/image%2F0553642%2F20260418%2Fob_d1f651_itamar-ben-gvir-israel-could-be-bringi.jpg)
18/04/2026
¡Viva la muerte!, deklaris la frankistoj en Hispanio. De siaj originoj, faŝismo portas en si projekton de totala dominado. Tiu projekto preferas la morton prefere al egaleco. Same kiel siaj alimemoj en Francio, Usono, Irano, Turkio, Rusio, la israela ekstremdekstro ne estas escepto.
Por defendi kolonian nunstaton, ĝi uzadas konstantan superproponon de perforto, sin apogante sur sia aliancano Trump, kvintesenco de la usona imperio. Ekstere, same kiel interne, ĝi uzadas brutalan perforton kiel solan horizonton, konsideratan kiel tipa politika ilo por sin trudi.
Tiu strategio jam estis teoriita ekde 1923 fare de Vladimir Ĵabotinskij, admiranto de Musolini kaj fondinto de la reviziisma cionismo, kies heredaĵoj estas nun ĉe la potenco pere de lia programo titolita « La fera muro » kaj de tiam multfoje efektivigita kaj renovigita tiujn lastajn jarojn en pligravigita versio, mesia, fare de la kahanistaj ideologiistoj aliancigitaj al la partio de Netanjahu. Tiu eskalado povas nur konduki al pli da mortintoj kaj detruadoj, ĝi provizos nek pacon nek justecon.
De post la 7-a de oktobro, Gazao estis detruita kaj malsatigita fare de la israela armeo, kiu ankaŭ invadis Libanon, Sirion, Jemenon, Kataron kaj Iranon. En Cisjordanio, la israela registaro eĉ pli kuraĝigas la perfortan instaladon de novaj kolonioj, kaj la kolonianoj multobligas la mortigajn atakojn kun la subteno de la armeo. Malgraŭ ĉiuj ĉi plenumitaj militaj krimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro, malgraŭ la murdoj de pluraj dekoj da miloj da civiluloj, Hamaso plu kontrolas Gazaon, Hizbulao plu agadas en Libano, Hutioj plu operacias en Jemeno, la irana reĝimo faŝista kaj krima plu stariĝas kaj ĝiaj novaj ĉefoj devenas de la plej radikala frakcio. La projektoj pri anstataŭigo de Gazao per turisma Riviero aŭ instalado de Reza Pahlavi kiel marioneta diktatoro en Teherano ne estas aliaĵo ol krimaj fantasmoj. Fakte, la sola horizonto proponita al la palestina popolo estas submetiĝo aŭ morto, la sola horizonto proponita al la israela popolo estas kolektiva sinmortigo naciisma superecisma kaj kolonia.
La faŝismoj, kiuj alfrontiĝas, fortiĝas unu la aliaj en la sango de la popoloj, kies libereco estas piedpremitaj. La sola perspektivo, kion ili ofertas estas tiu de senlima milito.
La praktiko de ekstra-juĝaj ekzekutoj jam estas realeco konata de la palestinanoj en la okupaciataj teritorioj de post multaj jaroj.
Plie, la krimoj plenumitaj fare de la kolonianoj, de la soldatoj, aŭ la punadministrado kontraŭ la Palestinanoj profitas kvazaŭplenan nepunitecon.
La koalicio reganta en Israelo ĵus pligravigis la situacion per rasisma kaj kolonia leĝo starigante mortopunon nur kontraŭ la Palestinanoj. Tiu ĉi finkonfirmas la detruadon de ĉia Jurŝtato kaj la triumfon de la superecismo. Faŝistoj kiel la ministro Itamar Ben-Gvir celebris tiu venkon de la morto drinkante ĉampanjon en la Parlamento kaj elmontris insignojn, kiuj simboligas la pendumadon antaŭviditan de tiu leĝo. Se ni povas esperi, ke la israela Supera korto nuligos la leĝon, nur rompo kun la ideologio kaj la praktiko de la « Fera muro » kaj de la malhumanigo de la Palestinanoj ebligos progresi al reala pacproceso kaj eliri el la mortiga spiralo.
Ni plu kredas, ke alia vojo eblas. Ili ne revenigos la mortintojn sed povas eviti aliajn. Tio estas la vojo al kunekzistado de justeco kaj egaleco. Ĝi postulas ĝeneraligitan batalhaltigon ; rekonstruadon ; finon de la kolonia situacio ; evakuadon de ĉiuj okupaciataj teritorioj de post 1967 ; rajton al reveno kaj reparacion por la elpelitaj Palestinanoj kiel por la Judoj elpelitaj el la regionaj landoj ; kaj justicon, kiu postulas interalie starigon de internacia tribunalo.
Ni alvokas al agado, ke la registaroj intervenu tiun direkton, interalie per internaciaj punoj kontraŭ Israelo, dank’al la aplikado de internaciaj arestmandatoj koncerne Benjamin Netanjahu, kaj la starigo de persekutoj kontraŭ la franco-israelanoj implikitaj en tiujn krimojn kaj kontraŭ tiuj, kiuj faras de ĝi apologion.
Ni ankaŭ subtenu tiujn, kiuj surloke laboras en tiun direkton kiel Standing Together, B’Tselem, Breaking the Silence. Ni subtenu tiujn, kiuj defendas en la regiono alian horizonton por la popoloj ol sektismo, naciisma aŭ religia faŝismo, koloniismo kaj imperiismo.
/image%2F0553642%2F20260413%2Fob_7086ca_2dae5aa948c43086ba5cb05df2f93134.jpg)
/image%2F0553642%2F20260413%2Fob_55c123_images.jpg)
/image%2F0553642%2F20260413%2Fob_1bff3b_image-0553642-20221113-ob-e82402-haroj.jpg)
/image%2F0553642%2F20251222%2Fob_93bd7b_sidnejo.jpg)
/image%2F0553642%2F20251222%2Fob_7e05d4_sydney-location-on-the-australia-map.jpg)
/image%2F0553642%2F20251225%2Fob_319265_gazao.jpg)
/image%2F0553642%2F20251007%2Fob_acc2a0_bildo.jpg)
/image%2F0553642%2F20251007%2Fob_ca8a5b_mapo.jpg)
/image%2F0553642%2F20251010%2Fob_fd521a_gil.jpg)
/image%2F0553642%2F20250917%2Fob_506223_gazao-bildo.jpg)
/image%2F0553642%2F20250917%2Fob_0f5eb4_free-gaza.jpg)
/image%2F0553642%2F20250910%2Fob_0adcba_free.jpg)
/image%2F0553642%2F20250910%2Fob_8b2d83_kibutzoj.jpg)
/image%2F0553642%2F20250816%2Fob_bf699f_greve-israel.jpg)
/image%2F0553642%2F20250816%2Fob_1b44a5_infanoj.jpg)
/image%2F0553642%2F20250519%2Fob_912bb0_crimee-tatars-memoire-1944.jpg)
/image%2F0553642%2F20250519%2Fob_957f31_6441702cac48d6edd4b6da83-picture1.jpg)
/image%2F0553642%2F20250519%2Fob_0c0241_ob-bf5bb0-zzzzyalta.jpg)
/image%2F0553642%2F20250511%2Fob_df7160_thumbnail-img-3154.jpg)
/image%2F0553642%2F20250511%2Fob_f87749_tel-aviv-carte-du-monde.jpg)
/image%2F0553642%2F20250512%2Fob_fba614_obmbadoj.jpg)
/image%2F0553642%2F20250511%2Fob_0b39a7_infanoj.jpg)
/image%2F0553642%2F20250511%2Fob_6479a2_estonteco.jpg)
/image%2F0553642%2F20250409%2Fob_00746e_junes.jpg)
/image%2F0553642%2F20250409%2Fob_38519f_the-geographic-location-of-khan-younis.png)
/image%2F0553642%2F20250409%2Fob_8e8ada_jhurnalistoj.jpg)