Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 avril 2023 2 25 /04 /avril /2023 10:41
Provinco de Baluĉio en Pakistano, la 29an de aŭgusto 2022. Foto: AFP/VNA/CVN

25/04/2023

Meteologiaj katastrofoj en Malavio kaj Pakistano ege kreskigis la nombron de kazoj de malario, alarmas Peter Sands, la direktoro de la Monda fonduso de lukto kontraŭ aidoso, tuberkulozo kaj malario, konsiderante, ke ili estas ekzemploj de la konsekvencoj de la klimata varmiĝo.

La infektoj en Pakistano kvarobliĝis post la detruaj inundoj en la lando pasintjare, kaj atingis 1,6 milionon da kazoj laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS).

En marto, en Malavio, la ciklono Freddy – kiu kaŭzis ekvivalenton de ses monatoj da pluvoj en la malgranda lando de Orienta Afriko – kaŭzis kreskon de kazoj de malario, precizigas Peter Sands.

« Kion ni vidis en lokoj kiel Pakistano aŭ Malavio konsistigas realan pruvon, ke la kreskado de malario estas konsekvenco de la klimata ŝanĝiĝo », li opinias.

« Post tiuj ekstremaj meteologiaj eventoj, jen inundoj en Pakistano, jen ciklono en Malavio, multe da akvo stagnas surloke. ». « Ni observis tre netan kreskadon de infektoj kaj mortoj surloke en ambaŭ kazoj », li eksplikas okaze de la monda tago de malario la 25an de aprilo, « kiu ebligas kutime celebri la progresojn, kiujn ni faris »Sed ĉi-jare, « ni alarmu », li asertas. « Se la malario pligraviĝas pro la klimata ŝanĝiĝo, ni agadu nun por malprogresigi kaj elimini ĝin ».

En Pakistano kaj Malavio, la marĉetoj lasitaj post la forigo de la akvoj estas favora medio por la moskitoj, kiuj transportas la malsanon.

Peter Sands substrekas, ke kvankam progreso okazas en la lukto kontraŭ la malario, li memorigas, ke ĉiun minuton infano mortas pro la malsano.

En 2021, la MOS taksis ĝis 247 milionoj la nombron de kazoj en la mondo. Ĉirkaŭ 619 000 personoj mortis pro malario ĉi-jare. 

27/12/2022

La eksplodo de ĥolero estas pligravigita de la klimata ŝanĝiĝo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/12/la-eksplodo-de-holero-estas-pligravigita-de-la-klimata-sangigo.html

12/09/2022

Inundoj en Pakistano : « klimata amasbuĉado », indignas S° Guterres

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/inundoj-en-pakistano-klimata-amasbucado-indignas-s-guterres.html

23/03/2023

Klimato: la tutmonda varmiĝo atingos plian 1,5°C ekde 2030-2035, laŭ la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/03/klimato-la-tutmonda-varmigo-atingos-plian-1-5-c-ekde-2030-2035-lau-la-interregistara-spertularo-pri-klimata-sangigo-isks.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }