28/09/2018
Bildo : La klordekono, tiu endokrina perturbanto estis longtempe konsiderata kiel nemalhavebla al la kulturo de bananoj, unu el la ŝlosilaj ekonomiaj sektoroj de Antiloj…
La Antilanoj estas kore de lukto por diskonigi la danĝerecon de la klordekono. Ĉeestanta en Martiniko kaj Gvadelupo, tiu kancerogena insekticido kaj endokrina perturbanto ĉeestanta en la grundoj, estigos poluadon dum pluraj jarcentoj.
Ĝi estis longtempe konsiderata kiel nemalhavebla al la kulturo de bananoj, unu el la ŝlosilaj ekonomiaj sektoroj de Antiloj. En longa enketo, la franca ĵurnalo Le Monde priskribas la situacion de tiu «mirakla» insekticido, kiu havas katastrofajn konsekvencojn. Aperinta en 1972, ĝi estis ŝprucigita al la bananejoj cele al lukto kontraŭ la grenskaraboj de la bananujo, kulpaj pri konsiderindaj damaĝoj.
Malpermesita en Francio ekde 1990, sed escepte uzata ĝis 1993 en Antiloj, ĝi estas de tiam, plu ĉeestanta en la grundoj kaj povas troviĝi en kelkaj nutraĵoj je vegetala aŭ besta origino, kaj kelkaj akvokaptiloj.
Poluitaj grundoj dum centoj da jaroj
Laŭ la ĵurnalo "Le Monde", preskaŭ ĉiuj Gvadelupanoj (95%) kaj Martinikanoj (92%) estas venenitaj per klordekono, laŭ studaĵo publikigita en 2013 fare de "Santé publique France". (Publika Sano Francio)
Pli grave, «la pesticido estas forte suspektata, ke ĝi kreskigas la riskon de kancero de prostato, kies nombro en Martiniko superas mondan rekordon, kun 227,2 kazoj por 100 000 homoj ĉiujare», eksplikas la artikolo. Ĝi ankaŭ estas suspektata malhelpi la normalan kreskadon de la beboj.
La klordekono estas eliminita de la korpoj post kelkaj semajnoj. Sed en Antiloj, neniu povas eskapi ĝin. Ĝi ĉeestos en la grundoj dum centoj da jaroj.
Antiloj : klordekono kaj frunaskitaj beboj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/antiloj-klordekono-kaj-frunaskitaj-beboj.html