23/03/2023
« La efikoj de la klimata ŝanĝiĝo estas pli gravaj ol taksitaj antaŭe », konkludas la ISKŜ en sia nova sintezo publikigita naŭ jarojn post la precedenca.
« Okaze de ĉiu plia nivelo de estonta varmiĝo, multaj riskoj rilate al la klimato estas pli altaj ol taksitaj antaŭe en la raporto de 2014 », skribas la membroj de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ) nome de Unuiĝintaj Nacioj.
La plej varmaj jaroj, kiujn la mondo spertis antaŭnelonge, figuros fakte inter la plej malvarmaj de tiam ĝis la venonta generacio, kiaj ajn estos la niveloj de emisioj de forcejefika gaso fare de la homaro, ankaŭ alarmas la ekspertoj de la ISKŜ.
Ekde la jaroj 2030-2035, la klimata plivarmiĝo kaŭzata de la homa aktiveco atingos plian 1,5°C kompare kun la antaŭ-industria epoko, avertas la ekspertoj de la ISKŜ en ilia nova sinteza raporto. Tiu raporto estas la sumo de la naŭ lastaj jaroj da esplorado, kaj reprezentas la plej ĝisdatigitan sciencan interkonsenton koncerne la klimaton.
Tiu perspektivo estas valida en preskaŭ ĉiuj hipotezoj de emisioj de forcejefika gaso fare de la homaro en mallonga tempo, konsiderante iliajn akumuladojn dum jarcento kaj duono.
Sed « profundaj, rapidaj kaj daŭraj reduktoj de emisioj (...) kondukus al konstatebla malrapideco de la tutmonda varmiĝo nur post du jardekoj », ankaŭ skribas la grupo de sciencistoj de UN.
« Tiu sinteza raporto substrekas urĝecon adopti pli ambiciajn aranĝojn kaj montras, ke nur tuja agado plu povos certigi vivtenan estontecon por ĉiuj », insistas la prezidanto de la ISKŜ, Hoesung Lee.
Vivtena gvidilo por la homaro
Tiu sintezo, kiu sekvas la raporton de 2014, kaj ne havos ekvivalenton en la venonta jardeko, estas « vivtena gvidilo por la homaro », substrekis la ĝenerala sekretario de UN, António Guterres.
« Tiu raporto estas mesaĝo por espero », insistis la prezidanto de la ISKŜ, Hoesung Lee.
« Ni posedas la scipovon, la teknologion, la ilojn, la financajn resursojn, kaj ĉiujn bezonatajn rimedojn por solvi la klimatajn problemojn antaŭe identigitajn », sed « kio mankas nun, estas forta politika volo por definitive solvi ilin », juĝas la koreia ekonomikisto.
Efikoj pli gravaj ol taksitaj antaŭe
« Por ĉiu nivelo de estonta plivarmiĝo, multaj riskoj en rilato kun la klimato estas la plej grandaj, ol kio estis antaŭe taskitaj en la precedenca sinteza raporto de 2014 », skribas la sciencistoj.
La raporto baziĝas sur la multobliĝo de meteologiaj eventoj antaŭnelonge observataj kiel varmegoj, kaj sur novaj sciencaj konoj, kiel ekzemple la koraloj.
« Pro la neevitebla leviĝo de la nivelo de la oceanoj, la riskoj por la marbordaj ekosistemoj, por la personoj kaj la infrastrukturoj plu kreskos eĉ post la jaro 2100 », ili ankaŭ substrekas.
La demando pri « perdoj kaj domaĝoj » kaŭzitaj de la varmiĝo kaj jam suferitaj de kelkaj landoj, ĉefe la plej malriĉaj, estos unu el la interdiskutoj okaze de la COP 28.
« La klimata justico estas fundamenta, ĉar tiuj, kiuj malpli kontribuis al la klimata ŝanĝiĝo suferas el misproporcia maniero », emfazas Aditi Mukherji, unu el la aŭtorinoj de la sintezo.
Angla: https://www.youtube.com/watch?v=gkdvwvL4NJs
03/11/2014
Tutmonda varmiĝo : ISKŜ alarmas
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/11/tutmonda-varmigo-iskg-alarmas.html