Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 juillet 2020 6 18 /07 /juillet /2020 20:52
Benoît de LA SALLE, sabaton 12an de oktobro 2019

18/07/2020

La streĉiteco plu estis spertita pasintan vendredon 17an de julio en Fort-de-France, kie policistoj kaj aktivuloj alfrontiĝis de posttagmeze ĝis malfrue en la nokto.

Vendredon, dum la tuta tago, kaj tagon antaŭe, aktivuloj okupis Fort-de-France. De ĵaŭdo, ili mobiliziĝas subtene al la tri junuloj detenitaj en la policejo de Fort-de-France, kies policistoj estas suspektataj pri perforto dum manifestacioj, kiuj okazis pasintajn 13an kaj 15an de majo. Prezentitaj ĉe la tribunalo dum la mateno, ili tuj estis arestitaj kaj estos juĝataj la 27an de aŭgusto.     

Tiu juĝdecido ne mildigis la streĉitecon. Post unua nokto da perforto kaj la incendioj de du statuoj sur la placo de la Savano, pliaj incidentoj tie kaj tie okazis en la urbo-centro de Fort-de-France fine de la vendreda posttagmezo. Larmigaj grenadoj estis pafitaj por disigi la manifestaciantojn. La aktivuloj, inter kiuj kelkaj antaŭenpaŝis, ŝirmitaj per somiero aŭ diversaj mebloj por protekti sin, reagis ĵetante diversajn objektojn al la policistoj.      

 

Arestadoj kaj vunditoj 

Pliaj arestadoj okazis pro perfortaĵoj plenumitaj kontraŭ policistoj kaj ĝendarmoj.  Laŭ la polico, du funkciuloj estis vunditaj, inter kiuj unu grave. Iom pli frue, la aktivuloj ĉeestis antaŭ la urbodomo de Fort-de-France. Ili deziris interparoli kun la urbestro, Didier Laguerre. Post longa tempo, tiu ĉi komencis interdiskuton antaŭ la perono de la urbodomo. La aktivuloj tiam denuncis la perfortojn suferitajn de unu el ili tagon antaŭe, antaŭ la policejo. La urbestro aŭskultis la patrinon de la viktimo, kaj detaligis la vundojn de sia filo kaj lian hospitaligon dum parto de la nokto, antaŭ lia deteno. Sed la interparolo ne daŭris, vigleco rapide kreskis inter la protektantoj de la urbestro kaj pluraj aktivuloj. Didier Laguerre fine estis kondukita de liaj protektantoj en la municipan konstruaĵon. La aktivuloj restadis siaflanke blokitaj ĉe la enirejo de la urbodomo.

        

La urbestro bedaŭras la perforton 

Vendredon vespere malfrue, la urbestro de Fort-de-France reagis en komunikaĵo asertante, ke «neniu respondo al la problemoj al kiuj hodiaŭ la Martinikanoj estas submetitaj, ne trovos solvon dank’al perfortoj». «La respondo tute ne povas esti perforto, venante de ambaŭ partoj, jen policistoj jen manifestaciantoj», li plu menciis. Li precizigis, ke li interparolis kun la proksimuloj de la juna vundito, unue publike kaj poste private por «subteni ilin kaj provizi la respondojn, kiujn ili ne sukcesas akiri de la aŭtoritatoj».

Li finas sian komunikaĵon menciante : «Mi ne volas, ke la urbo Fort-de-France estu la scenejo de alfrontiĝoj kaj diversaj difektaĵoj de publikaj aŭ privataj bienoj. Aliparte, mi ne akceptos, ke rasismaj insultoj estu plenumintaj kontraŭ la martinika popolo. Mi do postulas de ĉiuj protagonistoj pacigon kaj respekton de la humanismaj valoroj, kiuj ĉiam kunigis nin».   

14/01/2020

Martiniko: kolizioj marĝene de proceso kontraŭ aktivuloj, kiuj luktis kontraŭ klordekono

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/01/martiniko-kolizioj-margene-de-proceso-kontrau-aktivuloj-luktantaj-kontrau-klordekono.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }