Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 juin 2017 5 23 /06 /juin /2017 10:27

23/06/2017

Bildo: la edzo de Augustina, patro de kvin gefiloj, estis mortigita la 29an de septembro 2015 dum manifestacioj en Las Bambas, kiuj okazigis kvar mortintojn.

De jaroj tio daŭras, kaj la perua registaro finfine deklaris sanitaran urĝan staton en du sektoroj de la provinco Pasko.

De semajno, gepatroj tendumas antaŭ la ministrejo pri Sano en Limo: helpalvoko por la estonteco de iliaj gefiloj, kiuj suferas poluadon estigitan de eks-minejoj. Ili postulis tiun urĝan staton, kaj petas konstruadon de malsanulejo specialigita pri submetiĝo al pezaj metaloj. 

«La infektado devenas de la montetoj de Pasko. La vundoj, kiuj komencas malfermiĝi, ekstariĝas, kiel bakterioj. La kuracistoj asertas, ke tion kaŭzas plumbo. Pro tio, mi ĉeestas, mi petas de la ministrejo, ke ĝi indiku al ni lokon por loĝi, ĉar la montetoj de Pasko, suferigas nin», eksplikas Sarita Custodio.   

Preskaŭ 5 500 personoj estas koncernataj de la proklamo de la urĝa stato. Pli ol mil infanoj suferas pro infektado al plumbo kaj hidrargo en la urbo Cerro de Pasco.

«Mia filo suferas pri grava nivelo da plumbo-infektado, li havas 66 mikrogramojn da plumbo en ĉiu decilitro da sango, la limo estas nur 10. Mia alia filo havis 96 mikrogramojn, li mortis je la aĝo de 12 jaroj, kun 100 mikrogramoj da plumbo en la sango, mia filino havas 120… tiu registaro ne agadas. Tiu poluado mortigas nin iom post iom...»    

01/11/2016

Peruo: poluado per hidrargo: la lando dekretas urĝan staton 

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/11/peruo-poluado-per-hidrargo-la-lando-dekretas-urgan-staton.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }