08/06/2016
1 – La kunteksto
La 6-an kaj 9-an de aŭgusto 1945, Usono elmontris sian superecon koncerne nukleon, bombadante la urbojn Hiroŝimo kaj Nagasako, en Japanio. Monaton poste, la 2-an de septembro 1945, la dua mondmilito finiĝis post la japana kapitulaco. Oficiale, 110.000 personoj tuj mortis, ne kalkulante multnombrajn mortojn kaj aliajn malsanojn, kiuj okazis poste, longtempajn konsekvencojn de la nukleaj radiadoj.
La grandaj eŭropaj potencoj, Sovetunio kaj Usono estis la venkintoj de tiu milito. La mondo tiam duonpartiĝas : Okcidento kaj Oriento, la kapitalismo de Usono kontraŭ komunismo de Sovetunio. Ferkurteno apartigas tiujn ambaŭ mondkonceptojn kaj la dua mondmilito lasas lokon al la malvarma milito.
La komencon de la malvarma milito markas kurado al atomaj armiloj. Sovetunio tiam troviĝas fronte al malamiko, Usono, kiu posedas la atombombon en streĉiteca kunteksto, kiu povus okazigi nuklean militon. Inter 1945 kaj 1948, en la plej granda sekreto, la nuklea komplekso Majak estas konstruita en Siberio.
2 – La instalaĵo Majak
La celo de la instalaĵo Majak estas fabrikado kaj rafinado de plutonio, por produkti nukleajn raketojn. Ekde 1947, la unua reaktoro funkcias. Entute, kvin reaktoroj estos konstruitaj sur la areo, kaj Sovetunio efektivigos sian unuan nuklean provon en 1949.
Ekde la unua jaro de ekspluatado, la instalaĵoj disĵetas radioaktivajn substancojn en plurajn lagetojn, kaj en la riveron Teĉa kiu ĵetiĝas en la riveron Obo, gravega riverego en Rusio.
3 – 1957 : La akcidento
La 29-an de septembre 1957 okazas tre grava akcidento. Kuvoj da enterigitaj forĵetaĵoj suferas paneon en la malvarmiga sistemo. Tiu kondukas al kemia eksplodo. Radioelementoj tiam disvastiĝas, la eksplodo ŝprucigas radioaktivajn produktaĵojn al pli ol kilometro da alteco, kaj ankaŭ en la ĉirkaŭaĵoj de la instalaĵo.
La eksplodo havis potencon ekvivalentan al 75 tunoj da TNT. Oni opinias, ke tiu akcidento ekvivalentas, koncerne radioaktivajn forĵetaĵojn, al duono ol Ĉernobilo. Ĝi estas klasifikita kiel nivelo 6 en la INES-skalo.
La unuaj informoj pri tiu akcidento estis malkaŝitaj en 1976, t.e 19 jarojn poste, ĉar Rusio konservis sekreton pri tiu afero.
4 – La konsekvencoj
270.000 personoj estis submetataj al la nukleaj radiadoj. Tamen, neniu enketo pri la kanceroj ebligas taksi la nombron de viktimoj. Kvankam studaĵoj pri la temo ekzistas, ili estas malmulte fidaj.
800 kvadrataj kilometroj da teritorio plu estas fermitaj, 23 vilaĝoj estis detruitaj. Sed kelkaj familioj plu vivas kore de tiuj ruinaĵoj. La registaro ofertas al ili ekvivalenton de 20.000 eŭroj por forlasi la lokon, kio ne ebligas al ĉiuj ilian foriron. La sanitaraj aranĝoj ne povas esti respektataj: la loĝantoj manĝas tion, kion ili kultivas. Kontroloj estas plenumitaj, sed ne estas komunikataj al la loĝantoj ; la loĝantaro estis objekto de ununura esploro en 50 jaroj, ebligante al la sciencistoj esplori «post-akcidentan situacion».
En akvo, en tero, en nutraĵoj, oni tiel detektas, en tre granda kvanto, multajn radioelementojn: cezion 137, trition, plutonion 239, plutonion 240… multaj forĵetaĵoj, kiuj malaperos post multegaj jaroj…
Nadezda Kutepova, rusa aktivulino kaj prezidentino de la NRO «Planet of Hope», luktas de dek kvin jaroj por agnosko de la viktimoj de la unua nuklea katastrofo okazinta en Rusio en 1957, en Majak, urbo kiu figuras sur neniu mapo, kaj kies loĝantaro plu estas submetita al nivelo de radioaktiveco, kiu necesigus evakuadon…
Tiu loĝantaro ne superas la aĝon de kvindek jaroj, kaj ĝiaj estontaj generacioj estas venenintaj eĉ antaŭ sia naskiĝo.
Nadezda rifuĝis en Francio, persekutita en Rusio, ĉar ŝi postulis justicon je la nomo de la viktimoj de tiu nuklea milita katastrofo, restinta ĝis nun sekreta.