22/11/2021
Bildo : malriĉeco tuŝas trionon el la gvadelupa loĝantaro.
Gvadelupo spertas ampleksan socian movadon de post semajno, kun incendioj kaj prirabadoj, kiuj kaŭzis la arestojn de 38 personoj dum la nokto de sabato 20a de novembro ĝis dimanĉo.
« La vera problemo, estas la neegalecoj », kiuj intensiĝis en Gvadelupo pro la sanitara krizo, eksplikis Olivier Sudrie al la retejo "franceinfo", dimanĉon 21an de novembro. Li estas specialisto pri transmaraj departementoj kaj docento ĉe la universitato Paris-Saclay. Li reagis pri la perfortaĵoj, kiuj skuas Gvadelupon de antaŭ semajno.
« Tiu sporada krizo povus esti eksplodilo de krizo multe pli profunda », li avertis.
Demando : Ĉu la deliktaĵoj en Gvadelupo estas izolitaj, aŭ ĉu ili spegulas tion, kion spertas ĉiuj Gvadelupanoj ?
Ambaŭ ekzistas. Certe, delikteco okazas, sed tiu sporada krizo povus esti la eksplodilo de krizo multe pli profunda, kaj kiu havas almenaŭ du kialojn. La unua, kiu povus ekspliki la ribelon, estas la intensiĝo de la neegalecoj ligitaj al la sanitara krizo. Aparte en Gvadelupo kaj Martiniko, kelkaj vivtenas sin en kaŝekonomio, se ja reala. Tiuj ĉi personoj ne ricevas socialajn helpojn. Pro tio logike, la neegalecoj kreskas. La dua kialo estas iom pli neracia : la movado kontraŭ-vakcina reeĥas kun alia movado, multe pli antaŭa, kiu estas la skandalo pri klordekono.
Laŭ kelkiuloj, la vakcino elvokas riskon de veneniĝo, same kiel la klordekono, kio kompreneble estas erara. Kelkaj opinias, ke tio estas la sama lukto kontraŭ brutala socio, parte reprezentita de la grandaj plantistoj, je origino de la problemo pri klordekono. La alia brutalaĵo estas tio, kio devigas vakciniĝi. Ĉio ĉi resendas al alia imagaĵo, plu ankrita en Antiloj, kio estas la ribelo kontraŭ la mastro.
Ĉu la junuloj, kiuj nun prirabas kaj bruldetruas, sin sentas koncernataj de la historio pri sklaveco ?
Mi ne certas, sed ĉio miksiĝas kaj disvastiĝas. En ĉiuj sociaj movadoj, ekscesoj okazas. Ni spertis la samon en Sankta Marteno post la pasado de Irma, en Majoto, aŭ dum la naciaj manifestacioj en Francio kun la black blocs.
Ĉu la represia respondo de la registaro taŭgas ?
En longa tempo, certe ne. Pli bone estas aŭskulti kaj dialogi. La vera problemo, estas la neegalecoj. Ili ofte originas en la lernejoj. Malbone formitaj, granda parto de la junuloj ne sukcesas integriĝi en la labormerkato. Tiu ne-integriĝo estas fonto de neegalecoj.
18/08/2021
Gvadelupo : la selekto de la pacientoj trafitaj de la Kovim-19 por akcepto en intensflego okazas nun ekde 50-jaraĝa
28/09/2018
Francaj Antiloj: la klordekono, veneno ĉeestonta en la antilaj grundoj dum «generacioj»