11/03/2022
Bildo : koreiaj manifestaciantoj antaŭ la japana ambasadejo la 11an de marto 2022 en Seulo
La 11-an de marto 2011, la nuklea akcidento komenciĝis. 11 jarojn poste, la media, sanitara kaj homa katastrofo daŭras.
La akcidentita centralo plu bezonas konstantan malvarmigon, kaj la japanaj aŭtoritatoj pretiĝas forĵeti en la maron, ekde la jaroj 2023-2024 kaj dum pluraj jardekoj, pli ol 1,3 milionon da kubaj metroj da infektita akvo stokitaj sur la areo, malgraŭ la opozicio de la fiŝkaptistoj kaj marbordaj loĝantoj.
11 jarojn poste, la radioaktiva infektado plu estas vaste ĉeestanta en la grundoj. Tamen, la japanaj aŭtoritatoj deplojadas grandajn rimedojn por instigi junulojn instaliĝi en la komunumoj, kiuj estis deklaritaj « evakuindaj areoj ».
La maksimuma sojlo de tolerebla submetiĝo por la publiko en Fukuŝimo plu estas fiksita po 20 milisivertoj jare, kio estas la limo por la laboristoj en la nuklea industrio.
Broŝuroj minimumigas la danĝeron de la radioaktiveco kaj laŭdas la sendanĝerecon de la infektita akvo de la centralo de Fukuŝimo Dajiĉi.
Ekde nun, preskaŭ 300 kazoj da tiroida kancero estis detektitaj inter la personoj de la gubernio de Fukuŝimo, kiuj estis infanoj dum la eksplodo – tiu nenormala kvociento superas la kutiman prevalencon por tiu malsano, la sola kiu estis objekto de epidemiologia studaĵo, kio kaŝas la ekzistadon de aliaj patologioj.
Inter ili 6 personoj, aĝaj de 6 ĝis 16 jaroj dum la akcidento, plendis kontraŭ la operatoro TEPCO la 27an de januaro 2022, por ke ligo inter sia patologio kaj la akcidento estu agnoskita, kaj akiri justicon por la aliaj viktimoj.
Tiuj junuloj aldoniĝas al preskaŭ 14 000 personoj nun engaĝintaj en civilaj procesoj, tiel ke la registaro kaj TEPCO akceptu sian kulpecon en la akcidento kaj kompensu la viktimojn.
La 4an de marto, la japana Ĉefkortumo aliparte faris historian juĝon, ratifante definitive la juĝan respondecon de la entrepreno kaj ordonante al ĝi monkompenson de 4 000 personoj.
Antaŭ la venonta somaro, ĝi decidos pri la respondeco de la registaro.
13/04/2021
Japanio decidis forĵeti la akvon de Fukuŝimo en la maron