Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 juin 2023 2 20 /06 /juin /2023 21:19
SUDIPTA DAS / NURPHOTO / AFP

20/06/2023

De post la 15a de junio, 54 personoj mortis en Utar-Pradeŝo kaj 44 en la najbara Ŝtato Biharo. La barataj meteologiaj servoj avertis, ke la varmego daŭros en deko da Ŝtatoj.

De tri tagoj, nordo de Barato sufokas pro « ondo de ekstrema varmo », raportas India Today. Almenaŭ 98 personoj mortis en la Ŝtatoj Utar-Pradeŝo kaj Biharo.

La barata ĵurnalo tiel diskonigas la nombrojn komunikitajn de la malsanulejo de Ballia, kie la temperaturoj superis 42°C vendredon 16an de junio, kaj kie almenaŭ 54 personoj el la 400 enhospitaligitaj mortis inter la 15an kaj 17an de junio.

La pacientoj suferis febron, spirmankon kaj aliajn sankomplikaĵojn, eksplikas India Today. En la apuda Ŝtato, kie la termometro indikis preskaŭ 45°C, 44 personoj mortis en daŭro de 24 horoj.

En Ballia, plejparte el la viktimoj aĝis pli ol 60 jarojn. « Ili ĉiuj suferis diversajn malsanojn, kaj ilia stato pligraviĝis pro la ekstrema varmo », deklaris la ĉef-kuracisto de la malsanulejo. « Pro la granda nombro da pacientoj, kiuj alfluas al la malsanulejo, ni nun frontas mankon de litoj », deklaris funkciulo de la malsanulejo al India Today.

 

Ĉefkuracisto maldungita

Post la sendo de enketkomisiono fare de la aŭtoritatoj de Utar-Pradeŝo, la ĉefkuracisto estis maldungita, ĉar « li faris malprudentan deklaron pri la mortoj kaŭzitaj de la varmego, ne disponante pri taŭgaj informoj », menciis krome la Indian Express.

La barataj meteologiaj servoj avertis la loĝantojn de deko da Ŝtatoj, ke fortaj ondoj de varmo verŝajne daŭros dum la kvin venontaj tagoj.

16/06/2023

Klimato: la mondaj averaĝaj temperaturoj komence de junio atingis rekordon, laŭ Copernicus

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/06/klimato-la-mondaj-averagaj-temperaturoj-komence-de-junio-atingis-rekordon-lau-copernicus.html

28/04/2022

46 °C en Nov-Delhio, 50 °C en Ĝakobabad. Ondo de ekstrema varmo tuŝas Baraton kaj Pakistanon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/46-c-en-nov-delhio-50-c-en-gakobabad.ondo-de-ekstrema-varmo-tusas-baraton-kaj-pakistanon.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }