj.
Asghar Farhadi, kiu du fojojn ricevis oskarpremion, jam esprimis sian subtenon al la protestmovado. Fine de septembro, li alvokis la homojn de la tuta mondo, ke ili « estu solidaraj » kun la manifestaciantoj.
Vendredon 18an de novembro, la irana kinisto salutis la « kuraĝon » de la iranaj manifestaciantoj, marĝene de la film-festivalo de Marakeŝo.
De pli ol du monatoj, Irano frontas ondon de manifestacioj okaziginta post la morto de Mahsa Amini, kurda irananino 22-jara, mortinta tri tagojn post sia aresto en Teherano pro malobservado de la strikta vesto-kodo de la Islama Respubliko, kiu trudas surhavon de vualo por la virinoj.
Alvoko al internacia solidareco
Asghar Farhadi deklaris, ke li « atente » sekvas la eventojn en sia lando.
« Mi volas kapti la okazon, por saluti mian popolon, la novan generacion, la virinojn kaj virojn, kiuj surstratiĝis kaj provas respondeci pri sia propra estonteco». - Asghar Farhadi, Irana kinisto
La kinisto opinias, ke Irano frontas « fundamentan momenton », kaj ke post tiu protestmovado, ĝi « ne plu estos la sama lando ».
« La demando estas scii, kiel finiĝos tiu movado kaj tiuj manifestacioj. Kaj ĉu la necesa unuiĝo inter la Irananoj estos daŭra ? ».
La kinisto 50-jara ricevis multajn kinartajn rekompencojn inter la plej prestiĝaj, interalie la Oskarpremiojn de la plej bona filmo en fremda lingvo en 2012 kaj 2017.
Fine de septembro, li jam esprimis sian subtenon al la protestmovado, petante de la homoj el la tuta mondo, ke ili « estu solidaraj » kun la manifestaciantoj.
Ni atingas la naŭan monaton de la heroa rezistado de la ukraina popolo kontraŭ la rusia milita agreso. Ni pagas altan prezon por nia libereco kaj nia sendependeco, sed ankaŭ por paco kaj demokratiaj valoroj de ĉiu nacio en Eŭropo kaj en la mondo.
La terorisma rusia Ŝtato ne nur mortigas civilulojn dumnokte per misiloj el diversaj kalibroj kaj iranaj kamikazdroneoj, sed proksime de vintro, ĝi intence detruadas infrastrukturojn, termoelektrajn centralojn kaj energiajn sistemojn. 40% jam estis detruitaj ; Hodiaŭ, Kijivo kaj aliaj grandaj urboj plu havas nek lumon nek varmigon. La paneoj estas planitaj kaj neplanitaj, kelkfoje po 12 horojn tage.
Ni ne povas uzi alian terminon ol genocido de la ukraina popolo, dum en la sociaj retoj, tiuj teroristoj ĝojas pro siaj sukcesoj kaj postulas, ke Ukrainio kaj ĝia popolo estu forstrekitaj de la Tero.
Ni opinias, ke la terorista Ŝtato estu izolita de la civilizita mondo. La sindikatoj de tia lando ne havas lokon inter la demokratiaj civilizitaj sindikatoj.
La situacio de la laboristoj en Ukrainio estas ekstreme malfacila. La senlaboreco atingos 30% de nun ĝis la jarfino, kaj povus pli altiĝi venontjare. Krome, la senlaboreco en Ukrainio havan virinan vizaĝon, 63 % el la senlaboruloj oficiale enskribitaj estas virinoj, plejparte aĝaj de 35 ĝis 45 jaroj.
La situacio ne estas pli bone por la laboristoj de la agrikulturaj sektoroj. Pli ol 30% el la kampoj plu estas senkulturejoj. En la okupaciataj teritorioj, la rusiaj rabistoj ŝtelis kaj kunportis ĉiujn stokojn de cerealoj kaj eĉ la agrikulturajn maŝinojn. Tiu rabado daŭras hodiaŭ, blokante la cerealajn koridorojn.
Malgraŭ la militaj operacoj, multaj farmbienoj kaj agrikulturistoj laboris la tutan sezonon: sub la pafoj de la malamiko, ili atingis la kampojn, semis, rikoltis kaj transformis siajn rikoltojn, sed ili ne plu povas vendi ĝin, ĉar la komercistoj reduktas la aĉetprezojn de la cerealoj al ridindaj niveloj, kiuj eĉ ne kovras la kurantajn elspezojn por la kultivaĵoj (karburaĵoj, sterkoj kaj aliaj elspezoj). Bedaŭrinde, multaj laboristoj ne ankoraŭ ricevis sian salajron.
Plie, la rapida inflacia procento, kiu preskaŭ atingas 25%, forte altigas la vivkoston, detruante la garantiojn de minimuma salajro, kaj la vivnivelon de la laboristoj.
En tiaj malfacilaj kondiĉoj, la Ukraina Ŝtato subtenas, ke la sindikatoj ne rajtas manifestacii dum la milito. Ĝi plu adoptas leĝojn, kiuj forte damaĝas la laboristajn rajtojn, detruas la rolon de la sindikatoj, de la sociala dialogo kaj de la kolektiva reguligado en la laborrilatoj. Proklamante samtempe celon al eŭropa integriĝo, la fundamentaj konvencioj de la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) estas malobservataj.
Plie, la ukraina registaro, dum la militleĝo, ege strebas vendi agrikulturajn terojn, kio jam kaŭzas bankroton de malgrandaj entreprenoj kaj agrikulturistoj, akaparas terojn kaj koncentrigas ilin en la administracio de grandaj ekspluatejoj. Tio kondukas al signifa kresko de kampara senlaboreco.
Tio ne estas la solaj planoj de nia registaro dum la sangoplena milito. Ili decidis privatigi la arbarojn (ĝis 100 hektaroj da arbaroj povas esti donacitaj por limigita uzado dum 20 jaroj ĝis posta reaĉeto). La vilaĝanoj kaj la loĝantoj de urbetoj ne plu havos aliron al la naturaj resursoj, kiuj laŭ la Konstitucio apartenas la ukraina popolo.
Pro tio ni bezonas solidarecon de ĉiuj sindikataj federacioj tutmonde. Mi sincere dankas la sindikaton UITA, la prezidentino kaj la ĝenerala sekretariino pro la konstanta subteno de la ukrainaj sindikatoj en nia lukto por la rajtoj de la laboristoj kaj de la sindikatoj. Mi ankaŭ deziras danki vin ĉiujn, karajn fratojn kaj fratinojn por via subteno, inkluzive de la humanitara kaj financa helpoj.
Ni admonas la multnaciajn entreprenojn nek operaci en la rusia merkato nek subteni la entreprenojn, kiuj faras profitojn el la sango de la ukraina popolo.
Ni definitive venkos, kaj tio estos komuna venko kontraŭ la malbono kaj la barbareco, kiuj ne havas lokon en civilizita mondo.
Gloron al la sindikata movado ! Mi estas konvinkita, ke ni renkontiĝos iam baldaŭ en Ukrainio libera kaj sendependa !
De post la 16a de septembro, Islaman Respublikon skuas protestmovado.
« La ribeloj atingas siajn lastajn tagojn », deklaris la vicministro pri Internaj aferoj, dum sindikato de instruistoj alvokis al nacia striko dimanĉon kaj lundon.
Pasintan sabaton, en pluraj urboj de Irano, komercistoj kaj laboristoj organizis strikojn, sur fono de protestadoj kaŭzitaj de la morto de Irana Kurda junulino post ŝia aresto, laŭ Neregistaraj Organizaĵoj.
Mahsa Amini, 22-jara, mortis tri tagojn post sia aresto en Teherano fare de la polico de la moroj. Ili riproĉis ŝin, ke ŝi malobservis la striktan vestokodon de la Islama Respubliko, kie la vualo estas devigata por ĉiuj virinoj en la publika spaco.
La Irananinoj, multaj kun nudaj kapoj, estis ĉe la avangardo de la protestmovado, kantante sloganojn kontraŭ la potenco, kaj alfrontantaj la sekurecajn fortojn.
Novaj manifestacioj okazis sabaton sed taksi ilian amplekson estas malfacile, pro la limigoj de aliro al Interreto, trudita de la aŭtoritatoj. Ili ankaŭ estis akompanataj de strikoj. La retmediato1500tasvir mencias « strikojn (…) organizitajn en la urboj, inter kiuj Sanandaĝo, Bokan kaj Sakezo (nord-okcidento) ». Tiu ĉi lasta urbo estas la urbo, kie naskiĝis Masha Amini. La grupo de defendo de la rajtoj Hengaw, bazita en Norvegio, elvokas ankaŭ strikantajn komercistojn en ĉiuj ĉi urboj, kaj en Merivan (Okcidente).
En Tabrizo, ĉefurbo de la provinco de Orienta Azerbajĝano, dekoj da laboristoj kolektiĝis antaŭ ĉokoladvendejo, laŭ aliaj videoj, kiuj ne ankoraŭ estis kontrolataj fare de la franca novaĵagentejo AFP. Sindikato de instruistoj alvokas al nacia striko.
Studantoj protestis en pluraj universitatoj de la lando, menciis 1500tasvir, citante la Fakultaton pri artoj kaj arkitekturo de Jazdo (centre), la universitato de Teherano, la universitato Allameh Tabatabai, oriente de la ĉefurbo, la universitato Razi en Kermanŝaho (nord-okcidente) kaj tiuj de Hamadano (okcidente), Ahvazo kaj Jasuĝo (sud-okcidente).
Dekoj da studentoj aplaŭdis kaj kantis dum manifestacio ĉe la universitato Shahid Beheshti de Teherano, laŭ video publikigita en Tvitero pasintan sabaton fare de 1500tasvir.
« Frato, ne mortigu min » - REUTERS/Khalid al-Mousily
03/10/2022
Dum antaŭ preskaŭ jaro, la lando estas implikita en politika krizo, la iraka revolucia movado denove surstratiĝis pasintan sabaton. Miloj da personoj manifestaciis en pluraj urboj alvoke de la movado «Tishreen», kiu kondukis la protestadon fine de 2019-komence de 2020. La manifestaciantoj volis marki la datrevenon de la movado naskiĝinta en oktobro, dum la politikaj partioj ne kapablas interkonsenti pri formado de registaro. Ili ankaŭ volis aŭdigi sian voĉon kaj sian deziron de ŝanĝo.
Tiu mobilizado estis sukceso por la movado « Tiŝreen ». Matene, miloj da personoj kolektiĝis placo Tahrir en Bagdado, kie instaliĝis la movado tri jarojn antaŭen. Noktiĝante, la protestantoj plu staris tie. Aliaj kolektiĝoj okazis en Nasirija kaj Basra, en la sudo, malriĉa regiono de la lando. Kolektiĝoj ankaŭ okazis en Karbalo, Naĝafo aŭ Hilla en la centro, sed malpli amase.
En la araba lingvo, « Tiŝreen » signifas « oktobro » kaj en Irako la nomo elvokas la revolucian movadon de 2019. La represio, kiu okazigis preskaŭ 600 mortintojn, kaj la pandemio de Kovim-19 estingis la mobilizadon. Sed tiu volo renversi malamegan sistemon ne estingiĝis. « La popolo postulas la defalon de la reĝimo », skandis la manifestaciantoj.
De post la lastaj deputitaj balotoj, kiuj okazis pasintan oktobron, la politikaj partioj interdisputas koncerne la formadon de registaro. Tiŝreen restis ekster tiu disputo inter organizaĵoj subtenataj de Irano kaj la sadrisma kampo pli naciema.
Sed la gvidantoj de la movado ne perdis esperon renaski la revolucion: la emo al ŝanĝo de la Irakanoj restis same. Dum frontalfronto kun la policistoj okazis pafoj de larmigaj gasoj kaj ŝtonĵetoj.
En Unuiĝinta Reĝlando, la energiaj prezoj plu altiĝas. Ekde oktobro, modesta familio pagos po pli ol 4 000 eŭrojn jare, kio reprezentas altiĝon de 80% kompare kun lasta revizio de la prezlimigo en aprilo. La kampanjo « Don't Pay » ("Ne Pagu"), kiu rekomendas pagstrikon de la fakturoj, organizis vendredon 26an de aŭgusto vespere manifestacion antaŭ la sidejo de la energia administranto.
« Fraŭlina patrino de du infanoj, plentempa salajrulino, Una partoprenis la manifestacion en Londono, vendredon 26an de aŭgusto, kontraŭ la altiĝo de la energiaj prezoj. Ŝi antaŭvidas nuligi la aŭtomatan pagon de sia provizanto. Ŝi esperas konvinki aliajn imiti ŝin ».
« Ni ja devas batali, sed ĉiaokaze mi ne kapablas pagi. Jam nun, mi malfacile pagas miajn fakturojn… Mi pagas po 80 pudojn monate, se tio altiĝos ĝis 80%, tio atingos po 140 pundojn monate ! »
« Pro tiu altiĝo, la fakturoj fine triobliĝos en malpli ol jaro kaj duono. Unuafoje James manifestacias. Li venis kun siaj okdekjaraĝaj gepatroj. »
« Mi ege timas por la venonta vintro. Ni ne uzas hejtilon, ĉar ni estas en somero, sed niaj fakturoj estas tre altaj, po ĉirkaŭ 170 pundoj monate. Kvankam ni nenion ŝaltas, niaj ĉiutagaj elspezoj atingas po 19 centimojn tage. Milionoj da homoj ne kapablos pagi. »
« Busola, unu el la organizantoj, iom elreviĝis vidante, ke nur cento de personoj partoprenis. Sed li ĉefe koleras kontraŭ la registaro kaj la administranto. »
« Tio estas naŭzema ! Kiel eblas, ke iuj povas decidi, ĉu homoj meritas aŭ ne havi varmajn manĝaĵojn, hejtadon hejme, funkciantan lumon ? Tio estas malriĉeco, kaj estu abolita. Se ni estas sufiĉe multnombraj, ni povas ŝanĝi la aferon »
Malpli ol tri monatojn antaŭ la Futbala Mondpokalo, la brita NeRegistara Organizaĵo Equidem akuzas Kataron, ke ĝi elpelis dekojn da fremdaj laboristoj, kiuj organizis ne oftan manifestacion, postulante siajn nepagitajn salajrojn.
La aŭtoritatoj de Kataro, regule kritikataj de la internaciaj NROj pro la mistraktado de centoj da miloj da laboristoj venintaj interalie de Azio en la grandajn konstruejojn de la Futbala Mondpokalo 2022, konfirmis la enkarcerigon de manifestaciantoj. Ili tamen rifuzis informi, ĉu kelkaj el ili estis elpelitaj.
Almenaŭ 60 elpelitaj laboristoj
Dum manifestacio la 14an de aŭgusto, almenaŭ 60 laboristoj – inter kiuj kelkaj ne estas pagitaj de sep monatoj – blokis la trafikon antaŭ la entrepreno Al Bandary en Doho, menciis en komunikaĵo la organizaĵo pri konsilio Equidem, bazita en Londono kaj specialigita pri homaj rajtoj kaj laborrajtoj.
La manifestacio estis organizita kadre de la kampanjo « Pay up Fifa », postulanta pagon de la nepagitaj salajroj.
« Ni parolis kun laboristoj, kiuj manifestaciis. Iu el ili estis forpelita al Nepalo. Ni ricevis konfirmon, ke li revenis hejmen, kaj ke aliaj venintaj de Nepalo, Bangladeŝo, Barato, Egiptio kaj Filipinoj estis ankaŭ elpelitaj », diris la ekzekutiva direktoro de Equidem, Mustafa Qadri.
Dimanĉon, la registaro de Kataro deklaris, ke « kelkaj manifestaciantoj estis arestitaj, ĉar ili malobservis la leĝojn pri publika sekureco ».
« Malplimulte da personoj, kiuj ne manifestaciis pace kaj malobservis la leĝojn pri publika sekureco riskas elpelon post decido de la justico », li aldonis ne provizante detalojn pri la nombro de koncernataj laboristoj.
La ministrejo de Laboro deklaris siaflanke, ke ĝi pagos la salajrojn de la laboristoj de Al Bandary, sen alia precizigo. Li aldonis, ke « aranĝoj » estis deciditaj kontraŭ la entrepreno, kiu jam estas objekto de enketo koncerne la nepagitajn salajrojn.
La Mondpokalo komenciĝos en la malgranda kaj riĉa gas-ŝtato la 20an de novembro. La grupoj pri defendo de Homaj rajtoj intensigis siajn kampanojn antaŭ la Mondpokalo, kaj postulis de la FIFA, ke ĝi pagu monkompensojn al la laboristoj. Sed Doho sin defendas substrekante, ke ĝi adoptis aranĝojn por plibonigi la vivkondiĉojn de la fremdaj laboristoj, devigante minimuman salajron kaj malpermesante la plenan potencon de kelkaj dungintoj, kiuj malhelpas siajn dungitojn forlasi la landon aŭ ŝanĝi laborpostenon.
De post la puĉo de la sudana armeo, en Oktobro 2021, 113 personoj estis mortigitaj en perfortaĵoj dum manifestacioj.
Vendredon 1an de julio, la Alta-komisarino pri Homaj rajtoj ĉe UN, Michelle Bachelet, postulis malfermon de « sendependa » enketo pri la murdoj de manifestaciantoj, kiuj protestis kontraŭ la milita diktaturo en Sudano,
Tagon antaŭen, dekoj da miloj da personoj kolektiĝis en la tuta lando, postulante finon de la milita diktaturo de la generalo Abdel Fattah al-Burhan. Almenaŭ naŭ el ili, inter kiuj neplenaĝulo, estis mortigitaj fare de la sekurecaj fortoj dum la plej sanga tago de post la jarkomenciĝo. Michelle Bachelet sin deklaris « alarmita » memorigante, ke la polico promesis, « ke ĝi ne uzos mortigan perforton por disigi la manifestaciantojn ».
Pli ol 110 manifestaciantoj estis mortigitaj de post la milita puĉo
« Neniu respondecas pri tiuj mortintoj », bedaŭris la Alta-komisarino pri Homaj rajtoj aldonante, ke « laŭ medicinaj informfontoj, plejparte el la mortigitaj personoj ricevis kuglojn en la bruston, la kapon kaj la dorson ».
De post la milita puĉo, la bilanco de perfortoj ligitaj al la manifestacioj atingas, laŭ pordemokratiaj kuracistoj, 113 mortintojn kaj milojn da vunditoj. Michelle Bachelet ankaŭ denuncis la areston de almenaŭ 355 manifestaciantoj, inter kiuj 39 virinoj « kaj granda nombro de infanoj ».
En 2019, post la defalo de la diktatoro Omar el-Béchir, la armeo estis devigita konsenti dividon de la potenco kun civiluloj, sed en oktobro 2021, la generalo Abdel Fattah al-Burhan metis subitan finon al tiu transiro.
Reprezalie, la internacia komunumo haltigis siajn ekonomiajn helpojn, kiuj reprezentis 40% el la buĝeto de Sudano. Konsekvence, la lando plonĝis en gravan ekonomian krizon.