22/12/2021
Bildo : memvola venenado – klordekono kaj pesticido = ŜTATA KRIMO
La koncernataj agrikulturistoj povos profiti kompensan fonduson por la viktimoj kondiĉe, ke ili laboris dum 10 jaroj ĉe kontakto kun klordekono, kaj estis malsanaj malpli ol 40 jarojn post sia submetado al ĝi.
De antaŭ jaroj, tio estas ekstreme tikla afero en Antiloj. La prostataj kanceroj ligitaj al submetado al klordekono, tiu pesticido vaste uzata en la bananejoj de 1972 ĝis 1993, estas de nun agnoskitaj kiel profesia malsano, laŭ dekreto publikigita merkredon 22an de decembro en la Oficiala gazeto.
Tiu decido enskribiĝas en serion de klopodoj fare de la Ŝtato por ripari tiun « sanitaran skandalon », laŭ la vortoj de Emmanuel Macron, prezidento de la franca Respubliko. En 2020, fonduso estis tiel kreita por kompensi la personojn trafitajn de malsanoj ligitaj al la pesticidoj.
La klordekono estis permesita inter 1972 kaj 1993 en la bananejoj de Antiloj kaj enfiltriĝis en la grundojn por centoj da jaroj, poluante la akvojn kaj la agrikulturajn produktaĵojn, dum ĝia tokseco kaj persisteco en la medio jam estis konata ekde la 1960-aj jaroj. Pli ol 90% el la plenkreska populacio de Gvadelupo kaj Martiniko estas nun infektitaj per la klordekono, laŭ "Santé publique France"
La registaro taksis, nek kiom da personoj estis koncernataj de tiuj kompensoj, nek ĝian totalan sumon.
Ĉiuj ekspluatantoj kaj agrikulturaj salajruloj povos postuli tiun statuson sub du kondiĉoj : ke ili laboris dum almenaŭ dek jaroj ĉe kontakto kun klordekono, kaj ke almenaŭ kvar dek jarojn pasis inter ilia lasta submetado al la pesticido kaj la diagnozo pri prostata kancero.
22/11/2021
Perfortoj en Gvadelupo : laŭ ekonomikisto, « la vera problemo, estas la neegalecoj », kiuj intensiĝis pro la kovim-krizo
28/09/2018
Francaj Antiloj: la klordekono, veneno ĉeestonta en la antilaj grundoj dum «generacioj»
28/02/2021
Veneniĝo per klordekono : Martiniko mobiliziĝas kontraŭ la «nepuniteco»