Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 avril 2024 2 23 /04 /avril /2024 21:29
Ĥan Junis – 22-a de aprilo 2024

23/04/2024

Tiujn tri lastajn tagojn, ĉirkaŭ 200 korpoj estis eltombigitaj en amastombejo de la malsanulejo Naser de Ĥan Junis, anoncis la civila defendo de Gaza-sektoro. La viktimoj estis mortigitaj de la israelaj fortoj.

« Niaj skipoj plu retrovas korpojn en la ĉirkaŭaĵoj de la medicina komplekso Naser, kaj de sabato la korpoj de ĉirkaŭ 200 martiroj estis eltombigitaj », deklaris Mahmud Basal, porparolanto de la Civila defendo. Pridemandita, la israela armeo ĝis nun ne reagis.  

Mohammed al-Mughayer, estro de la Civila defendo en Gaza-sektoro, menciis siaflanke, ke sumo de 283 korpoj estis malkovritaj en la amastombejo de la malsanulejo Naser. « Ĝis nun, ni retrovis la enterigitajn korpojn de 283 personoj, intence mortigitaj fare de la israela okupacianta armeo », ankaŭ aldonis Ismail al-Thawabteh, ĉefo de la inform-servo de la registaro de Hamaso, kiu regas en Gazao.

 

« Maljunaj virinoj, infanoj kaj junuloj »

« En la korto de la malsanulejo, membroj de la civila protektado kaj ambulancistoj trovis 180 korpojn enterigitajn en tiu amastombejo fare de la israela armeo. La korpoj estas tiuj de maljunaj virinoj, infanoj kaj junuloj », deklaris surloke ĵurnalisto de Al Jazeera.           

Laŭ la surlokaj sanitaraj aŭtoritatoj cititaj de la mediato, de post la 7a de oktobro, almenaŭ du trionoj el la viktimoj en Gazao estas infanoj kaj virinoj. Ili ankaŭ mencias, ke la reala bilanco verŝajne estas pli alta, ĉar multaj korpoj estas blokitaj sub la ruinaĵoj aŭ troviĝas en areoj nealireblaj al la kuracistoj.

La malsanulejoj de Gaza-sektoro estis grave celitaj dum la milita operaco, kondukita de la israela armeo en la palestina teritorio, de post la atako plenuminta en Israelo la 7an de oktobro fare de batalantoj de la Hamaso venintaj de Gazao.

De ses monatoj laŭ la ministrejo pri Sano de la Hamaso, la israelaj militaj operacoj kondukitaj en Gaza-sektoro okazigis 34 251 mortintojn, plimulte virinojn kaj infanojn.

02/12/2023

Sude de Gaza-sektoro, la loĝantoj sub la israelaj bombadoj ne plu scias, kie kaŝiĝi

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/12/sude-de-gaza-sektoro-la-logantoj-sub-la-israelaj-bombadoj-ne-plu-scias-kie-kasigi.html

09/04/2024

« Ni ne rajtas esprimi niajn emociojn »: de post la 7a de oktobro, la voĉoj de la Palestinanoj de Israelo estas ignorataj de la aŭtoritatoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/04/ni-ne-rajtas-esprimi-niajn-emociojn-de-post-la-7a-de-oktobro-la-vocoj-de-la-palestinanoj-de-israelo-estas-ignorataj-de-la-autoritatoj.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }