12/09/2022
La ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres, kiu vizitis pakistanon, detruitan de la inundoj, deklaris sabaton, ke « neniam, li vidis tiel ampleksan klimatan amasbuĉadon », kaj postulis de la grandaj poluantoj, kiuj plu investas en fosiliajn energiojn, ke ili « haltigu tiun frenezaĵon ».
« Mi vidis multajn humanitarajn katastrofojn, sed neniam vidis tiel ampleksan klimatan amasbuĉadon. Vortoj mankas al mi por priskribi tion, kion mi vidis hodiaŭ. Inundita areo, kiu reprezentas trioble la surfacon de mia propra lando, Portugalio », deklaris S-ro Guterres dum gazetkunveno en Karaŝo, la duan tagon de sia vizito, kiu kondukis lin en la inundajn regionojn de la Suda parto.
Preskaŭ 1 400 mortintoj, 33 milonoj da personoj trafitaj
De post junio, preskaŭ 1 400 personoj mortis en tiuj inundoj kaŭzitaj de musonaj torentaj pluvoj, kies intenseco estas pligravigita de la klimata plivarmiĝo, opinias la pakistanaj spertuloj kaj respondeculoj.
La inundoj kovris trionon el Pakistano – zono ekvivalenta al la surfaco de Unuiĝinta Reĝlando – kaj detruadis loĝejojn, butikojn, vojojn, pontojn kaj agrikulturajn rikoltojn.
Antonio Guterres esprimis sian esperon, ke lia vizito vigligos subtenon al Pakistano. La registara centro pri helpo al la viktimoj de inundoj taksis la koston al pli ol 30 miliardoj da dolaroj.
« La riĉaj landoj havas moralan respondecon helpi la evolulandojn kiel Pakistanon restariĝi post tiaj katastrofoj kaj adaptiĝi por plifortigi sian rezistadon kontraŭ la klimataj efikoj, kiuj bedaŭrinde ripetiĝos estontece », deklaris S-ro Guterres substrekante, ke la landoj de la G20 kulpas pri 80% de la nunaj emisioj de forcejefikaj gasoj.
Pakistano respondecas de malpli ol 1% de tiuj emisoj, sed figuras ĉe la oka rango inter la plej vundeblaj landoj, kiu frontas la meteologiajn ekstremajn fenomenojn kaŭzitajn de la klimata ŝanĝiĝo, laŭ la NRO Germanwatch.
Laŭ la ĝenerala sekretario de UN, la financa helpo « ne estas demando de malavareco, tio estas demando de justico ».
« Ĉesigu tiun frenezaĵon », investu en la renovigeblan energion, alarmas S-ro Guterres
Pakistano, ege ŝuldiĝinta, ŝajnas tute ne kapabla financi sian rekonstruadon sola.
« Pakistano kaj aliaj evolulandoj pagas teruran prezon pro la rigideco de la grandaj emisiantoj, kiuj plu investas en la fosiliajn energiojn » mesaĝis pli frue en Tvitero S-ro Guterres, antaŭ ol iri al la Sudo.
« De Islamabado, mi lanĉas mondan alvokon: ĉesigu tiun frenezaĵon. Investu ekde nun en la neelĉerpeblajn energiojn. Metu finon al tiu milito kontraŭ la naturmedio », li vigle deklaris.
Ĉirkaŭ 33 milonoj da personoj estis trafitaj de tiuj inundoj, kiuj detruadis ĉirkaŭ du milionojn da loĝejoj, komercejoj, forportis 7 000 kilometrojn da vojoj kaj faligis 500 pontojn.
En montara nordo, la pluvoj estigis subitajn kaj detruajn superbordojn de la riveroj ; en la sudaj ebenaĵoj la akvo malrapide akumuliĝis.
Laŭ la meteologia buroo, la lando ricevis en 2022 kvinoble pli da pluvo ol kutime.
Padidan, urbeto de la provinco Sindo, akumulis pli ol 2,8 metrojn da pluvo de post la komenciĝo de la musono en junio.
Krome, Pakistano frontas ĉi-jare ondon de varmo, kiu kelkfoje superis 50°C, detruaj arbaraj fajroj kaj inundojn kaŭzitajn de la rapida fandiĝo de la glaĉeroj.
« Ĉiuj infanoj, viroj kaj virinoj rostas en tiu arda varmego. Ni havas nenion por manĝi, nek domon », atestis vendredon Rozina Solangi, hejmvirino 30-jara, kiu vivas en kampo de delokitoj apud Sukur.
« Li faru ion por ni, la malriĉuloj », ŝi aldonis, rilate al la vizito de la respondeculo de UN.
Miloj da improvizitaj kampoj aperis sur la maloftaj areoj plu sekaj, sude kaj okcidente de la lando – ofte vojoj aŭ fervojoj.
Pro homoj amasigitaj unuj kontraŭ la aliaj, akompanataj de ilia brutaro, la epidemioj minacas. Multaj kazoj de dengo, malsano disvastigata de moskitoj, kaj skabio jam estis konstatitaj.
Dum lia rapida vizito, Antonio Guterres haltis en kelkaj el tiuj improvizitaj kampoj kaj renkontis senesperajn viktimojn de la inundoj, inter kiuj virino, kiu akuŝis dumnokte.
Li poste inspektis la famlokon Mohenĝo-daro, damaĝita de la pluvoj, aĝa je 4 500 jaroj kaj enlistigita en la monda heredaĵo de UNESKO.
https://fr.euronews.com/2022/09/11/inondations-au-pakistan-un-carnage-climatique-sindigne-m-guterres
30/08/2022
Same kiel Pakistano, tuta Azio ĵus spertis someron da klimataj katastrofoj
28/08/2022
Pakistano : pli ol 1 000 mortintoj en la inundoj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/08/pakistano-pli-ol-1-000-mortintoj-en-la-inundoj.html