Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 avril 2024 3 17 /04 /avril /2024 13:38
AFP

17/04/2024

Mardon, la kartvelaj deputitoj komencis la unuan ekzamenon de la kontestita leĝo pri « eksterlandaj agentoj », kaŭzo de ampleksaj manifestacioj en 2023. Ĝiaj kritikantoj, kiuj alvokas al mobilizado, juĝas tiun tekston liberdetrua. La reganta partio « la Kartvela revo », kiu disponas plimulton ĉe la Parlamento, ŝajne povos akiri favorajn voĉojn por adopti la tekston, dum manifestacio de protestado okazis vespere en Tbiliso, ĉefurbo de tiu Kaŭkaza lando.

Tagon antaŭen, ĉirkaŭ 10 000 personoj jam manifestaciis kontraŭ tiu leĝprojekto inspirita de rusia leĝo uzata de la Kremlo de antaŭ jaroj por persekuti la disidentajn voĉojn de Rusio. La polico arestis 14 personojn dum tiu kolektiĝo. Lundon dum diskuta interŝanĝo pri la teksto, la deputitoj de la potenco kaj de opozicio kverelis, estigante ĝeneralan interbatiĝon en la Parlamento.

Okaze de adopto la teksto antaŭvidas, ke la organizaĵoj ricevantaj pli ol 20% de sia financado el eksterlando estu devigataj sin registri kiel « organizaĵo defendanta la interesojn de fremda potenco », riske de monpuno. La registaro certigas, ke tiu leĝo provizos pli da « travidebleco » en la financado de la organizaĵoj, sed ĝiaj kritikantoj timas, ke ĝi estu utiligataj kiel ilo de represio kontraŭ NeRegistaraj Organizaĵoj kaj sendependaj mediatoj.

Eŭropa Unio, kun kio Kartvelio deziras kuniĝi, petis forlason de la teksto opiniante, ke ĝi kontraŭas la programon de reformoj, kiun la lando devas entrepreni por progresi survoje al sia aniĝo.       

Unua prezentado de la leĝprojekto estis jam forlasita en marto 2023 post amasaj protestmanifestacioj, kiuj estis tiam disigitaj de la polico per larmigaj gasoj kaj akvokanonoj.   

08/03/2023

Kartvelio: miloj da manifestaciantoj kolektiĝas por kontesti leĝon, kiu celas amaskomunikilojn kaj NeRegistarajn Organizaĵojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/03/kartvelio-miloj-da-manifestaciantoj-kolektigas-por-kontesti-legon-kiu-celaj-amaskomunikilojn-kaj-neregistarajn-organizajojn.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }