Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 mars 2026 6 14 /03 /mars /2026 18:08

13/03/1026

La alĝeria sindikatano Ali Mammeri, prezidento de la Nacia sindikato de la funkciuloj de kulturo kaj artoj (NSFK), estis kondamnitaj ĝis dek jaroj de malliberejo en afero rekte ligita al siaj sindikataj aktivecoj.

Arestita sen mandato en marto 2025, li estis sekrete detenita dum kvar tagoj kaj ŝajne estis batita kaj trudite malvestita por akiri konfesojn.

La specialaj raportistoj de Unuiĝintaj Nacioj esprimis sian maltrankviliĝon koncerne lian kazon, substrekante la fundamentajn malobservadojn kaj la trouzadon de la kontraŭterorista leĝaro kontraŭ la sindikataj rajtoj.

Lia kondamno enskribiĝas kadre de pli ampleksa represio, kun pli ol 200 politikaj malliberuloj nun detenitaj en Alĝerio.

Internacia solidareco urĝe necesas por postuli lian liberigon pere de prezidenta favoro kaj amnestio por ĉiuj politikaj malliberuloj.

Retmesaĝo:

Sinjoro Prezidento,

Mi esprimas mian profundan maltrankviliĝon koncerne la punon ĝis dek jaroj da enkarcerigo juĝita kontraŭ la sindikatano Ali Mammeri.

Arestita sen mandato en marto 2025, li estis sekrete detenita dum kvar tagoj kaj ŝajne estis batita kaj trudite malvestita por akiri « konfesojn ». Ni opinias, ke li ne profitis justan proceson.

La specialaj raportistoj de Unuiĝintaj Nacioj esprimis sian maltrankviliĝon koncerne lian kazon, substrekante la fundamentajn malobservadojn kaj la trouzadon de la kontraŭterorista leĝaro kontraŭ la sindikataj rajtoj.

Mi respektplene petas de vi, ke vi adoptu la necesajn aranĝojn pere de prezidenta favoro kaj amnestio, por akiri la liberigon de Ali Mammeri kaj de ĉiuj opiniaj malliberuloj.   

Tia decido konsistigus potencan signon favore al la socia dialogo, interkompreniĝo kaj respekto de la fundamentaj rajtoj en Alĝerio.

Respekte kaj sincere,

Partnerece kun PSI

kaj la IUF.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
2 février 2026 1 02 /02 /février /2026 16:26

02/02/2026

La turkaj instruistoj, kiuj laboras ĉe la Liceo Italiano I.M.I., funkcianta en Turkio kun la statuso de itala lernejo, sindikatiĝis por lukti kontraŭ la diskriminacioj de la establaĵo. La instruistoj asertas, ke malgraŭ labortasko pli grava ol tiu de siaj italaj kolegoj, ili estas dungitaj kun malalta statuso kaj ricevas malpli altajn salajrojn. Ili postulas finon de tiu neegaleco, kiun ili priskribas kiel kreante « du malsamajn mediojn ene de la sama establaĵo », kaj postulas justajn laborkondiĉojn. Tiujn lastajn jarojn, la inflacia kresko en Turkio forte malaltigis la salajrojn de la instruistoj. La salajraj plialtigoj, kiuj situas multe sub la inflacia kvanto oficiala, metis la instruistojn en tre malfacilan ekonomian situacion. Ĉar nenia progreso estis realigita dum la kolektivaj intertraktadoj, la sindikato anoncis sian decidon ekstriki.

Retmesaĝo :

Mi subtenas la turkajn instruistojn de la Liceo Italiano I.M.I. en ĝia postulo esti traktitaj el justa kaj egala maniero. La instruistoj, kiuj efektivigas la saman laboron profitu saman statuson, samajn laborkondiĉojn kaj saman salajron. Mi alvokas la kompetentajn aŭtoritatojn, ke ili garantiu justan kolektivan konvencion de la internaciaj normoj de la laboro.      

Partnerece kun Tez Koop-İş Union, sindikato aliĝinta al UNI Global, kiu reprezentas ĉirkaŭ 120 000 laboristoj en la sektoro de komerco, oficejoj, edukado kaj servoj en Turkio.  

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
29 janvier 2026 4 29 /01 /janvier /2026 17:07

29/01/2026

En Malajzio, la laboristoj de elektronika sektoro, kiuj fabrikas materialon esencan al la tutmonda bitekonomio, frontas sisteman sindikatan detruadon fare de la gravaj multnaciaj provizantoj. En novembro, la laboristoj de Lumineds, fabrikisto de LED-ekranoj, balotis je impona plimulto favore al la sindikatiĝo. Prefere ol agnoski la sindikaton kaj komenci sinceran intertraktadon, la entrepreno sisteme celis la laboristojn, elpelis la migrantajn laboristojn, inter kiuj multaj estis tie de pli ol 10 jaroj, maldungis la precipan sindikatan gvidanton, Sukhairul Bin Khalid, kaj minacis alian al disciplinaj punoj. Tiuj atakoj konsistigas evidentajn malobservadojn de la internaciaj normoj pri homaj rajtoj kaj rekte malobeas la kondutan kodon de Apple. Kuniĝu kun ni por postuli de Lumineds kaj Apple, ke ili reenpostenigu ĉiuj maldungitajn laboristojn, renovigu la kontraktojn de la migrantaj laboristoj punitaj pro sia subteno al la sindikato kaj sincere intertraktadu tuj kun la sindikato.

Retmesaĝo:

Mi solidaras kun la pli ol 1600 laboristoj de ambaŭ uzinoj Lumineds en Penango, kiuj amase balotis favore al sia aliĝo al la Sindikato de la dungitoj de la elektronika industrio en la regiono Nordo (EIEU-NR), kaj kiuj suferas celitajn reprezaliojn, ĉar ili plenumis sian rajton al asociiĝa libereco.   

Lumileds elpelis la migrantajn laboristojn, kiuj subtenis la sindikaton, maldungis unu el la ĉefaj sindikataj gvidantoj, Sukhairul Bin Khalid, kaj minacis je disciplinaj punoj alian gravan gvidanton. Temas pri evidenta malobservado de la internaciaj normoj rilate al la homaj rajtoj kaj rekta malobeo de la konduta kodo de Apple.

Mi do alvokas viajn entreprenojn tuj adopti korektajn aranĝojn. Tio inkludas :

  1. Respekti la rajton de la laboristoj, ke ili organiziĝu sen enmiksiĝo ;
  2. Renovigi tuj ĉiujn kontraktojn kaj reenpostenigi ĉiujn laboristojn maldungitajn kaj elpelitajn post balotadoj ;  
  3. Reenpostenigi Sukhairul Bin Khalid kun la tuta pago de la nepagitaj salajroj ;
  4. Komenci tuj sincerajn intertraktadojn kun la Sindikato de la dungitoj de la elektronika industrio en la regiono Nordo cele al konkludo de unua kolektiva konvencio en la instalaĵoj de Lumineds en Penango.   
neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
20 novembre 2025 4 20 /11 /novembre /2025 10:54

19/11/2025

Nia kolegino Lesbia Xiomara Conde Pacheco, ĝenerala sekretario de La Nacia sindikato de la leĝlaboristoj (STOL), estas viktimo de grava sindikata persekutado. Per justica decido, la estraro de la kongreso de la Respubliko de Gvatemalo estis permesite maldungi ŝin, dum ŝi estis laŭleĝe elektita.

Tio konsistigas gravan atencon kontraŭ la sindikata libereco kaj rektan reprezalion kontraŭ ŝia laboro favore al la defendo de la laboristoj. Ĝi malobeas la internacian juron, malobservante la konvenciojn 87 kaj 98 de la IOT, ambaŭ ratifitaj de Gvatemalo. Tiu decido ne estas izolita incidento, sed prefere historia ripeto de persekutado kaj de sistema turmentado de la sindikata movado, kaj pli specife de la STOL, fare de la gvatemalta Ŝtato.

Retmesaĝo :

Ministro de Laboro kaj de Socialaj Aferoj de Gvatemalo

Miriam Catarina Roquel Chávez

Tiu ĉi komunikaĵo celas esprimi nian profundan kaj viglan maltrankviliĝon koncerne la gravajn sindikatajn persekutadojn suferintajn de nia kolegino Lesbia Xiomara Conde Pacheco, ĝenerala sekretario de La Nacia sindikato de la leĝlaboristoj (STOL). Temas pri grava atenco kontraŭ la asociiĝa libereco, la kolektiva intertraktado kaj homaj rajtoj. Tiu proceduro rekte malobservas la konvenciojn 87 kaj 98 de la IOT. Ni petas de vi : 1) ke vi forpuŝu ĉian administratan aranĝon kaj ne maldungu nian kolegon ; 2) prioritatigu socialan dialogon prefere al ĉia leĝa proceduro ; kaj 3) priatentu, ke la justica decido estu nuligita aŭ reekzamenata.              

Partnerece kun Public Services International, la internacia sindikata federacio de la laboristoj en la publikaj servoj

https://www.youtube.com/watch?v=PRrCKCpHSXc

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
26 octobre 2025 7 26 /10 /octobre /2025 16:09

26/10/2025

Du gvidantoj de la Sindikat kontrole letenja (SKL), la sindikato, kiu reprezentas la serbajn aviadotrafikajn kontrolistojn, estis maldungitaj post nuligo de siaj sekurrajtigiloj surbaze de svaga « negativa avizo de la sekurecaj servoj ». Ambaŭ ludis ŝlosilan rolon en la laŭleĝa kaj sukcesa striko ĉi-jare. La informoj, laŭ kiuj tiu aranĝo estis prenita iniciatite de membroj de la potenca partio starigas gravajn maltrankviliĝojn koncerne politikan entrudiĝon kaj reprezaliojn kontraŭ la sindikataj reprezentantoj, kiuj minacas la fundamentajn rajtojn pri asociiĝa libereco kaj kolektiva intertraktado. La Eŭropa federacio de la transportlaboristoj (ETF) kaj la Eŭropa konfederacio de la sindikatoj (CES) petis atenton de la prezidento Aleksandar Vučić, tiel ke Serbio respektu siajn laŭleĝajn kaj internaciajn devigojn kaj metu finon al ĉia entrudiĝo celanta la sindikatajn gvidantojn. Ni petas de vi, ke vi subtenu tiun alvokon, skribante al la Direktoro de SMATSA por postuli tujan reenpostenigon de ambaŭ maldungitaj gvidantoj de SKL.            

Retmesaĝo:

Kara Sinjoro Cvijan,

Mi skribas al vi koncerne la maldungon de du gvidantoj de la Sindikat kontrole letenja (SKL), sindikato, kiu reprezentas la aviadotrafikajn kontrolistojn de la SMATSA, post la nuligo de siaj sekuraj rajtigiloj. La maldungo de sindikataj gvidantoj elektitaj iom post laŭleĝa kaj legitima sindikata ago konsistigas gravan atencon kontraŭ la sindikataj rajtoj kaj starigas maltrankviliĝojn pri eventuala politika enmiksiĝo. Mi do petas de vi, ke vi urĝe reenpostenigu ambaŭ gvidantojn de la SKL kaj priatentu, ke neniaj aliaj reprezaliaj aranĝoj ne estu prenitaj kontraŭ la sindikato aŭ ties membroj.      

Partnerece kun la Eŭropa federacio de la transportlaboristoj, kiu reprezentas pli ol 5 milionojn da laboristoj en la transportsektoro elirinta de pli ol 200 sindikatoj en 38 eŭropaj landoj.  

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
19 octobre 2025 7 19 /10 /octobre /2025 15:49

19/10/2025

Bildo: "La lukto daŭras, ni ne estas sklavoj"

Pretekste de registaraj tarifoj, la uzino Quantum Apparel en Lesoto lanĉis viglegan kontraŭ-sindikatan kampanjon, maldungante centojn da laboristoj antaŭnelonge sindikatiĝintaj. 700 vestaĵlaboristoj ĉe Quantum Apparel antaŭnelonge kreis sindikaton en unu el la plej malriĉaj landoj de Afriko, sed Quantum Apparel rifuzas intertrakti decan kolektivan konvencion, kaj reagis plenumante amasajn maldungojn celante aparte la aktivulojn kaj la sindikatanojn.

Quantum vendas siajn varojn al grandaj varmarkoj kiel Woolworth's kaj Walmart kaj plu rifuzas ĉian fruktodonan dialogon kun la sindikato.

Tiu lukto enskribiĝas en kunteksto de pli larĝa batalo kondukita de la laboristoj de Lesoto, kiuj postulas sian partoprenon en la diskutoj pri la komercaj akordoj kun Usono, kaj pri la efikoj potenciale ruinigaj kontraŭ la laboristoj.

(Homtradukita)

Retmesaĝo :

Ni estas solidaraj kun la membroj de la sindikato UNITE ĉe Quantum Apparel, kiuj frontas kontraŭ-sindikatajn aranĝojn, nepagitajn labor-kromhorojn kaj reprezaliojn, ĉar ili uzadis siajn laborrajtojn. La kondutoj de Quantum konsistigas evidentan malobservadon de la internaciaj normoj, kaj provon atenci jurlaboron.

Ni alvokas Quantum Apparel, ke ĝi tuj garantiu: totalan respekton de la laboristaj rajtoj al sindikatiĝo kaj kolektiva intertraktado ; pagon de ĉiuj labor-kromhoroj laŭleĝe devigaj ; finon de la reprezalioj kaj minacoj kontraŭ gvidantoj kaj sindikatanoj ; laborsekurecon por ĉiuj laboristoj.

Ni alvokas la aĉetontojn de Quantum, interalie Woolworth's kaj Walmart, ili postulu de sia provizanto, ke la entrepreno ĉesigu ĉian formon de sindikata represio, protektu tiujn laboristojn kaj respektu iliajn rajtojn al asociiĝa libereco kaj intertraktado.            

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
28 septembre 2025 7 28 /09 /septembre /2025 13:56

28/09/2025

Pasintan januaron, membroj de la turka teksaĵa sindikato Teksif estis maldungitaj, kvankam la sindikato akiris laŭleĝan plimulton ĉe Digel, germana entrepreno de vestaĵoj por viroj. La laboristoj organizis strikpostenon kontraŭ la sindikata represio, petante de la dunganto, ke ĝi engaĝu socialan intertraktadon kun Teksif, legitima sindikato. En Aŭgusto, Teksif diskonigis detalajn atestojn kaj pruvojn pri tio, kion ĝi nomas sistemajn praktikojn de turmentado, diskriminacio kaj eksceso ĉe Digel Textile. Tiuj konkludoj estas bazitaj sur dekoj da atestoj de laboristoj, plimulte virinoj kaj estas priskribitaj de Teksif kiel malkaŝoj de maltrankvila bildo pri la vivo interne de la uzino.     

La raporto antaŭnelonge publikigita fare de la sindikato detaligas la asertojn de morala turmentado, psikologiaj perfortoj, seksaj turmentadoj, ekscesaj maldungoj kaj diskriminacioj bazitaj sur la sekso, kiuj laŭ ĝi intensiĝis de post kiam la laboristoj sindikatiĝis en januaro 2025.   

(Homtradukita)

Partnerece kun IndustriALL, tutmonda sindikata federacio, kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 130 landoj en la sektoro de minoj, energio kaj manufakturo,

kaj kun TEKSIF – la sindikato de la laboristoj de teksaĵo, trikoto, vestaĵoj kaj ledo en Turkio  

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
18 septembre 2025 4 18 /09 /septembre /2025 19:51

18/09/2025

La 19-an de majo 2025, nur kelkajn tagojn post la anonco koncerne profitojn de miliardo da sterlingaj pundoj kaj la aprobon de la pago de dividendoj al la akciuloj, NEXT fermis sian solan sindikatan uzinon en Srilanko maldungante 1416 laboristojn pere de WhatsApp. La uzino de Katunajake estis la sola konfekcia uzino de la lando, kiu interkonsentis kolektivan konvencion, historian venkon por la laboristoj de la sindikato de la Free Trade Zones and General Services Employees Union (FTZ & GSEU). NEXT rompis la kolektivan konvencion sen konsulti la FTZ & GSEU kaj sen akiri la konsenton de la labor-komisaro de Srilanko. Anstataŭ tio, la entrepreno trompis la laboristojn subskribigante ilin leterojn de « demisio », sub minaco pri perdo de ilia monkompenso. NEXT pravigis siajn agojn asertante, ke la sindikataj laboristoj « tromultekostas » post akiro de salajra altiĝo ĝis 10 sterlingaj pundoj monate, kaj dum la entrepreno registris rekordajn profitojn kaj aprobis dividendojn ĝis pluraj milionoj da sterlingaj pundoj por ĝiaj akciuloj. NEXT nuligu sian decidon pri fermado, reenpostenigu ĉiujn laboristojn en siajn nunajn kondiĉojn kaj respektu siajn engaĝiĝojn koncerne sindikatan agnoskon kaj kolektivan interkonsenton.  

(Homtradukita)    

Retkampanjo:

Mi skribas al vi por subteni la postulojn de FTZ & GSEU, la sindikato agnoskita de viaj srilankaj laboristoj en via uzino de Katunayake. La decido de NEXT maldungi 1 416 laboristojn konsistigas senrespekton de la kolektiva konvencio, de la konduta kutimo de NEXT kaj de la internaciaj normoj pri etiko. Mi subtenas la postulojn de FTZ & GSEU, kiuj petas de via entrepreno, ke ĝi rezignu pri la fermado de la uzino de Katunayake, reenpostenigu ĉiujn laboristojn en siaj nunaj kondiĉoj kaj respektu siajn engaĝiĝojn konforme kun la kolektiva konvencio konkludita kun FTZ & GSEU.

https://youtube.com/shorts/AsnamCrCWr0?si=FxZagmGY4owhDF7x

Partnerece kun la Free Trade Zones and General Services Employees Union

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
26 août 2025 2 26 /08 /août /2025 17:41

26/08/2025

La striko de la sindikato Kawasaki United Labor Union ĉe Kawasaki Motors Filipinoj komenciĝis la 21an de majo 2025, post preskaŭ jaro de senfruktaj intertraktadoj kaj turmentado fare de la entrepreno. Komence, la direkcio proponis salajran altiĝon je 7% kaj 21 socialajn avantaĝojn, sed poste nuligis tiujn ofertojn, reduktante salajran altiĝon ĝis 5% kaj la socialajn avantaĝojn ĝis 5, elvokante malkreskon de la vendoj kaj aliajn komercajn malfacilaĵojn. La sindikato reduktis sian salajran postulon de 11,5 % ĝis 10,5%, sed la direkcio rifuzis koncedi kaj malkreskigis sian oferton ĝis 5%. Cele al difekto de la sindikato, la entrepreno ekplenumis jurajn persekutadojn kontraŭ la sindikataj gvidantoj asertante, ke la striko estas kontraŭleĝa, sed tiuj persekutadoj estis forĵetitaj. Post monatoj da striko, la direkcio plu rifuzas reveni al sinceraj intertraktadoj.      

Partnerece kun la Kawasaki United Labor Union (KULU).

Retmesaĝo:

Mi estis informita, ke Kawasaki Motors Philippines Corporation (KMPC) ne sincere intertraktadis kun la sindikato Kawasaki United Labor Union (KULU), kies membroj strikas de post majo por postuli salajrajn altiĝojn, kiuj korespondas al la surloka vivnivelo. Malgraŭ gravaj profitoj kaj konsideraj monrezervejoj, KMPC reduktis sian komencan salajran oferton de 8% ĝis 6%, nuligis la antaŭviditajn avantaĝojn kaj minacis maldungi la laboristojn kaj fermi la uzinon. Tiuj aranĝoj estas fakte sindikata represio kaj grave kompromitas la reputacion de la tuta proviza ĉeno de Kawazaki. Mi solidarecas kun KULU kaj alvokas KMPC, ke ĝi respondu tuj al la moderaj postuloj de la laboristoj kaj meti finon al la striko.     

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
10 juillet 2025 4 10 /07 /juillet /2025 13:04

10/07/2025

Antaŭ monato, filipina sindikato petis helpon de ni.

Ilia dunganto, MetroWear, provizanto de la monda varmarko de vestaĵoj Lululemon kondutis malbonege : ĝi maldungis sindikatajn gvidantojn, rifuzis kolektivan intertraktadon, ktp. Ili petis de ni lanĉi retkampanjon por premi Lululemon.

Preskaŭ 4000 inter vi sendis protestajn kaj solidarecajn mesaĝojn pere de LabourStart. 

Monaton poste, la premo funkciis.

La laboristoj gajnis grandegan venkon kaj ni metis finon al la kampanjo. 

Vi povas legi ilian mesaĝon, kiu detaligas tion, kion ili gajnis, ĉi tie.           

Por daŭrigi tiujn kampanojn, LabourStart bezonas vian subtenon kaj tiun de via sindikato.

Dum ni komencas nian 28an jaron da ekzistado en la reto – ni estas pli malnova ol Google kaj Facebook – ni petas de vi fari donacon de 28 $ / 28 € / 28 £ (aŭ pli se vi povas). Ĉiu donaco gravas. Mi esperas, ke ni povos denove kalkuli je vi. 

Bonvolu alklaki ĉi tien por fari donacon 

Dankon !  

LabourStart

15/06/2025

Filipinoj: Labourstart Kampanjo: haltigu la sindikatan subpremon ĉe provizisto de Lululemon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2025/06/filipinoj-labourstart-kampanjo-haltigu-la-sindikatan-subpremon-ce-provizisto-de-lululemon.html

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }