Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 septembre 2023 3 06 /09 /septembre /2023 15:36

06/09/2023

En sia lasta raporto publikigita merkredon 6an de septembro 2023, la "Monda Organizaĵo pri Meteologio" emfazas la rilatojn inter klimata varmiĝo kaj kvalito de la aero, interalie koncerne la poluadon per ozono.   

Okaze de la « Internacia tago de la pura aero por bluaj ĉieloj », kiu okazas ĉiujare la 7an de septembro, la "Monda Organizaĵo pri Meteologio" (MOMpublikigis raporton ĉi-merkrede 6an de septembro 2023, en kiu ĝi eksplikas, ke la klimata varmiĝo kaj la kvalito de la aero estu traktitaj kunkune. Dum epizodoj de varmo pli kaj pli intensaj tuŝas la planedon, la MOM lanĉas alarmon pri la altaj temperaturoj, kiuj frapas nun la eŭropan kontinenton. Tiuj ĉi draste pligravigas la poluadojn per ozono.

 

Konsekvencoj « ofte neglektitaj »

Dum la jaro 2022, ozonaj koncentriĝoj « superantaj la limon rekomenditan de la Monda Organizaĵo pri Meteologio » estis konstatitaj en « centoj de kontrolejoj » sur la tuta kontinento, alarmas la komunikaĵo. La MOM metas en lumon la konsekvencojn de tiu poluado por la Homa sano kaj por la ekosistemoj « ofte neglektitaj sed same danĝeraj ».

La fortaj ozonaj koncentriĝoj rekte frapas la agrikulturajn produktaĵojn: « La perdoj de rikolto okazigitaj pro ozono varias averaĝe inter 4,4% kaj 12,4% koncerne la bazajn vivtenigajn kulturojn. La perdoj de tritiko kaj sojo povas atingi 15% ĝis 30% en la ĉefaj agrikulturaj regionoj de Barato kaj Ĉinio », ĝi mencias.

 

Detrua somero 2023

La somero 2023 estas ankaŭ detale ekzamenita fare de la Organizaĵo. Tiu somero spertis la plej altajn mondajn averaĝajn temperaturojn iam mezuritajn, anoncis ĉi-merkrede la Eŭropa Observejo Copernicus kaj la MOM.

La incendioj, kiuj detruadis « vastegajn areojn » en Kanado, laŭ Petteri Taalas, ĝenerala sekretario de la MOM, kaŭzis « gravajn damaĝojn kaj mortintojn ». Ili ankaŭ « kaŭzis malaltiĝon de la kvalito de la aero ĝis danĝera nivelo por milionoj de personoj, kaj moviĝon de fumnuboj en Atlantiko kaj Arkto », ŝi deklaris.     

28/07/2023

De Usono ĝis Grekio, la norda hemisfero spertas ekstreman klimaton

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/de-usono-gis-grekio-la-norda-hemisfero-spertas-ekstreman-klimaton.html

08/07/2023

« La klimata ŝanĝiĝo estas eksterkontrolo », alarmas Unuiĝintaj Nacioj post tre tre varma semajno

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/la-klimata-sangigo-estas-eksterkontrolo-alarmas-unuigintaj-nacioj-post-tre-tre-varma-semajno.html

03/07/2023

Kanado:  la incendioj minacas  ankaŭ la tradiciojn de la indiĝenaj komunumoj: « nia vivkutimo ja estas minacita »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/kanado-la-incendioj-minacas-ankau-la-tradiciojn-de-la-indigenaj-komunumoj-nia-vivkutimo-ja-estas-minacita.html

23/06/2023

Klimata krizo: parto de Ĉinio frontas premegan varmon, Pekino dekretas ruĝan alarmon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/06/klimata-krizo-parto-de-cinio-frontas-premegan-varmon-pekino-dekretas-rugan-alarmon.html

20/06/2023

En nordo de Barato, « ondo de ekstrema varmo » okazigas preskaŭ cent mortintojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/06/en-nordo-de-barato-ondo-de-ekstrema-varmo-okazigas-preskau-cent-mortintojn.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }