Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 avril 2024 5 26 /04 /avril /2024 14:11
Robert Deyrail/Gamma-Rapho/Getty Images

26/04/2024

Ĵaŭdon, la irana juĝa potenco konfirmis la mortokondamnon de la fama repisto Toomaj Salehi. Ĝi aldonis, ke li povus ricevi punredukton pro sia kooperado kun la aŭtoritatoj, raportis la iranaj Ŝtatmediatoj. 

Merkredon la advokato de la repisto, Amir Raisian, deklaris al la ĵurnalo Sharq, ke irana revolucia tribunalo kondamnis lian klienton al mortopuno pro akuzoj ligitaj al la manifestacioj, kiuj okazis en Irano en 2022 kaj 2023.

Toomaj Salehi estis arestita en oktobro 2022 post liaj publikaj deklaroj favore al la manifestacioj, kiuj okazis post la morto de Mahsa Amini en policejo. Ŝi estis arestita, ĉar supoze ŝi malobeis la striktan vestaĵkodon de la Islama Respubliko.

Ĵaŭdon, la gazetservo de la juĝa potenco konfirmis la mortokondamnon de Toomaj Salehi pro « surtera koruptado », aldonante, ke li povus ricevi punredukton pro « lia esprimo de rimorsoj kaj lia kooperado kun la aŭtoritatoj ».  

Toomaj Salehi disponas ĝis 20 tagoj por apelacii sian kondamnon ĉe la Ĉefkortumo. Okaze de konfirmo de lia verdikto, komisio pri juĝa amnestio studos la eblecon mildigi ĝin, precizigis la gazetservo.

En 2023, la Irana Ĉefkortumo forpuŝis la akuzojn kontraŭ Toomaj Salehi pri « surtera koruptado », delikto puninda je mortopuno surbaze de la iranaj islamaj leĝoj. Tio estas « senprecedenca decido » opiniis la advokato de la repisto, kiu tamen ne estis aplikita.

28/01/2024

Irano: 61 politikaj malliberulinoj de la prizono Evin malsatstrikas

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/01/irano-61-politikaj-malliberulinoj-de-la-prizono-evin-malsatstrikas.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }