27/04/2012
Bildo: Minejo de uranio en Niĝero (foto : Raliou Hamed-assaleh)
En Niĝero, la niĝera dungitaro de la laborejo de Imuraren komencis ĉi-merkredon 25an de aprilo 2012 avertan strikon de sep tagoj. En tiu laborejo, situanta norde de Agadez, Areva boradas unu el la plej grandaj minoj de uranio en la mondo. La laboristoj de Imuraren protestas kontraŭ la laborkondiĉoj. Ekde la anonco de la striko, la direkcio de Areva decidis ne konservi en la laborejo la strikantan dungitaron. La strikantaj dungitoj estis do transportitaj perbuse al la urboj Arlit kaj Agadez, kie troviĝas iiiaj familioj.
Unua plendmotivo kontraŭ la societo Imuraren fare de la strikantoj : ne-respekto de la labor-reglamentado en Niĝero. « Ni laboras po 12 horojn tage, konfidas tiu kondukisto de dika maŝino. Ni supreniras je la 1a horo nokte kaj malsupreniras je la 6a matene… matenmanĝo inter la 6a kaj duono kaj la 7a. Se ni sukcesas dormi inter la 7a kaj la 10a estas bone, ni devas vekiĝi por tagmanĝi je la 10a kaj prepariĝi al relaboro dum 6 pluaj sinsekvaj horoj ! Ni terure mankas je dormo ! Aŭ eble ni estas robotoj ? »
En la aliaj laborejoj de Areva, Cominak kaj Somaïr, laboristoj kiel ni, aldonas alia, laboras po nur ok horoj tage, dum ili pergajnas duoble pli ol ni.
Areva, kiun RFI (Internacia Franca Radio) kontaktis, ne deziris decidiĝi sed ĝi konfidis, ke Imuraren estas hodiaŭ nur projekto, kaj ke pro tia striko, estos malfacile respekti la templimon de 2014 por la produkto de la unuaj kilogramoj da uranio ĉe Imuraren.
Informfonto : RFI
http://www.pressafrik.com/Niger-greve-sur-le-site-d-Imouraren-exploite-par-Areva_a81571.html