Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 mai 2023 7 21 /05 /mai /2023 21:26

22/05/2023

Baŝar al-Asad revenis en la diplomatian medion pro geopolitikaj kialoj, sed ankaŭ pro la cirkulado de malgranda blanka tablojdo en Mezoriento, kiun la landoj de la regiono volas ĉesigi. Tiu malgranda tablojdo nomiĝas kaptagono.

La kaptagono estas kemia drogo, kiu havas stimulan efikon, ĉar ĝi konsistas interalie el amfetaminoj. Antaŭ kelkaj jaroj, ĝi estis la drogo de la batalantoj de la islama Ŝtato.

La kaŝprodukto koncentriĝis en Orienta Eŭropo kaj en la sudo, Balkanoj, Bulgario, Turkio. De tie, la kaptagono transiris tra Sirio kaj Jordanio, kaj estis distribuita en la landoj de la araba duoninsulo, kie ekzistas forta mendo kaj forta aĉetpovo, tre ligita kun la petrolrento.

« Sed pro la eŭropa disvastiĝo Orienten, la Ŝtatoj metis ordon kaj la balkana komerca aktiveco estas malmuntita en la 2000aj jaroj.  La produkto forlasas Eŭropon por proksimiĝi al la golfaj landoj kaj instaliĝas unuatempe en Libano », eksplikas Delphine Papin kartografiistino ĉe la franca ĵurnalo Le Monde.

« Ĝia produkto estas ĉefe kontrolata de la Hizbulaho, kiu estas ŝijaisma milico. La Hizbulaho jam mastras alian drogon, la haŝiŝon, produktatan en Bekaa valo, kiu estas ĝia balota influloko. »

En 2011, kiam la milito ekis en Sirio, la komerco de kaptagono fariĝis unu el la resursoj de la lojalaj fortoj de Damasko, kaj ankaŭ de aliaj armitaj grupoj.

Delphine Papin memorigas: « Oni multe parolis pri la kaptagono kiel drogo de la ĝihahistoj, la drogo de la Islama ŝtato, sed tiu estas reduktema: IŜ ne estis la ĉefa produktanto. Komence de la milito kaj meze de kaoso, ĉiuj protagonistoj deziris sian parton de profito. La batalantoj konsumis la kaptagonon por helpi sin "elteni" la situacion sur la militfronto

Se ni rigardas la mapojn, en 2018 la siria reĝimo rekonkeris la grandan plimulton de la siria teritorio. Reakirinte la landon, Baŝar Al-Asad regas denove la uzinojn kaj kontrolas la produkton kaj la komercon de la kaptagono.     

« Sciindas, ke antaŭ la milito, Sirio estis la Dua farmacia regiona centro. Kelkaj el tiuj infrastrukturoj estis deturnitaj. Kaj ja la 4a divizio de la armeo kontrolas la laboratoriojn kaj la komercajn vojojn al Libano aŭ Jordanio kaj la haveno Latakio. Kaj tiu komerco estas regata de Maher Al-Assad, la frato de la prezidento. ».

Sirio tiel fariĝis la « respubliko de la kaptagono ».    

01/01/2017

1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }