Overblog
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 avril 2023 1 03 /04 /avril /2023 13:27
Silvio Avila/AFP

03/04/2023

Pasintan mardon, iom pli ol tri jarojn post la komenciĝo de la pandemio de Kovim-19, Brazilo superis la nombron de 700 000 mortintoj. Nur Usono registris pli gravan bilancon.

Brazilo superis la nombron de 700 000 mortintoj, tri jarojn post la unua mortinto pro la pandemio. Tio faras de la Latinamerika lando la sesan Ŝtaton plej funebrigitan en la mondo, anoncis la ministrejo pri Sano.

La unua mortintino en Brazilo, kvindekjaraĝulino de San-Paŭlo (sud-oriente) okazis la 12an de marto 2020. Tio estis la komenciĝo de longa sankrizo, kiu superŝutis multajn malsanulejojn, kadavrejojn kaj tombejojn en la lando.

Nur Usono registris pli gravan bilancon kun 1,1 miliono da mortintoj laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). La epidemio okazigis almenaŭ 6,8 milionojn da mortintoj en la tuta mondo.

La administrado de la Kovim-krizo en Brazilo estis markita de multegaj polemikoj inter la sciencaj medioj kaj la ekstremdekstra eks-prezidento Jair Bolsonaro.

 

« Gripeto »

Tiu ĉi longtempe asertis, ke la Kovim estas « gripeto ». Li rekomendis senefikajn kuracadojn kaj kontraŭis la vakcinon. Li rifuzis izoli la loĝantaron nome de la konservado de la unua latinamerika ekonomio, baniĝante samtempe en la homamaso, plej ofte sen masko.

Lia posteulo, Luiz Inacio Lula da Silva, kvalifikis Bolsonaro-n « genocidinto » kaj rekomendis uzadon de la vakcino, kies 5an dozon li ricevis mem antaŭ kameraoj pasintan februaron.

« La vakcino, kiu estas senpage disponebla en ĉiuj sancentroj, povintus ŝanĝi la vivon de la familioj, kiuj perdis karajn proksimulojn dum la pandemio », deklaris la ministrejo pri sano en komunikaĵo.             

20/10/2021

Brazilo : Jair Bolsonaro estas akuzata pri pluraj krimoj dum la pandemio de Kovim-19

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/10/brazilo-jair-bolsonaro-estas-akuzata-pri-pluraj-krimoj-dum-la-pandemio-de-kovim-19.html

13/10/2021

Libertarianismo : pri la maltrankviliga politika influado de la usonaj kontraŭvakcinuloj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/10/libertarianismo-pri-la-maltrankviliga-politika-influado-de-la-usonaj-kontrauvakcinuloj.html

neniammilitointerni - dans Kronviruso
18 décembre 2021 6 18 /12 /décembre /2021 22:09

18/12/2021

La epidemio eĉ pli igas la migrantojn vundeblaj.

Okaze de la Internacia tago de la migrantoj, la "Monda Organizaĵo pri Sano" (MOS) kaj la "Internacia Organizo por la Migradoj" (IOM) denuncas iliajn ekskludojn el la vakcinaj planoj en multaj landoj.

 

Aliro al vakcinado estas blokita en 45 landoj

« Laŭ nia analizo pri 180 landoj, en almenaŭ 45 landoj la migrantoj en neregula situacio ne povas akiri la e-Kovimatestilon, kaj en 46 la akireblo ne klaras », eksplikas Jacqueline Weekers, direktorino de la fako pri sano ĉe la IOM.

« La justa akiro al la sanservoj plu estas nesufiĉa ; stigmatizado kaj diskriminacio kontraŭ la migrantoj plivastiĝas – kiel montris raportaĵoj post la malkovro de la varianto Omicron », ŝi aldonas.

 

Taksado de la OMS

Pro la nombro de migrantoj en la mondo sen vakcinado, la epidemio daŭros. Tion asertas Santino Severoni, la direktoro de la programo « Migrado kaj Sano ĉe la MOS », kiu faris taksadon.  

« Hodiaŭ, unu persono el tridek estas migranto, unu persono el naŭdek kvin estas trudita delokito », li eksplikas. « Alidirite, ni maltrankviliĝas, ĉar ni taksis ĝis miliardo la nombron de personoj, kiuj ne havas aliron al sansistemo : migrantoj, rifuĝintoj, neregulaj migrantoj kaj internaj delokitoj ».

 

Formeti la barilojn

Ambaŭ organizaĵoj alvokas la landojn, ke ili forlasu la barilojn administraciajn, loĝistikajn, geografiajn, kulturajn, lingvajn kaj financajn, kiuj ekskludas la migrantojn el la vakcinado.

26/09/2021

Kovim-19 : Internacia Amnestio akuzas la fabrikantojn de vakcinoj, ke ili flankenlasas la malriĉajn landojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/09/kovim-19-internacia-amnestio-akuzas-la-fabrikantojn-de-vakcinoj-ke-ili-flankenlasas-la-malricajn-landojn.html

19/08/2021

Kovim-19 : Neregistaraj Organizaĵoj denuncas la eksportadon de sud-afrikaj vakcinoj al la « riĉaj »landoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/08/kovim-19-neregistaraj-organizajoj-denuncas-la-eksportadon-de-sud-afrikaj-vakcinoj-al-la-ricaj-landoj.html

13/07/2021

Ugando : « Ni havas la monon, sed ne povas akiri vakcinojn »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/07/ugando-ni-havas-la-monon-sed-ne-povas-akiri-vakcinojn.html

neniammilitointerni - dans Kronviruso
20 octobre 2021 3 20 /10 /octobre /2021 21:28
ANDRE COELHO/GETTY IMAGES

20/10/2021

En Brazilo, la mastrumado de la Kovim-19 estas kore de la raporto de enket-komisiono malkaŝita merkredon 20an de oktobro. Ĝi kulpigas la prezidenton Jair Bolsonaro pro lia politiko juĝita nerespondeca dum la sanitara krizo.   

Nerespondeca sanitara politiko, kriminalaj mankoj, suspektoj de koruptado… en Brazilo, la kulpeco de la prezidento Jair Bolsonaro estas kore de la parlamenta enketo koncerne la mastrumadon de la Kovim-19. Kun 60 000 mortoj, temas pri la plej funebrigita lando en la mondo post Usono. Efektive, la brazila prezidento ĉiam neis la gravecon de la pandemio.

 

Dek unu krimoj

« La pandemio vere finiĝas, tion montras la nombroj. Efektive, ni havas nun etan kreskiĝon, kion ili nomas reapereto. Tio povas okazi, tamen impeto al vakcino ne estas pravigita », asertis Jair Bolsonaro en decembro 2020.

Li estas akuzata pri 11 krimoj, inter kiuj krimo kontraŭ publika sano, genocido de indiĝenoj (poste nuligita ndt), ĉarlatanismo kaj krimo kontraŭ la Homaro. La parlamenta enket-komisiono ankaŭ riproĉas lin, ke li subtenis la hospitalan grupon Prevent Senior, suspektata pri enkonduko de eksperimentoj malkaŝe de la pacientoj per kuracado je hidroksiklorokino, kaj ke ĝi minimumigis la nombron de mortoj ligitaj al la Kovim-19.

Kvankam la komisiono ne havas juran potencon, la Internacia punkortumo siaflanke havus la rimedon persekuti Jair Bolsonaro pro krimo kontraŭ la Homaro.

08/05/2020

Brazilo: la faveloj estas mortejoj por la gravaj kazoj de kronviruso, ĉefe por la Nigruloj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/05/brazilo-la-faveloj-estas-mortejoj-por-la-gravaj-kazoj-de-kronviruso-cefe-por-la-nigruloj.html

27/04/2020

Amazonio: «Ni bezonas helpon !»: la sincera krio de la indiĝenoj fronte al la kronvirusa krizo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/04/amazonio-ni-bezonas-helpon-la-sincera-krio-de-la-indigenoj-fronte-al-la-kronvirusa-krizo.html

04/04/2020

Por la indiĝenaj popoloj, la kronviruso «reprezentas veran minacon de ekstermo»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/04/por-la-indigenaj-popoloj-la-kronviruso-reprezentas-veran-minacon-de-ekstermo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj Kronviruso
13 octobre 2021 3 13 /10 /octobre /2021 19:44

13/10/2021

Defendante la individuajn liberecojn, la kontraŭvakcina movado ŝanĝis sian karakteron kaj logas la usonan dekstrularon. La magazino Newsweek  maltrankviliĝas pro la konsekvencoj por la publika sano de la aranĝoj deciditaj tiujn lastajn monatojn fare de pluraj konservativaj Ŝtatoj .

Kien iros la movado kontraŭ la vakcino en Usono ? La 15an de oktobro, Newsweek afiŝas desegnaĵon frontpaĝe, kiu reprezentas bruligitan mapon pri vakcinado. Evidentas, ke la movado ricevas sukceson : nun preskaŭ 22% el la Usonanoj sin deklaras « kontraŭvakcinuloj », laŭ studaĵo kondukita de pluraj usonaj universitatoj, kaj citita de la semajna magazino.     

Kvankam la movado estis longtempe la afero de membroj de religiaj sektoj kaj de « kelkaj maldekstraj aktivuloj, kiuj serĉas eksplikon pri la kreskanta nombro de kazoj de aŭtismo », plej alarma estas, ke ĝi fariĝis libertarianisma fenomeno, kiu vastigas sian politikan influadon, « ĉefe ĉe la dekstrularo », analizas Newsweek.

Dum la lasta 9a de septembro, la usona prezidento Joe Biden anoncis serion de vakcinaj devigoj kontraŭ la Kovim-19 koncerne preskaŭ 100 milionojn da Usonanoj – inter kiuj la sanprofesiuloj dungitaj en federalaj establaĵoj kaj en la entreprenoj je pli ol 100 salajruloj  -, stariĝis en kelkaj konservativaj Ŝtatoj, opoziciaj iniciativoj, kiuj denuncis « ofendon al la individua libereco », .

 

Ĉu reintensiĝo de la mumpso kaj variolo ?

La 11an de oktobro, Teksaso tiel malpermesis la vakcinajn devigojn en la entreprenoj. En Minesoto, la konservativa grupo "Action 4 Liberty" admonis respublikan kandidaton ĉe posteno de guberniestro, kiu rifuzis subskribi ĝian alvokon pri rifuzo de la vakcinaj devigoj.

Eĉ pli maltrankvila, lastan someron la sanservoj de Teneso ordonis ĉesigi « agojn pri anticipaj atentigoj koncerne la kutimajn vakcinojn », raportas la magazino.

En Usono, la devigoj pri vakcinado, kiuj okazas precipe kiam la gepatroj deziras enskribiĝi siajn gefilojn en varbejojn aŭ lernejojn, estis ĝis antaŭnelonge « relative malmulte kontestitaj » memorigas tamen Newsweek. 

La 50 usonaj Ŝtatoj adoptis tiajn devigojn, eĉ se 44 el ili permesas nesubmetiĝon pro religiaj kialoj aŭ « personaj konvinkoj ».

La semajna magazino ankaŭ diskonigas la zorgojn de pluraj medicinaj spertuloj, kiuj timas, ke tiuj iniciativoj deciditaj de kelkaj konservativaj Ŝtatoj povus « ne nur paralizi la klopodojn faritajn por elradiki la Kovim-19 », sed ankaŭ estigi « reintensiĝon de malsanoj delonge venkitaj, kiel mumpso, kokluŝo kaj variolo ».   

11/09/2021

La germana ekstremdekstro estas plivigligitaj de la manifestacioj kontraŭ la sanitaraj striktigoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/09/la-germana-ekstremdekstro-estas-plivigligitaj-de-la-manifestacioj-kontrau-la-sanitaraj-striktigoj.html

08/04/2020

Kronviruso en Usono: la Afrik-usonanoj estas severe trafitaj de la pandemio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/04/kronviruso-en-usono-la-afrik-usonanoj-estas-severe-trafitaj-de-la-pandemio.html

neniammilitointerni - dans Kronviruso
26 septembre 2021 7 26 /09 /septembre /2021 21:53

26/09/2021

La NeRegistara Organizaĵo "Internacia Amnestio" akuzis merkredon la farmaciajn societojn, kiuj produktas la vakcinojn, ke ili nutras « senprecedencan krizon pri homaj rajtoj ». Ĝi postulas donadon de du miliardoj da dozoj al la malriĉaj landoj.

En raporto nomata « duobla dozo de neegaleco : la farmaciaj societoj kaj la krizo de vakcinoj kontraŭ la Kovim-19 », la NRO asertas, ke plejparte inter ili ne prioritatigas la plej malriĉajn landojn.

Tiu publikigaĵo intervenas, dum monda pintkunveno pri la vakcinoj estas antaŭvidita venontan merkredon. La usona prezidento Joe Biden promesis anoncon pri pliaj engaĝiĝoj por la vakcinoj de la malplej evoluigaj landoj.

 

« Intenca blokado »

« Vakcini la tutan mondon estas la sola vojo por eliri el la krizo. Ni devus saluti kiel heroojn tiujn entreprenojn, kiuj kreis tiujn vakcinojn tiel rapide », deklaris la ĝenerala sekretariino de Amnestio, Agnès Callamard. « Anstataŭ tio, por ilia honto kaj nia kolektiva ĉagreno, la intenca blokado de la transdonado de scioj fare de la farmacia industrio kaj ĝiaj klopodoj favore al la riĉaj landoj kaŭzis tute prognozeblan kaj tute detruigan mankon de vakcinoj por multaj aliaj ».       

La NRO analizis la politikon de AstraZeneca, Pfizer, BioNTech, Moderna, Johnson & Johnson kaj Novavax  - kies vakcino ne ankoraŭ estis aprobita – koncerne la homajn rajtojn, la prezojn, la intelektan proprieton, la dividon de scioj kaj teknologio, atribuon de dozoj kaj travideblecon. Ĝi konkludis, ke « je diversaj gradoj, la ses disvolvintoj de la vakcinoj ne respektis siajn respondecojn koncerne homajn rajtojn ».

 

0,3 % el ĉiuj dozoj estis atribuitaj al malriĉaj landoj

El 5,76 miliardoj da dozoj injektitaj, nur 0,3 % okazis en la landoj je « malfortaj » enspezoj, 79% estis atribuitaj al landoj je « averaĝaj-superaj »  kaj « altaj » enspezoj, substrekas la NRO.

Pfizer, BioNTech kaj Moderna eltiros profitojn, kiuj atingos sumon de 130 miliardoj da dolaroj antaŭ la fino de la jaro 2022, laŭ Amnestio, laŭ kiu, « la profitoj neniam devus superi la vivojn ».      

La NRO alvokas entreprenojn kaj registarojn « ŝanĝi sian politikon » por liveri du miliardojn da vakcinoj al la landoj je malaltaj kaj averaĝaj enspezoj.

 

https://www.sudouest.fr/sante/coronavirus/vaccin/covid-19-amnesty-accuse-les-fabricants-de-vaccins-de-delaisser-les-pays-pauvres-6091088.php

https://www.youtube.com/watch?v=Ey_Qn1Aidrc

13/07/2021

Ugando : « Ni havas la monon, sed ne povas akiri vakcinojn »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/07/ugando-ni-havas-la-monon-sed-ne-povas-akiri-vakcinojn.html

27/01/2021

Monda Ekonomia Forumo: la sud-afrika prezidento forte kritikas la riĉajn landojn, kiuj akaparas la vakcinojn kontraŭ la Covid-19

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/01/monda-ekonomia-forumo-la-sud-afrika-prezidento-forte-kritikas-la-ricajn-landojn-kiuj-akaparas-la-vakcinojn-kontrau-la-covid-19.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj Kronviruso
23 août 2021 1 23 /08 /août /2021 14:46

23/08/2021

Blaise Droz estas ĵurnalisto ĉe la « Journal du Jura ». Li interparolis kun du prizorgantoj de la liberecana kooperativo «Espace Noir» (« Nigra lokalo »), fondita en St-Imier (Svislando) en 1986, inter kiuj la simbola reprezentanto Michel Némitz, 62-jara. Jen la konstato de la ĵurnalisto : « Ilia celo estas senhierarkia socio. Tio tute ne ekskludas ekzistadon de socia organizo, kiu kuraĝigas la respondecon de ĉiu ».

En St-Imier (Svislando), anarkiista lulilo de post 1872, la prizorganto de la kooperativo Nigra lokalo ne obeas la politikulojn, sed aŭskultas la sciencistojn.

Kion faras anarkiisto fronte al la pandemio ? 

Ĉu li emas surstratiĝi por kontraŭi la surhavon de masko aŭ la vakcinan pasporton ?

« Mi ricevis vakcinon de antaŭ pluraj semajnoj », anoncas Michel Némitz.

Ĉu pro obeemo aŭ pro konvinko ?

« Tion mi faris senhezite, ne ĉar la politikistoj petas tion de mi, sed ĉar rekomendas al mi ja sciencistoj », mencias la anarkiisto, aldonante pri la franca prezidento Emmanuel Macron, ke « metodoj tro aŭtoritataj estas kontraŭ-efikaj ».

 

Socia grava problemo

« Mi fidas la konsilojn de la scienca komunumo », daŭrigas  Michel Némitz promesante, ke li neniam parolas en trinkejo ĉirkaŭ tablo kvazaŭ li estus epidemiologiisto...

Ne ribelo ? « La anarkiistaj medioj montras komprenemon kaj volemon, kiam grava socia problemo okazas », asertas Michel Némitz.

Kvankam li opinias « kompreninda », ke oni respektu la personajn interesojn de ĉiu, evitante kiel eble la truddevigojn, la anarkiisto de St-Imier opinias « necese » respekti « la regulojn, kiuj estas justaj, cele al protektado de la tuta komunumo ».

 

Nocio de « egoo »

Ankaŭ vakcinita, lia amiko Axl Van der Beken, 26-jara, ne diras ion alian : « La libereco ne povas manifestiĝi sen respondeco », li diras. Laŭ li, tiuj, kiuj manifestacias kontraŭ la sanitaraj aranĝoj nur defendas nocion de « egoo », kaj ne havas universalan mondkoncepton. 

« Se ni akceptas evidentajn truddevigojn fronte al tiu pandemio, tio ne estas pro timo por ni mem, sed pro la volo akiri rimedojn, kiuj ebligos eliri tiun situacion kiel eble plej rapide, kun plej malmulte da homaj damaĝoj », opinias Axl Van der Beken.

Tiuj paroloj de anarkiistoj okazas en la urbo, kie Miĥail Bakounin fondis en 1872 la kontraŭ-aŭtoritatan Internacion, kiu estas la fondinta evento de anarkiismo, kaj kie la rusa teoriulo, kiu kontraŭis la germanan socialiston kaj komuniston Karl Marx, havas straton je sia nomo de post 2017.

https://www.lematin.ch/story/les-anarchistes-aussi-se-font-vacciner-542373956269

19/08/2021

Kovim-19 : Neregistaraj Organizaĵoj denuncas la eksportadon de sud-afrikaj vakcinoj al la « riĉaj »landoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/08/kovim-19-neregistaraj-organizajoj-denuncas-la-eksportadon-de-sud-afrikaj-vakcinoj-al-la-ricaj-landoj.html

18/08/2021

Gvadelupo : la selekto de la pacientoj trafitaj de la Kovim-19 por akcepto en intensflego okazas nun ekde 50-jaraĝa

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/08/gvadelupo-la-selekto-de-la-paciencoj-trafitaj-de-la-kovim-19-por-akcepto-en-intensflego-okazas-nun-ekde-50-jaraga.html

25/07/2021

Usono : radio-parolisto, kiu kontraŭis vakcinon, estas trafita de la Kovim-19, kaj ŝanĝas sian opinion

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/07/usono-radio-parolisto-kiu-kontrauis-vakcinon-estas-trafita-de-la-kovim-19-kaj-sangas-sian-opinion.html

13/07/2021

Ugando : « Ni havas la monon, sed ne povas akiri vakcinojn »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/07/ugando-ni-havas-la-monon-sed-ne-povas-akiri-vakcinojn.html

27/01/2021

Monda Ekonomia Forumo: la sud-afrika prezidento forte kritikas la riĉajn landojn, kiuj akaparas la vakcinojn kontraŭ la Covid-19

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/01/monda-ekonomia-forumo-la-sud-afrika-prezidento-forte-kritikas-la-ricajn-landojn-kiuj-akaparas-la-vakcinojn-kontrau-la-covid-19.html

neniammilitointerni - dans Kronviruso
19 août 2021 4 19 /08 /août /2021 21:32
Fotisto : Alet Pretorius/AP

19/08/2021

Ĝis nun, malpli ol 2% el la afrika loĝantaro estas plene vakcinitaj, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS).

NROj denuncas la eksportadon de vakcinoj kontraŭ la Kovim-19 de Sud-Afriko al la « riĉaj » Eŭropo kaj Usono, dum malpli ol 2% el la 1,3 miliardo da Afrikanoj estas ĝis nun vakcinitaj.

Johnson & Johnson « deturnas la dozojn de tiuj, kiuj vere bezonas ilin al la plej riĉaj landoj de la planedo », deklaris Fatima Hassan, aktivulino ĉe la sud-afrika NRO Health Justice Initiative, kiu denuncas « vakcinan apartigon » kaj « koloniisman » politikon ».

 

Eksportado

Dozoj de la usona entrepreno estas kunmetitaj kaj enskatoligitaj en Sud-Afriko fare de la farmacia giganto Aspen en Gqeberha (eksa Port Elizabeth), sude de la lando. « Milionoj da dozoj »  da vakcinoj kontraŭ la Kovim estas produktitaj en tiu unua uzino situanta en Afriko. Mardon 17an de aŭgusto, pluraj NROj raportis en komunikaĵo, ke de marto, tiu produktado estas eksportitaj al Eŭropo kaj Usono.

« La estroj de la farmaciaj entreprenoj kaptas la okazon por enkasigi monon, ignorante la mortintojn en Afriko », asertas Mohga Kamal-Yanni de la People's Vaccine Alliance citita en la komunikaĵo. La prioritato estas sisteme donita « al la Eŭropanoj kaj Nord-amerikanoj malprofite al la Afrikanoj », emfazas la doktoro Matthew Kavanagh, kiu laboras en la Instituto pri sanrajto ĉe la Usona Universitato de Georgetown.

 

Intelekta propraĵo

Sud-Afriko estis la ĉefrolulo en la lukto por provizora ĉesigo de la Intelekta propraĵo de la vakcinoj kontraŭ la Kovim, kaj surloka produktado de vakcinoj je kiel eble malplej alta kosto.  

Ĝia prezidento Cyril Ramaphosa plurfoje denuncis publike la neegalecon en la aliro al la dozoj, precipe por la afrikaj landoj.

Substrekante « gravan etapon » en la historio de Afriko, Aspen anoncis fine de julio la liveron de la unuaj dozoj fabrikitaj surloke. La entrepreno antaŭe anoncis en komunikaĵo, ke vakcinoj estos ankaŭ liveritaj al EU « kaj al aliaj fremdaj merkatoj ».

Ĝis nun, malpli ol 2% el la afrika loĝantaro estas plene vakcinitaj, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). Afriko enkalkulas pli ol 7,3 milionojn da kazoj kaj 185 000 mortintojn.

18/08/2021

Gvadelupo : la selekto de la pacientoj trafitaj de la Kovim-19 por akcepto en intensflego okazas nun ekde 50-jaraĝa

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/08/gvadelupo-la-selekto-de-la-paciencoj-trafitaj-de-la-kovim-19-por-akcepto-en-intensflego-okazas-nun-ekde-50-jaraga.html

neniammilitointerni - dans Kronviruso
18 août 2021 3 18 /08 /août /2021 21:12
©L. Gaydu

18/08/2021

Antiloj estas trafitaj de senprecedenca epidemia ondo de Kovim-19 en Francio. La sanservoj estas tiel superŝutitaj, ke la selekto de pacientoj estas nun realaĵo, kun kriza aĝo, kiu estis malaltigita al 50-jaraĝa.

Kun incidenco de preskaŭ 2 000 kazoj por 100 000 loĝantoj, la kvara ondo de epidemio Kovim-19, imputata al la tre kontaĝa varianto Delta, atingas kulminon en Antiloj. La konsekvenco estas, ke la sanservoj kaj la malsanulejoj estas saturitaj, superŝutitaj. 

La situacio estas tiel kriza, ke la selekto de la pacientoj ĉe la eniro, kaj ĉefe ĉe akcepto en intensflega fako fariĝis realaĵo. De post lundo, tiu selekto okazas ekde 50-jaraĝa, raportas pluraj sanprofesiuloj senditaj el la metropola teritorio kiel helpantoj. Konfirmas tion hospitala informfonto.

 

« La homoj mortas en la koridoroj »

Tio estas la kazo de tiuj du flegistinoj de la hospitalo de Dunkirko, kiuj alvenis Gvadelupen pasintsemajne. Ili atestas pri la ekstrema malfacileco de sia laboro en la malsanulejo de Pointe-à-Pitre kaj pri la efektivigo de la selekto : « La masanuloj aĝaj pli ol 50 jaroj kaj tiuj pli junaj, kiuj suferas pri almenaŭ unu kunmalsano ne plus estas intubitaj… La homa morteco estos grandega malgraŭ ĉiuj bonaj intencoj. Tagon post tago ni konscias, ke la situacio estas katastrofa ! La homoj mortas en la koridoro pro manko de loko ».

Tri tagojn antaŭen, tiu fatala sojlo estis la aĝo de 60-jara. Tiu aĝo jam ŝajnis malmulte alta por efektivigi tian selekton. Neniam la metropolo spertis tian situacion eĉ dum la kulmino de la pandemio.

Alia atesto, tiu de flegistino de Béthunes, ankaŭ sendita surloken kaj kolektita de ĵurnalistoj de l’Écho de la Lys, raportas same : « Hodiaŭ, se vi estas malpli ol 50-jara, vi povas esti rifuzita en intensflego. Plian fojon, ni malprogresas. Se vi estas pli ol 50-jara, vi bedaŭrinde ne ricevas la flegadon,  kion vi povus atendi ». Kaj ankaŭ ŝi denuncas « katastrofan situacion ».

Memorige, la vakcina protektado en Antiloj estas trioble malsupera ol tiu de la metropola teritorio.       

En video-mesaĝo dediĉita al la loĝantoj de Latin-Ameriko, Francisko instigis ricevi vakcinon kontraŭ la kronviruso : simpla gesto sed profunda por pli bona estonteco. La episkopoj de la sudo kaj nordo de la kontinento subtenas la Papon : ni respondecu pri la komuna havaĵo, ĉar ni estas tutmonda familio.

Vakciniĝi estas simpla maniero promocii la komunan havaĵon, kaj interflegi nin reciproke, aparte por la plej vundeblaj.

https://www.youtube.com/watch?v=C-isNHmNxlQ&t=36s

neniammilitointerni - dans Kronviruso
31 juillet 2021 6 31 /07 /juillet /2021 19:53

31/07/2021

Tokio ne vere interesiĝas pri la Olimpikoj. Tiujn lastajn tagojn, Japanio spertis maltrankvilegan nombron de infektado per la Kovim-19. Nur vendrede, pli ol 3 300 personoj estis testitaj pozitive en la ĉefurbo, 10 000 landnivele tagon antaŭe. Tiuj niveloj neniam estis antaŭe atingitaj. La urĝa stato estas plidaŭrigita kaj plivastigita al la granda ĉirkaŭaĵo de la gastiganta urbo.  

« La homoj volas ĉesigon de tiuj Olimpikoj, ĉar ĉiuj ĉi urĝaj statoj ŝajnas plenaj je maltaŭgeco kaj maljusteco. Ili fundamente kontraŭas la akcepton de la Olimpikoj. Ŝajnas al ili, ke tio okazas malprofite al la popolo », eksplikas Ĉing Li Tor surloka ĵurnalisto, kiu raportas pri la Olimpikoj.

Siaflanke, la  Internacia Olimpika Komitato (IOK) sin defendas, ke ĝi kontribuis al plivastiĝo de la viruso. Laŭ la organizantoj, la sanitara protektado ĉirkaŭ la ludoj estas efika. Malgraŭ ĉio, kelkaj japanaj fervoruloj, forpuŝitaj ekster la stadionoj, plu entuziasmiĝas.             

« Kvankam ni spertas urĝan staton, esti la gastiga urbo de la Olimpikoj estas evento, kiu okazas nur unu fojon en la vivo, do ni volas travivi tion », atestas viro. 

Tiu evento finfine estos multekosta por la japanoj. Tokio 2020 estas ekde nun la plej multekostaj Olimpikoj el la historio : 15,5 miliardoj da dolaroj. Koncerne la atenditan enspezon, ĝi estos ege malpli alte ol antaŭvidite, pro la konsekvencoj de la foresto de publiko.        

neniammilitointerni - dans Kronviruso
13 juillet 2021 2 13 /07 /juillet /2021 21:19
Fotisto : Nicholas Bamulanzeki/AP

13/07/2021

Dum la afrika kontinento frontas viglegan ondon de Kovim-19 (covid-19), uganda ministro, Chris Baryomunsi, denuncas en la ĵurnalo The Guardian  la mankon de solidareco de Okcidento.

Kontraŭ la tutmondaj pandemioj, la okcidentaj rimedoj estas rezervitaj al la okcidentuloj. En januaro, Cyril Ramaphosa, sud-afrika prezidento de la Afrika Unio (AU) stariĝis kontraŭ la « vakcina naciismo » de la riĉaj landoj. Kelkajn monatojn poste, dimanĉon 11an de julio, la uganda ministro pri Telekomunikado, la epidemiologiisto Chris Baryomunsi siavice kritikis la okcidentan egoismon en la brita ĵurnalo The Guardian :

« Ni havas la monon, sed ne povas akiri vakcinojn, tutsimple. Ni ne povas kalkuli je la okcidenta mondo, kiu koncentriĝas al sia propra loĝantaro ».

 

Ĉu prognozebla katastrofo ?

La problemo estas, ke Afriko, kiu estis relative domaĝita de la unuaj ondoj de Kovim-19, draste mankas nun pri artefaritaj ventoliloj, litoj, kaj ĉefe vakcinoj. La ĉeesto de la kontaĝa varianto Delta sur sia teritorio estigis gravan ondon de infektadoj kaj mortoj.  

Ekzistas « reapero de la viruso en 16 afrikaj landoj » (interalie en Demokrata Respubliko Kongo, Ugando, Sud-Afriko), kaj almenaŭ « 251 000 novaj kazoj estis censitaj en daŭro de semajno », alarmas The Guardian. Sume, la pandemio ŝajne kaŭzis la morton de 151 000 personoj sur la kontinento, sed tiu nombro – same kiel tiu de la novaj infektadoj – estas tre subtaksita pro la statistikaj mankoj.

Koncerne la iniciativon Covax, la programo de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), kiu celas disdividon de la vakcinaj dozoj, ĝi estas malsukceso : nur 26 milionoj da dozoj estis disdonitaj pere de tiu ilo (Sume 70 milionoj), por 1,3 miliardoj da loĝantoj. Fine, nur 1% el la Afrikanoj profitis unuan dozon.

Ĉu tia scenaro estis prognozebla ? En januaro, la Ŝtatestroj de Okcidenta Afriko, kunigita okaze de pintkunveno tamen engaĝiĝis lukti « kontraŭ la viruso de neegalecoj ».  

20/04/2021

Covid-19 : la fondaĵo Greta Thunberg pagos 100 000 eŭrojn por ke la malriĉaj landoj havu aliron al vakcinoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/covid-19-la-fondajo-greta-thunberg-pagos-100-000-eurojn-por-ke-la-malricaj-landoj-havu-aliron-al-vakcinoj.html

27/01/2021

Monda Ekonomia Forumo: la sud-afrika prezidento forte kritikas la riĉajn landojn, kiuj akaparas la vakcinojn kontraŭ la Covid-19

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/01/monda-ekonomia-forumo-la-sud-afrika-prezidento-forte-kritikas-la-ricajn-landojn-kiuj-akaparas-la-vakcinojn-kontrau-la-covid-19.html

neniammilitointerni - dans Kronviruso Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }