Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 avril 2024 7 21 /04 /avril /2024 19:39
Australian Institute of Marine Science/Veronique Mocellin/Handout via REUTERS)

21/04/2024

La usona agentejo Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio (NOAA) taksas, ke 30 ĝis 50% el la tutmondaj koralaj rifoj jam pereis.

La klimata varmiĝo ja estigas damaĝojn ankaŭ en la oceano. Pasintan lundon, la Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio (NOAA) menciis novan amasan epizodon de blankiĝo de la koraloj – la kvara de post 1985 kaj la dua en daŭro de 10 jaroj. 

Tiun fenomenon kaŭzas la rekordaj temperaturoj observataj en la oceanoj. Ĝi manifestiĝas per senkolorigo de la koraloj. Kvankam ĝi povas kaŭzi la morton de la rifoj, ĝi estas inversigebla okaze de malaltiĝo de la temperaturoj aŭ redukto de la stresoj kiel poluado aŭ troa fiŝkaptado.

 

La Granda Barilrifo estas minacita

« De februaro 2023 ĝis aprilo 2024, grava blankiĝo de la koraloj estis observataj en la norda kaj suda hemisferoj de ĉiu granda oceana baseno », substrekas Derek Manzello, kunordiganto de la observejo de la koralaj rifoj ĉe la NOAA. La fenomeno koncernas ankaŭ la rifojn de Florido, Brazilo kaj Ruĝa maro.      

Ankaŭ la Granda Barilrifo de Aŭstralio, enlistigita en la tutmonda heredaĵo de UNESCO estas minacita de blankiĝo. La aŭstraliaj aŭtoritatoj jam alarmis pasintan monaton pri tiu epizodo de amasa blankiĝo.

« Ni scias, ke la plej granda danĝero, kiu minacas la koralajn rifojn en la mondo estas la klimata ŝanĝiĝo. La Granda Barilrifo ne estas escepto », jam menciis la ministrino pri Medio Tanya Plibersek.

 

30 ĝis 50% el la rifoj jam pereis.

Siaflanke, la NOAA taksas, ke 30 ĝis 50% el la rifoj de la mondo jam pereis. La usona agentejo eĉ konsideras, ke ili povus tute malaperi de nun ĝis la jarcenta fino, se nenio estas farita. Tiela pereo havus gravajn konsekvencojn por la biodiverseco kaj ankaŭ por la homaro. Laŭ la WWF, NeRegistara Organizaĵo pri defendo de la medio, ĉirkaŭ 850 milionoj da homoj en la mondo dependas de la koraloj, tiel por siaj nutraĵoj kiel sia laboro.

Por lukti kontraŭ tiu fenomeno, la NOAA anoncis, ke « ĝi realigis signifajn progresojn ». La usona agentejo disvolvas teknikojn por « delokigi la koralajn provizejojn al pli profundaj kaj malvalmaj akvoj ». Alia solvo konsistas en instalado de ombrejoj por protekti ilin de la sunradioj.                

19/04/2024

Sahelo: La « homdevena » klimata ŝanĝiĝo kulpas pri la mortiga varmo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/04/sahelo-la-homdevena-klimata-sangigo-kulpas-pri-la-mortiga-varmo.html

05/05/2023

Klimata varmiĝo: varmfrapo ĉe la supraĵo de la oceanoj estas « prokrasta bombo »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/05/klimata-varmigo-varmfrapo-ce-la-suprajo-de-la-oceanoj-estas-prokrasta-bombo.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }