28/07/2023
Sufokaj varmoj, mortigaj incendioj, tempestoj de hajlo kaj inundoj: en julio, la ekstremaj klimataj eventoj multobliĝas en Italio, Grekio, Usono, Kanado kaj Alĝerio.
La somero 2023 anonciĝas historia. La 4an de julio, la Tero traspertis sian plej varman tagon iam registritan, kaj la ekstremaj varmoj, kiuj de tiam daŭras, verŝajne faros de julio 2023 la plej varman monaton de la Historio. En Usono la varmego, kiu frapas vastan parton de la lando estas tia, ke kelkaj Usonanoj estis bruligitaj ĝis tria grado de la asfalto, post falo surgrunden.
En Kanado, 11,6 milionoj da hektaroj da arbaro brulis en 2023, nome areo supera ol tiu de Bulgario ; dum en Mediteraneo « almenaŭ naŭ landoj » suferas incendiojn, listigas The Guardian. La fajroj, kiuj furiozas en Alĝerio estigis la morton de almenaŭ 34 personoj ; en Grekio, dekoj da miloj da personoj estis evakuitaj por eskapi la flamojn, sur la insulo Rodoso.
La ekstremaj eventoj, kiuj eksplodas en Italio ŝokas la amaskomunikilojn: la italaj mediatoj priskribas « klimaton, kiu freneziĝas », kun incendioj kaj ekstremaj varmoj sude de la duoninsulo, dum la nordo suferas perfortajn buraskojn, tempestojn de hajlo kaj inundojn.
La klimata varmiĝo kiel komuna denominatoro
Tiuj klimataj eventoj, pli kaj pli oftaj kaj perfortaj estas la konsekvencoj de la homaj aktivecoj. Studaĵo publikigita pasintan 25an de julio fare de la World Weather Attribution (WWA), internacia konsorcio dediĉita al la klimato montras, ke la ekstremaj eventoj registritaj en julio 2023 en Norda Ameriko, en Eŭropo kaj Ĉinio ne povus okazi sen la klimata varmiĝo.
En Ĉinio, tiaj ondoj de varmo « okazis nur unu fojon en daŭro de 250 jaroj », dum en Usono, Meksiko kaj sude de Eŭropo, « la rekordaj varmoj de julio 2023 estus kvazaŭ neeblaj, se la homoj ne varmigu la planedon, konsumante fosiliajn energiojn. »
25/07/2023
La ondoj de varmo en la norda hemisfero estus « kvazaŭ neeblaj » sen la homdevena klimata varmiĝo, laŭ nova studaĵo