/image%2F0553642%2F20210426%2Fob_efdc7d_sarkofago.jpg)
26/04/2021
La 26an de aprilo 1986, la reaktoro N°4 de la ukraina centralo de Ĉernobilo eksplodis, kaŭzante la plej gravan nuklean akcidenton iam konatan. Ĝi ellasis radioaktivan nubegon, kiu atingis grandan parton de Eŭropo kaj Rusio. Centoj da miloj da personoj devis forlasi sian vivlokon. Ekskluda zono je 2600 km2 estis kreita. Sen la sindonemo de miloj da «likvidantoj», kiuj intervenis en la akcidentita centralo, la konsekvencoj de la akcidento estus eĉ pli katastrofaj.
35 jarojn poste, la katastrofo daŭras
Ĉernobilo ne estas evento el estinteco, la konsekvencoj de tiu akcidento daŭros post jarcentoj.
La radioaktiveco de cezio 137, ĉefa radioelemento ellasita kaj plu ĉeestanta en la grundoj, malpliiĝis nur duone. Pli ol 4 milionoj da personoj plu vivas en teritorioj alte infektitaj kaj devas konstante kontroli sian nutradon. La datumoj publikigitaj fare de belorusaj malsanulejoj montras ĉe la infanoj altan prevalencon de pluraj patologioj, interalie korvaskulaj malsanoj kaj denaskaj misformaĵoj.
Malgraŭ laŭdiroj pri naturo kiu reakirus floradon en la zono, la faŭno kaj flaŭro estas tuŝataj de la persistaj radiadoj, kaj montriĝas pli vundeblaj fronte al la incendioj kiel tiu, kiu detruadis 870 km2 en la printempo 2020, kaj kies flamoj preskaŭ atingis la centralon. Fine, 35 jarojn poste, kvankam giganta ĉirkaŭaĵo estis instalita super la eks-sarkofago, kiu minacis disfali, solvo ne ankoraŭ ekzistas por evakui la restaĵojn de bruligaĵo kaj koriumo enfositaj sub 4 000 tunoj da materialoj, kiuj estis uzitaj por haltigi la incendion.
Video : en Ukrainio, omaĝo al la viktimoj de la nuklea katastrofo
Kandeloj kaj rozoj memore al tiuj, kiuj mortis post la nuklea katastrofo de Ĉernobilo: ceremonio estis organizita dum la nokto de dimanĉo al lundo ĉe la memormonumento de la fajrobrigadistoj de Ĉernobilo en Slavutiĉ.
Tiu urbo estis konstruita post la dramo, 50 kilometrojn for de Ĉernobilo, norde de Ukrainio, por reloĝigi la 50 000 loĝantojn de Pripjato, kiuj vivis apud la centralo, kaj kiuj devis forlasi siajn hejmojn.
La kolektiĝo okazis precize je la 1a horo kaj 24 minutoj lundon matene. Tio fakte estas la horo, kiam okazis la eksplodo de la reaktoro N°4 de la centralo de Ĉernobilo, la 26an de aprilo 1986.
35 jarojn poste, la bilanco de la katastrofo plu estas pridiskutata. Inter pluraj miloj kaj pluraj dekoj da miloj da personoj, laŭ la taksadoj, mortis pro la konsekvencoj de la katastrofo kaj de la patologioj, kiujn ĝi kaŭzis.
/image%2F0553642%2F20210426%2Fob_8a9c07_ob-b834e3-ob-87f938-panelo.jpg)
08/06/2016
1957 : la nuklea katastrofo en Majak, Sovetunio
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/06/1957-la-nuklea-katastrofo-en-majak-sovetunio.html
/image%2F0553642%2F20210426%2Fob_f40870_image-0553642-20210312-ob-421769-telec.jpg)
12/03/2021
Fukuŝimo: 10 jarojn poste, ekzistas «kronika, daŭra, gravega infektado por la planedo », asertas ĵurnalisto