Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 janvier 2017 7 01 /01 /janvier /2017 10:01

01/01/2017

Merkredon 7an de decembro, la siria armeo ekkontrolis la tutan urbon Alepo, piede de la famkonata citadelo, kies loĝantoj rezistis aŭ malvenkis plurfoje dum la pasintaj jarcentoj. Tiu disfalo markas gravan ŝanĝon en la Siria milito, ĉar neniu povas nei la venkegon de la reĝimo. Ĝi travivis la malvenkon de siaj kontraŭbatalantoj, kiuj regis parton de la ekonomia ĉefurbo kaj dua urbo de la lando, duonpartigita de post 2012. Kvankam neniu scias, kio okazos estontece, konstato povas esti farita, ke tio estas venko de la realecpolitiko, venko de la kanonoj kontraŭ la humanitara juro, kaj malvenko de la okcidentaj diplomatioj. Tio estas venko ankaŭ de Rusio, kiu senskrupule entrudiĝis kiel fidinda aliancano de la siria reĝimo, ŝlosila rolulo en Proksima Oriento kaj Mediteraneo, samtempe mokante la okcidentajn potencojn. 

2010: Paca protestado kontraŭ diktaturo

Tuta espero de paca protestado kontraŭ diktaturo, simila al tiu, kiu skuis aliajn landojn de la araba mondo de post vintro 2010, kolapsis fronte al la eksterordinara perforteco de la reĝimo*, al la multnombraj entrudiĝoj de la regionaj potencoj, de Kataro ĝis Irano kaj Sauda Arabio, la nenieco de la « internacia komunumo ».      

Komencita la 15an de novembro, la ofensivo de Damasko kaj Moskvo kontraŭ Alepo, daŭris malpli ol monato. La senĉesaj aerbombadoj kondukitaj ĉefe de la Rusoj, kaj la tagnokta diluvo de pafoj ruinigis la decidemon de la ribeloj el ĉiuj tendencoj, malsuperaj laŭ nombro kaj materialoj. Disdividitaj kaj malfortigitaj, ili proponis la 7an de decembro tujan kvintagan batalhaltigon en Alepo kaj evakuadon de la civiluloj, tamen rifuzante demeti siajn armilojn – kio reprezentus kapitulacon.  

8an de decembro 2016: La anonco de Rusio pri unuflanka batalhaltigo estas nur trompa sinteno.

Samtage, alvoko al batalhaltigo estis lanĉita fare de ses okcidentaj ĉefurboj, el kiuj Vaŝingtono, Parizo kaj Londono, fronte al la humanitara katastrofo. Damasko, kiel atendite, acerbe respondis nee, tiel longe, kiel la movadoj, konsiderataj de ĝi kiel « terorismaj organizaĵoj » ne estos evakuitaj el la areo. La anonco de Rusio la 8an de decembro de unuflanka batalhaltigo estas nur trompa sinteno.

La rezulto por Alepo estas aparte terura en la kampo homa, sur fono de malabundeco, malsatategaj homoj, elprovoj kaj drastega ĉiutagaĵo, morto de civiluloj, detruoj de malsanulejoj, medicinaj centroj, lernejoj dum kvar jaroj. Almenaŭ 80000 personoj fuĝis Orientan Alepon de post la komenco de la ofensivo. La sorto de la fuĝantaj junuloj, kiuj estis kontrolitaj ĉe armeaj baraĵoj ne estas konata. Neniuj internaciaj humanitaraj organizaĵoj ĉeestas. De post la komenco de la ofensivo, pluraj centoj da personoj estis mortigitaj en Orienta Alepo. Pliparte el ili estas civiluloj, el kiuj multaj infanoj, multaj kuracistoj kaj medicinaj laboristoj. Sen maldecaj komparoj, dirinde estas, ke ankaŭ la parto kontrolita de la reĝimo estis celo de ĉiutagaj pafoj venantaj de la ribelaj grupoj, kun centoj da mortintoj. La malĝoja ironio estas, ke Alepo, kun ties ĉirkaŭ tri milionoj da loĝantoj – kaj grava komerca kaj industria aktiveco – estis la lasta granda siria urbo, kiu kuniĝis kun la ribelado, jaron post la komenco de la unuaj malordoj en 2011. Ĝi estis poste enkondukita en la revolucian febron, kiu komenciĝis en paco, sude de Damasko, en la urbo Deraa.                

Timante sian disfalon, la reĝimo tuj denuncis komploton venintan de eksterlando, instigita de la sunaistaj monarkioj de la Golfo kaj de Turkio, kaj kruelege subpremis la kontestadon. Tiam, la civitanaj postuloj, kiuj puŝis la Sirianojn sur la stratoj, transformiĝis al tumulto, poste al ribelo, antaŭ ol finiĝi en kaoso, en kio ribelaj grupoj disputas aŭ intermortigas sin, regionaj potencoj intermiksiĝas, kaj loĝantoj estas kaptitaj de la milito.

En tiu kunteksto de totala milito, la reĝimo estas akuzata pri krimo kontraŭ homaro, krimo kiun ĝi dividas kun la organizaĵo Islama Ŝtato.

Memorinde estas, ke la batalantoj de IŜ estis delonge forpelitaj el Orienta Alepo fare de la ribelantoj, male al la Front Al-Nosra (kiu ŝanĝis sian nomon al Fatah Al-Ĉam post rompo de siaj ligoj kun Al-Kaida).

Sur la politika kampo, Damasko reagis frue post sia venko en Alepo. Baŝar Al-Asad urĝe deklaris, ke temas tie pri « decidiga etapo al la fino de la milito », aldonante: « sed ni estu realismaj, tio ne signifas la finon de la milito ».

La venko en Alepo « konsistigas grandegan malvenkon de la siria opozicio – militista kaj politika – sed mi opinias, ke tio ne finos la enlandan militon », indikis siaflanke Robert Ford, la lasta ambasadoro de Usono en Damasko, en deklaracio en Syria Direct la 6an de decembro. 

Okcidento admonas la mondon, sed ĝi tamen nur demonstris la amplekson de sia nepotenco, siaj dispartigoj, kaj la limigoj de sia diplomatio, ĉar ĝi ne komprenis, ke humanitareco ne povas anstataŭi politikon. La okcidentaj registaroj ne povas senŝarĝiĝi el sia respondeco en tiu konflikto. Ĉefe en Francio, kiu longtempe rifuzis, ke Irano havu lokon en la pacaj intertraktadoj.

Nova objektiva aliancano

Kvankam estas tro frue por scii, kiajn konsekvencojn havos la disfalo de Alepo en la estonteco de Sirio, la siria prezidento povas esperi akiron de nova objektiva aliancano post la elekto de Donald Trump ĉe la prezidenteco de Usono. Tiu viro, kiu vidas en Baŝar Al-Asad aŭ en la egipta prezidento Abdel Fattah Al-Sissi partnerojn en la « monda milito kontraŭ la terorismo ».

(Intertitoloj de la tradukinto)

*5000 mortintoj, dekoj da miloj da arestadoj

Video: 2011: pacaj manifestacioj por demokratio, kontraŭ la diktaturo, subpremita de la registaro

06/02/2012

Sirio : la trupoj bombadas denove Homs-n, 12 mortintoj kaj deko da vunditoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-sirio-la-trupoj-bombadas-denove-homs-n-12-mortintoj-kaj-deko-da-vunditoj-98709147.html

27/11/2012

Sirio : almenaŭ 11 infanoj mortigitaj per splitbomboj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-sirio-almena-11-infanoj-mortigitaj-per-splitbomboj-112887022.html

01/01/2013

Sirio: manifestacio en Damasko por deziri “nigran jaron” al Baŝar Al-Asad

http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-sirio-manifestacio-en-damasko-por-deziri-nigran-jaron-al-ba-ar-al-asad-113967817.html

06/03/2013

Sirio : pli ol unu miliono da siriaj rifuĝintoj, laŭ UN

http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-sirio-pli-ol-unu-miliono-da-siriaj-rifu-intoj-la-un-115954773.html

09/09/2013

Sirio : mapo katalogas la agadojn de neperforta rezistado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/sirio-mapo-katalogas-la-agadojn-de-neperforta-rezistado

17/09/2013

Sirio : 40% el la infanoj ne plu frekventas lernejon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/sirio-40-el-la-infanoj-ne-plu-frekventas-lernejon

27/11/2013

Sirio : kemiaj armiloj, senjuĝaj ekzekutoj, torturoj ... pli ol 11.000 infanoj mortigitaj en la siria konflikto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/sirio-kemiaj-armiloj-senju%C4%9Daj-ekzekutoj-torturoj-.-pli-ol-11.000-infanoj-mortigitaj-en-la-siria-konflikto.html

19/02/2014

Sirio : la reĝimo uzas novajn armilojn kun sub-municiaj bombetoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/02/sirio-la-re%C4%9Dimo-uzas-novajn-armilojn-kun-sub-municiaj-bombetoj.html

11/03/2014

Sirio : stop suferojn de la sieĝataj civiluloj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/sirio-stop-suferojn-de-la-siegataj-civiluloj.html

31/12/2014

Sirio : centoj da malliberuloj malsatstrikas en Homs

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/12/sirio-centoj-da-malliberuloj-malsatstrikas-en-homs.html

01/06/2015

Sirio : dekoj da civiluloj mortigitaj dum atakoj de la siria reĝimo, laŭ la Siria Observejo pri homaj rajtoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/06/sirio-dekoj-da-civiluloj-mortigitaj-dum-atakoj-de-la-siria-regimo-lau-la-siria-observejo-pri-homaj-rajtoj.html

31/10/2015

Sirio : pli ol 90 mortintoj en Alepo kaj Dumo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/10/sirio-pli-ol-90-mortintoj-en-alepo-kaj-dumo.html

26/11/2015

Sirio : Survoje aŭ fronte al la milito, la sufero de la siriaj infanoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/11/sirio-survoje-au-fronte-al-la-milito-la-sufero-de-la-siriaj-infanoj.html

12/01/2016

Sirio : Ebligi alkondukon de humanitara helpo al la sieĝataj areoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/01/sirio-ebligi-alkondukon-de-humanitara-helpo-al-la-siegataj-areoj.html

05/02/2016

Sirio : dekoj da miloj da Sirianoj survoje al Turkio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/02/sirio-dekoj-da-miloj-da-sirianoj-survoje-al-turkio.html

25/07/2016

Sirio : kvar malsanulejoj kaj sango-banko bombitaj en Alepo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/07/sirio-kvar-malsanulejoj-kaj-sango-banko-bombitaj-en-alepo.html

20/11/2016

Sirio : Moskvo kaj Damasko engaĝiĝas en vetkurado kontraŭ la tempo por kapti Alepon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/11/sirio-moskvo-kaj-damasko-engagigas-en-vetkurado-kontrau-la-tempo-por-kapti-alepon.html

22/11/2016

Sirio: la infanoj de Alepo foroferitaj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/11/sirio-la-infanoj-de-alepo-foroferitaj.html

30/11/2016

Sirio: la knabino, kiu rakontas Alepon en Tvitero, sendas lastan mesaĝon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/11/sirio-la-knabino-kiu-rakontas-alepon-en-tvitero-sendas-lastan-mesagon.html

13/12/2016

Sirio: en Alepo, la civiluloj atendas la morton

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/12/sirio-en-alepo-la-civiluloj-atendas-la-morton.html

07/02/2017

Sirio: amasaj pendumadoj en la malliberejo de Sednaja

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/02/sirio-amasaj-pendumadoj-en-la-malliberejo-de-sednaja.html

16/02/2017

Sirio: Laŭ Raphaël Pitti, urĝkuracisto: «Se konsideri la koston de tiu milito el vidpunkto de vivoj, ni atingas milionon da personoj»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/02/sirio-lau-raphael-pitti-urgkuracisto-se-konsideri-la-koston-de-tiu-milito-el-vidpunkto-de-vivoj-ni-atingas-milionon-da-personoj.html

02/03/2017

Sirio: suspektata pri financado de IŜ, la firmao Lafarge agnoskas «neakceptindajn aranĝojn»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/03/sirio-suspektata-pri-financado-de-is-la-firmao-lafarge-agnoskas-netolereblajn-arangojn.html

02/04/2017

Sirio fariĝis vasta torturĉambro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/04/sirio-farigis-vasta-torturcambro.html

06/04/2017

Sirio: Sufiĉas la masakroj!

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/04/sirio-suficas-la-masakroj.html

04/05/2017

Sirio: kemiaj armiloj kontraŭ la civiluloj, Human Right Watch esprimiĝas siavice

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/05/sirio-kemiaj-armiloj-kontrau-la-civiluloj-human-right-watch-esprimigas-siavice.html

28/06/2017

Sirio/Irako: Human Rights Watch denuncas la uzadon de blanka fosforo en Rakka kaj Mosulo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/sirio/irako-human-rights-watch-denuncas-la-uzadon-de-blanka-fosforo-en-rakka-kaj-mosulo.html

04/08/2017

Sirio: la fama opoziciulo Basel Safadi fakte mortis antaŭ du jaroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/08/sirio-la-fama-opoziciulo-bassel-safadi-fakte-mortis-antau-du-jaroj.html

15/08/2017

Sirio: Miloj da rifuĝintoj fuĝas Raka-n

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/08/sirio-miloj-da-rifugintoj-fugas-raka-n.html

18/08/2017

Fadŭa Sulejman, simbolo de la siria revolucio, mortis

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/08/fadua-sulejman-simbolo-de-la-siria-revolucio-mortis.html

12/11/2017

Sirio: en areo sieĝata apud Damasko, malsatego disvastiĝas pro manko de humanitara konvojo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/11/sirio-en-areo-siegata-apud-damasko-malsatego-disvastigas-pro-manko-de-humanitara-konvojo.html

07/01/2018

Francio: miloj da kurdoj postulas justecon por la tri aktivulinoj murditaj en Parizo en 2013

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/francio-miloj-da-kurdoj-postulas-justecon-por-la-tri-aktivulinoj-murditaj-en-parizo-en-2013.html

12/01/2018

Sirio: novaj mortigaj sturmatakoj en Orienta Ĥuto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/sirio-novaj-mortigaj-sturmatakoj-en-la-orienta-huto.html

20/01/2018

Sirio: Turkio efektive lanĉis militan teroperacion kontraŭ Efrîn, anoncis Erdoğan

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/sirio-turkio-efektive-lancis-militan-teroperacion-kontrau-efrin-anoncas-erdogan.html

25/01/2018

Efrîn: la Kurdoj petas de la Konsilio de Eŭropo kaj de la Unuiĝintaj Nacioj, ke ili agadu por ĉesigi la turkan invadon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/efrin-la-kurdoj-petas-de-la-konsilio-de-europo-kaj-de-la-unuigintaj-nacioj-ke-ili-agadu-por-cesigi-la-turkan-invadon.html

29/01/2018

Kurdio: Miloj da por-kurdaj manifestaciantoj defiladas en Francio kaj Germanio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/kurdio-miloj-da-por-kurdaj-manifestaciantoj-defiladas-en-francio-kaj-germanio.html

31/01/2018

Turkio: 8 membroj de la Unio de la kuracistoj estis arestitaj, ĉar ili kritikis la turkan ofensivon en Sirio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/turkio-8-membroj-de-la-unio-de-la-kuracistoj-estis-arestitaj-car-ili-kritikis-la-turkan-ofensivon-en-sirio.html

03/02/2018

Kurdio: la bildoj de korpo terure mutilita de batalantino indignigas la kurdojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/02/kurdio-la-bildoj-de-korpo-terure-mutilita-de-batalantino-indignas-la-kurdojn.html

08/02/2018

Sirio: alvoko de NeRegistaraj Organizaĵoj: «La situacio ne ebligas revenon de la siriaj rifuĝintoj» 

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/02/sirio-alvoko-de-neregistaraj-organizajoj-la-situacio-ne-ebligas-revenon-de-la-siriaj-rifugintoj.html

09/02/2018

Sirio: pli ol 210 civiluloj mortigitaj en kvar tagoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/02/sirio-pli-ol-210-civiluloj-mortigitaj-en-kvar-tagoj.html

21/02/2018

Sirio: Orienta Ĥuto sinkas en hororon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/02/sirio-orienta-huto-sinkas-en-hororon.html

23/02/2018

Sirio: Rusio kontraŭas humanitaran batalhaltigon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/02/sirio-rusio-kontrauas-humanitaran-batalhaltigon.html

25/02/2018

Sirio: la siria reĝimo plu bombardos la Orientan Ĥuton, spite la batalhaltigon 

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/02/sirio-la-siria-regimo-plu-bombardos-la-orientan-huton-spite-la-batalhaltigon.html

26/02/2018

Orienta Ĥuto: batalhaltigo ne stariĝas. Suspektoj de kemiaj atakoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/02/orienta-huto-batalhaltigo-ne-starigas.suspektoj-de-kemiaj-atakoj.html

07/03/2018

Sirio: Orienta Ĥuto: nova «atako per kemia armilo» okazis, asertas NeRegistara organizaĵo»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/sirio-orienta-huto-nova-atako-per-kemia-armilo-okazis-asertas-neregitara-organizajo.html

08/03/2018

Efrîn: alvoko de la virinaj organizaĵoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/efrin-alvoko-de-la-virinaj-organizajoj.html

09/03/2018

La vizito de la germana ekstremdekstro en Sirio ŝokas Germanion

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/la-vizito-de-la-germana-ekstremdekstro-en-sirio-sokas-germanion.html

12/03/2018

Efrîn: la turka armeo estas enironta en la urbon Efrîn, anoncas Erdoğan 

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/efrin-la-turka-armeo-estas-enironta-en-la-urbon-efrin-anoncas-erdogan.html

12/03/2018

Sirio: la ofensivo de la reĝimo kontraŭ Orienta Ĥuto okazigis pli ol 1 000 mortintojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/sirio-la-ofensivo-de-la-regimo-kontrau-orienta-huto-okazigis-pli-ol-1-000-mortintojn.html

15/03/2018

Sirio : Seksperfortaĵoj, «reprezaliaj» rimedoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/sirio-la-seksperfortajoj-reprezaliaj-rimedoj-lau-basar-al-asad.html

15/03/2018

Turka ofensivo en Sirio: «Ĉiuj, kiuj restos en Efrîn mortos», timas kurdo ĉe la turka-siria landlimo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/turka-ofensivo-en-sirio-ciuj-kiuj-restos-en-efrin-mortos-timas-kurdo-ce-la-turka-siria-landlimo.html

17/08/2018

Bombardado de Efrîn : 35 000 civiluloj fuĝas 

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/bombardado-de-efrin-35-000-civiluloj-fugas.html

21/03/2018

Turkio: post Efrîn, Erdoğan volas plivastigi la ofensivon en Sirio /- / 24-an de marto: Tutmonda Agadtago

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/turkio-post-efrin-erdogan-volas-plivastigi-la-ofensivon-en-sirio-24-an-de-marto-tutmonda-agadtago.html

25/03/2018

Efrîn: 24-an de marto: Tutmondaj manifestacioj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/efrin-24-an-de-marto-tutmondaj-manifestacioj.html

03/04/2018

Post la konkero de Efrîn, la lastaj Jezidoj de Sirio malaperas

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/04/post-la-konkero-de-efrin-la-lastaj-jezidoj-de-sirio-malaperas.html

08/04/2018

Sirio: suspektoj de kemiaj atakoj en Orienta Ĥuto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/04/sirio-suspektoj-de-kemiaj-atakoj-en-orienta-huto.html

06/06/2018

Sirio: militkrimoj de la internacia koalicio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/06/sirio-la-miltkrimoj-de-la-internacia-koalicio.html

04/07/2018

Ofensivo en Sirio:  rifuĝintoj blokitaj ĉe la landlimoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/07/ofensivo-en-sirio-rifugintoj-blokitaj-ce-la-landlimoj.html

29/07/2018

Sirio: 7 000 infanoj estis mortigitaj aŭ vunditaj de post 2013

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/07/sirio-7-000-infanoj-estis-mortigitaj-au-vunditaj-de-post-2013.html 

04/08/2018

Kurda Sirio: la terura sorto de la loĝantoj de Efrîn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/08/kurda-sirio-la-terura-sorto-de-la-logantoj-de-efrin.html

30/08/2018

Sirio: Unuiĝintaj Nacioj antaŭtimas ĝis 800 000 delokitoj okaze de ofensivo de la reĝimo de Baŝar Al-Asad kontraŭ Idlib

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/08/sirio-unuigintaj-nacioj-antautimas-gis-800-000-delokitoj-okaze-de-ofensivo-de-la-regimo-de-basar-al-asad-en-idlib.html

22/10/2018

Rukban (Jordanio): unu el la plej katastrofaj kampadejoj de siriaj rifuĝintoj plu atendas internacian humanitaran helpon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/10/rukban-jordanio-unu-el-la-plej-katastrofaj-kampadejoj-de-siriaj-rifugintoj-plu-atendas-internacian-humanitaran-helpon.html

26/10/2018

Irakaj Jezidoj: la Internacia Federacio pri Homaj Rajtoj postulas persekutojn pro «krimoj kontraŭ la homaro»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/10/irakaj-jezidoj-la-internacia-federacio-pri-homaj-rajtoj-postulas-persekutojn-pro-krimoj-kontrau-la-homaro.html

31/10/2018

Kurda Sirio: Erdoğan minacas la kurdojn de Sirio pri milita ofensivo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/10/kurda-sirio-erdogan-minacas-la-kurdojn-de-sirio-pri-milita-ofensivo.html

25/11/2018

Sirio: du famaj aktivuloj kontraŭ Baŝar al-Asad kaj la Islama ŝtato estis murditaj en la ĉirkaŭaĵoj de Idlib

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/11/sirio-du-famaj-aktivuloj-kontrau-basar-al-asad-kaj-la-islama-stato-estis-murditaj-en-la-cirkauajoj-de-idlib.html

22/11/2018

La kurdoj spertas la decidon de Donald Trump forlasi Sirion, kiel perfidon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/12/la-kurdoj-spertas-la-decidon-de-donald-trump-forlasi-sirion-kiel-perfidon.html

14/02/2019

Germanio: senprecedencaj arestadoj de Sirianoj, akuzataj pri praktiko de torturo en sia lando

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/02/germanio-senprecedencaj-arestadoj-de-sirianoj-akuzataj-pri-praktiko-de-torturo-en-sia-lando.html

17/02/2019

Miloj da Kurdoj manifestacias en Francio, dudek jarojn post la arestado de Abdullah Öcalan

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/02/miloj-da-kurdoj-manifestacias-en-francio-dudek-jarojn-post-la-arestado-de-abdullah-ocalan.html

23/02/2019

Sirio: Almenaŭ 2 500 infanoj de fremdaj ĝihadistoj vivas en kampadejoj: la NeRegistara Organizaĵo "Save the Children" alvokas iliajn originajn landojn repatriigi ilin

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/02/sirio-almenau-2-500-infanoj-de-fremdaj-gihadistoj-vivas-en-kampadejoj-la-neregistara-organizajo-save-the-children-alvokas-iliajn-ori

14/03/2019

Sirio: manifestacioj kontraŭ la reinstalado de statuo de Hafez el-Asad

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/03/sirio-manifestacioj-kontrau-la-reinstalado-de-statuo-de-hafez-el-asad.html

25/04/2019

Sirio : Daraa: la reĝimo estas akuzata pri la murdo de Majed al-Assami, aktivulo pri amasinformiloj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/04/sirio-daraa-la-regimo-estas-akuzata-pri-la-murdo-de-majed-al-assami-aktivulo-pri-amasinformiloj.html

28/04/2019

Sirio: Ar-Rakao: laŭ raporto de Internacia Amnestio, la kontraŭ-ĝihadista koalicio okazigis 1 600 mortintojn inter la civiluloj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/04/sirio-ar-rakao-lau-raporto-de-internacia-amnestio-la-kontrau-gihadista-koalicio-okazigis-1-600-mortintojn-inter-la-civiluloj.html

06/05/2019

Kobanî: Miloj da personoj denuncis la malobservadojn kaj ekscesojn plenumitajn de Turkio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/05/kobani-miloj-da-personoj-denuncis-la-malobservadojn-kaj-ekscesojn-plenumitajn-de-turkio.html

08/05/2019

Sirio: francaj infanoj malsatmortas en la kampadejo Al-Hol  

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/05/sirio-francaj-infanoj-malsatmortas-en-la-kampadejo-al-hol.html

09/06/2019

Sirio: la futbalisto, kiu fariĝis ribelulo, mortis en batalo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/06/sirio-la-futbalisto-kiu-farigis-ribelulo-mortis-en-batalo.html

18/06/2019

Sirio: savi Idlib!

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/06/sirio-savi-idlib.html

06/09/2019

Sirio: la reĝimo de Baŝar Al-Asad detruas pli da preĝejoj ol la islamismaj grupoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/09/sirio-la-regimo-de-basar-al-asad-detruas-pli-da-pregejoj-ol-la-islamismaj-grupoj.html

13/10/2019

«Kial  Erdoğan atakas nin tiel?»:  La angoro de kurda patrino

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/kial-erdogan-atakas-nin-tiel-la-angoro-de-kurda-patrino.html

16/10/2019

Turka operaco en Sirio: kun la siriaj rifuĝintoj en Irako

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/turka-operaco-en-sirio-kun-la-siriaj-rifugintoj-en-irako.html 

20/10/2019

Sirio: laŭ Human Rights Watch, la atako siri-rusia la 16an de aŭgusto 2019 kontraŭ kampadejo de delokigitoj estas militkrimo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/sirio-lau-human-rights-watch-la-atako-siri-rusia-la-16an-de-augusto-2019-kontrau-kampadejo-de-delokigitoj-estas-militkrimo.html 

23/12/2019

Sirio: dekoj da miloj da civitanoj fuĝas Idleb-n

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/12/sirio-dekoj-da-miloj-da-civitanoj-fugas-idleb-n.html 

28/12/2019

«Ni fuĝis kun niaj bovinoj, niaj ŝafoj kaj niaj infanoj»: en Sirio, civiluloj fuĝas amase la batalojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/12/ni-fugis-kun-niaj-bovinoj-niaj-safoj-kaj-niaj-infanoj-en-sirio-civiluloj-fugas-amase-la-batalojn.html

31/01/2020

Sirio: la armeo de la krima reĝimo  bombadas senhalte kaj antaŭeniras al Idleb

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/01/sirio-la-regima-armeo-bombadas-senhalte-kaj-antaueniras-al-idleb.html

20/02/2020

Idlib: en la kampadejoj de delokitoj, beboj mortas pro malvarmo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/02/idlib-en-la-kampadejoj-de-delokitoj-beboj-mortas-pro-malvarmo.html

03/04/2020

Kronviruso: la siriaj prizonoj, proksime de la «katastrofo»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/04/kronviruso-la-siriaj-prizonoj-proksime-de-la-katastrofo.html

09/07/2020

Sirio: la duobla rusia-ĉina vetoo ĉe Unuiĝintaj Nacioj estas «blokado kontraŭ la loĝantaro»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/sirio-la-duobla-rusia-cina-vetoo-ce-unuigintaj-nacioj-estas-blokado-kontrau-la-logantaro.html

01/02/2021

Unuiĝintaj Nacioj instigas al repatriigo de la infanoj de ĝihadistoj blokitaj en Sirio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/02/unuigintaj-nacioj-instigas-al-repatriigo-de-la-infanoj-de-gihadistoj-blokitaj-en-sirio.html

25/02/2021

Sirio: eks-agento de la reĝimo de Baŝar Al-Asad estis kondamnita en Germanio dum historia proceso

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/02/sirio-eks-agento-de-la-regimo-de-basar-al-asad-estis-kondamnita-en-germanio-dum-historia-proceso.html 

04/03/2021

Sirio: en Parizo, Neregistaraj Organizaĵoj deponas plendon kontraŭ Damasko pro «krimoj kontraŭ la Homaro»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/03/sirio-en-parizo-neregistaraj-organizajoj-deponas-plendon-kontrau-damasko-pro-krimoj-kontrau-la-homaro.html

15/03/2021

En daŭro de 10 jaroj, la milito en Sirio okazigis pli ol 388 000 mortintojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/03/en-dauro-de-10-jaroj-la-milito-en-sirio-okazigis-pli-ol-388-000-mortintojn.html

04/03/2021

Rusaj NeRegistaraj Organizaĵoj kondamnas la rolon de Moskvo en la militkrimoj en Sirio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/rusaj-neregistaraj-organizajoj-kondamnas-la-rolon-de-moskvo-en-la-militkrimoj-en-sirio.html

07/09/2021

Raporto de Internacia Amnestio petegas ĉesigi la elpeladojn al Sirio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/09/raporto-de-internacia-amnestio-petegas-cesigi-la-elpeladojn-al-sirio.html

23/11/2021

Sirio : la ĉiutaga katastrofo de la neeksploditaj bomboj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/sirio-la-ciutaga-katastrofo-de-la-neeksploditaj-bomboj.html

25/12/2021

Por la Kristanoj de Al-Qaryatayn, Kristnasko estas malĝoja tago

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/12/por-la-kristanoj-de-al-qaryatayn-kristnasko-estas-malgoja-tago.html

13/01/2022

Sirio : eks-altrangulo de la spionservo estas kondamnita je porĉiama malliberejo en Germanio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/01/sirio-eks-altrangulo-de-la-spionservo-estas-kondamnita-je-porciama-malliberejo-en-germanio.html

15/01/2022

Post la murdo de humanitara laboristo, Unuiĝitaj Nacioj petas solvon de la sekurecaj problemoj en la kampadejo Al-Hol

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/01/post-la-murdo-de-humanitara-laboristo-unuigitaj-nacioj-petas-solvon-de-la-sekurecaj-problemoj-en-la-kampadejo-al-hol.html

25/01/2022

Ondo de escepta malvarmo en Mezoriento eĉ pli malfortigas la siriajn rifuĝintojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/01/ondo-de-escepta-malvarmo-en-mezoriento-ec-pli-malfortigas-la-siriajn-rifugintojn.html

31/03/2022

Sirio : Baŝar Al-Asad promulgas leĝon… kontraŭ la torturo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/sirio-basar-al-asad-promulgas-legon-kontrau-la-torturo.html

24/03/2022

Sirio : la reĝimo detruas la eksajn ribelajn zonojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/sirio-la-regimo-detruas-la-eksajn-ribelajn-zonojn.html

15/03/2022

Dek unu jaroj da milito en Sirio : jen paroloj de Sirianoj ekzilitaj en Kipro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/dek-unu-jaroj-da-milito-en-sirio-jen-paroloj-de-sirianoj-ekzilitaj-en-kipro.html

09/05/2022

Pli ol 12, 3 milionoj da siriaj infanoj bezonas helpon, laŭ Unicef

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/pli-ol-12-3-milionoj-da-siriaj-infanoj-bezonas-helpon-lau-unicef.html

29/08/2022

Sirio : dek jarojn poste, la masakro de Daraja finfine estas dokumentita

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/08/sirio-dek-jarojn-poste-la-masakro-de-daraja-finfine-estas-dokumentita.html

15/09/2022

Sirio: fotoj de civiluloj torturitaj de la reĝimo de Baŝar al-Asad estas publikigitaj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/sirio-fotoj-de-civiluloj-torturitaj-de-la-regimo-de-basar-al-asad-estas-publikigitaj.html

25/11/2022

Sirio: Uzado de grapolbomboj dum la atakoj de la 6-a de novembro 2022

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/11/sirio-uzado-de-grapolbomboj-dum-la-atakoj-de-la-6-a-de-novembro-2022.html

28/11/2022

Sirio : manifestacio de miloj da kurdoj en Kamiŝlo kontraŭ la turkaj aerfrapoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/11/sirio-manifestacio-de-miloj-da-kurdoj-en-kamislo-kontrau-la-turkaj-aerfrapoj-4.html

09/02/2023

Siro: kelkajn horojn post la katastrofo, la fortoj de Baŝar al-Asad bombadis la zonojn tuŝitajn de la tertremo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/siro-kelkajn-horojn-post-la-katastrofo-la-fortoj-de-basar-al-asad-bombadis-la-zonojn-tusitajn-de-la-tertremo.html

29/01/2023

Sirio: la registaro estas akuzata, ke ĝi kondukis atakon per kloro kontraŭ Dumo en 2018

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/01/sirio-la-registaro-estas-akuzata-ke-gi-kondukis-atakon-per-kloro-kontrau-dumo-en-2018.html

09/02/2023

Siro: kelkajn horojn post la katastrofo, la fortoj de Baŝar al-Asad bombadis la zonojn tuŝitajn de la tertremo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/siro-kelkajn-horojn-post-la-katastrofo-la-fortoj-de-basar-al-asad-bombadis-la-zonojn-tusitajn-de-la-tertremo.html

17/03/2023

Miloj da personoj en Idlib celebras la 12an datrevenon de la ribelo en Sirio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/03/miloj-da-personoj-en-idlib-celebras-la-12an-datrevenon-de-la-ribelo-en-sirio.html

20/08/2023

Sirio : manifestaciantoj protestas kontraŭ pligravigo de la ekonomia krizo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/08/sirio-manifestaciantoj-protestas-kontrau-pligravigo-de-la-ekonomia-krizo.html

28/08/2023

Sirio en « alarma stato », la reĝimo timas plivastigon de la kolero ĝis Damasko

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/08/sirio-en-alarma-stato-la-regimo-timas-plivastigon-de-la-kolero-gis-damasko.html

15/09/2023

Sirio: tri personoj estis vunditaj dum manifestacio kontraŭ la reĝimo sude de la lando

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/09/sirio-tri-personoj-estis-vunditaj-dum-manifestacio-kontrau-la-regimo-sude-de-la-lando.html

01/10/2023

Sirio: manifestacioj en la sudo, la virinoj ĉe la unua linio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/sirio-manifestacioj-en-la-sudo-la-virinoj-ce-la-unua-linio.html

18/11/2023

Sirio: Francio lanĉas internacian arestmandaton kontraŭ Baŝar Al-Asad pro la kemiaj atakoj de 2013

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/11/sirio-francio-lancas-internacian-arestmandaton-kontrau-basar-al-asad-pro-la-kemiaj-atakoj-de-2013.html

 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }