Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 novembre 2025 2 04 /11 /novembre /2025 14:20
Amasa atako kontraŭ Zaporiĵo la 30an de aŭgusto 2025

04/10/2025

10. Post la amasa mem-organizado de la Ukrainoj en 2022 kontraŭ la rusia invado, la anarkiistaj movadoj komprenis, ke espero ĉeestis, kondiĉe ke la homoj ne estu submetitaj, rusigitaj, torturitaj aŭ kruelege koloniitaj. Ili tiam provis kiel eblas. Ĉar kio okazus, se Putin venkus kaj submetus la Ukrainojn ? Sufiĉas aŭskulti Kirill, Vladimir Soloviev aŭ Margarita Simonian, legi Dmitri Medvedev, Dugin aŭ la episkopon Tikhon, por iomete konsciiĝi : ili senĉese kaj ĉiutage rekomendas « totalan malaperigon de ĉia spuro de Ukraina kulturo dum 25 jaroj, kaj tio per ĉiuj rimedoj. » En Francio, la « stranga malvenko », pri kiu skribis la historiisto Marc Bloch, malfermis la vojon al la plej grava morala kaj politika kolapso en la miljara historio de tiu lando, forportante post si ĉiajn amasajn kunlaboradojn – kvarono da jarcento estis bezonata al la historiistoj de tiu lando por prizorgi ĝin – kio ankaŭ favoris la dominadon de la stalinismo dum tridek jaroj kaj estigis la unuan kaj profundan memorrompiĝon inter la tri generacioj naskiĝintaj post tiu tridekjara milito (1914-1945).           

11. Krom la fakto, ke la eŭropanoj tute ne kapablis ĝin, la okcidentaj registaroj neniam havis ajnan deziron subteni la ukrainan popolon ; tio estis ekster iliaj gravaj zorgoj, kio konsistigas « komerci » kun la rusiaj kleptokratoj, kiaj ajn estus la kondiĉoj, eĉ kiam la gasoduktoj Nord Stream fakte malfortigis kaj marĝenigis Ukrainion. Tiel, post Thalès kaj multaj aliaj, Total estis kaj restas ĉe la unua rango de tiuj hontidaĵoj.      

12. Ĉefe pro la militoj de Putin de post kvarono da jarcento, redisdono de la fortaj raportoj okazas inter imperiismoj, kio estas la fina celo de la alianco kun Norda Koreio kaj Ĉinio, eĉ se iliaj datoj ne estas ekzakte la samaj. Krome, la rapida transformado de la rusia industrio al militindustrio kondukas al la nuna formo de ĉiuj naciaj re-industriigoj en ĉiuj kontinentoj. Kaj male al tio, kio estas skribitaj tie kaj tie, tio ne estas « krizo de superproduktado », kiu puŝas la kapitalistajn potencojn al rearmado. Efektive tio, kio malvolviĝis antaŭ la jaro 2022 temis pri konkurenco ja kreskiganta kaj feroca inter imperiismoj, sed Ĉinio, post 15 jarojn da malfacilaj intertraktadoj, fine aliĝis al la Monda Organizaĵo pri Komerco. Fakte, Xi Jinping, ne planis tiun « akceladon » de la ŝanĝoj kaj eĉ malpli de ĝia militisma naturo, ĉar la tutmonda dominado de ĝia ekonomio plu havis prosperan estonton : kiel pruvo, la strangola strategio de la Sudaj landoj per ĉinaj investaj pruntoj, la multaj formoj de la silkaj vojoj (2013) fariĝintaj la « Road and Belt Initiatives » en 2017 aŭ la « cap 2049 », kiu estis decidita de la kongreso de la Ĉina Komunista Partio. Tiel dirite, kaj same kiel ĉiam, tio ne malhelpos Xi Jinping kapti la « okazojn », kiuj prezentiĝos se la okcidentuloj estas malfortigitaj.

« Por ke povu okazi politika ŝanĝo ene de Rusio, la rusia armeo estu venkita en Ukrainio »

« Certe, la malvenko de Putin kondukos al tumultoj en Rusio ; tiel dirite, ili ĉiel okazos, pli malpli baldaŭ.                      

13. Kredi ke Trump kontraŭstaros la celojn de Putin, aŭ inverse, tio estas en la plej bona okazo restadi blokita en la stalina propagando de la 50-aj jaroj aŭ praktiki bazan psikologion. Kvankam el malsama maniero, ambaŭ deziras malembarasi sin de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo kaj de Eŭropa Unio. En tio, ili dividas komunajn geopolitikajn celojn.

Se vi deziras eviti la militon, la afero estas simpla : « Submetiĝu. » Tiu kanzoneto aŭdiĝas malantaŭ la alvoko al « maleskalado ».

14. Denunci la okcidentajn helpojn pretekste, ke tio ne helpus la ukrainojn ekkonsciiĝi pri sia propra subpremo, estas forgesi, ke ilia malvenko neniigus eblon de emancipiĝo dum multaj jardekoj ; kelkaj eĉ asertas, ke okaze de ukraina venko, Zelenskij revenus al siaj « diktatorecaj tendencoj ». Kiel ĉiam, tiel esprimiĝas virtaj homoj, je iuj ajn opinioj, kiuj « rezonas » sinprotektante de ĉia konfrontado kaj eĉ de konsidero de la realo (ĉefe kiam ĝi aperas iom pli kompleksa ol antaŭvidita pere de la antaŭaj konceptoj)

https://www.autrefutur.net/?LA-PREPARATION-DES-ESPRITS-A-UNE-ETRANGE-DEFAITE   

(Homtradukita)    

01/11/2025

La preparo de la mensoj al « stranga malvenko » (1/2)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2025/11/la-preparo-de-la-mensoj-al-stranga-malvenko.html

24/02/2023

La obskura flanko de la neŭtraleco - SLAVOJ ŽIŽEK

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/la-obskura-flanko-de-la-neutraleco.html

 

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
1 novembre 2025 6 01 /11 /novembre /2025 10:39
Kijivo post la 25a de aŭgusto 2025

01/11/2025

Laŭ la titolo de la fama verko de la historiisto Marc Bloch verkita en 1940 kaj titolita franclingve « L’Etrange défaite » (La stranga malvenko)   

La historio ĉiam estis verkita de la venkintoj, sed kelkafoje bedaŭrinde la venkitoj kredas ĝin kaj eĉ igas sin de ĝi la porparolantojn.

1/14. La reĝimo de Putino kontrolas ŝlosilajn sektorojn de la ekonomio kaj alproprigis al si la energian renton, tiujn de la krudmaterialoj kaj de la armado. Lia « proksima cirklo » - plimulte konsistigita de antaŭ jardekoj da motivoj kaj komunaj praktikoj hereditaj de la KGB kaj la peterburga mafio – estas tiel kapabla strukturi la dominajn raportojn laŭ « logiko de lojaleco-rekompenco/opono-puno ». Diri aŭ pensi, ke tiu kleptokratio havas nek la rimedojn nek la emon rekonkeri sian imperion, estas ignori aŭ nei la multjarcentan historion, al kio ĝi referencas, revigligitan de plu ol du jardekoj. Notindas ke ofte la historio de soveta unio kaj de Rusio, kaj la naturo de la reganta reĝimo estas silentigita, kio ebligas paroladi el abstrakta maniero pri paco, milito… ktp. Ŝajnas eĉ ke la memorkapablo mankas al plejparte de la komentistoj kaj de la okcidentaj registaroj : la militoj de Putino ne komenciĝis antaŭ tri jaroj kaj duono eĉ ne en 2014, sed ja en 1999.

Nenia serioza politika aŭ filozofia pripenso ne povas ignori Historion, ĉefe kiam temas pri popoloj, kiuj suferis dum la tuta 20a jarcento.

2. Kiam la invado, la totala milito, la milita kaj genocida krimoj de la Kremlo plenumitaj ĉiutage en Ukrainio ne estas atribuita al ĝi mem ; kiam oni resendas dorsaldorse la agresanton kaj la agresiton parolante pri « milito rusia-ukraina » ; kial oni aranĝas sin – pli malpli lerte – por meti Rusion kaj Ukrainian en la saman situacion, kaj kelkafoje pretendi, ke « kvalita malsameco » inter ambaŭ reĝimoj ne ekzistas ; kiam estas sugestite, ke la kulpeco en la komenco aŭ la daŭrigo de tiu milito estas dividita, kiel diris la mafiulo de Vaŝingtono : kiam estas asertite, ke la okcidentuloj ekscitis Putinon, manipulante la ukrainajn marionetojn aŭ pli grave, ke la ukraina registaro « ostaĝigis sian popolon por elmontri sangoplenajn bildojn eksterlanden cele al akiro de pli da mono, dum neniu rusia misilo ne ankoraŭ flugis en la registara kvartalo » ; kiam oni lasas kompreni, ke  ĉiu « grava potenco » bezonus « glacison » por garantii sian sekurecon ; kiam tuta artikolo aŭ dosiero pri la milito sukcesas silentigi la dekojn da miloj da ukrainoj mortintaj de post la sieĝo de Mariupolo ĝis la bombadoj de la malsanulejoj aŭ loĝkonstruaĵoj, dum oni povas opinii racie, ke la « misinforma influkontrolo » starigita de jardekoj fare de Moskvo plu estas efika, aŭ konscie kaj kompleze diskonigita de kelkiuj. Sed tio ne senŝarĝigas la sincerajn skribintojn pri ilia respondecoj, kiu konsistigus interalie en serĉado de la faktaj veroj.

Kelkaj diras, ke rezisti al tiu entrepreno de submetiĝo estus militismo. Tio estus ludi la « militinstigantojn » ! La rusia potenco ja ne estas la sola, kiu praktikas « akuzan inversigon ».     

3. Silentigi la fakton, ke Putino metis la tutan landon en milit-ekonomion, diri ke la okcidentaj landoj prepariĝas ataki Rusion, dum ili tute ne havas por tio la rimedojn, aŭ diri ke nun la okcidenta kapitalo sin servas de Putino por komenci rearmadon (fakte ridindan kompare al tio, kio ĝi estis en la 80-aj jaroj), havas malmulte da senco. Tamen, se la komentistoj malfermus la okulojn antaŭ pli ol 25 jaroj kaj se iliaj registaroj ĉesigus fermi siajn por profitaj motivoj, ni ne atingus tiun situacion. La sinsekvaj fuĝoj de ĉiuj okcidentaj registaroj antaŭ la engaĝiĝoj subskribitaj de post la memorando de 1994 (inkluzive de la Minsk-akordoj) ja aŭdacigis Putinon, ne parolante pri la fakto, ke ili ankaŭ ne respektas la internaciajn konvenciojn, kies subskribintoj ili estas, kaj kiuj devigas ilin interveni okaze de genocido aŭ atenco kontraŭ la humanitara juro.

« La amareco de la Ukrainoj estas granda kiam ili konsciiĝas, ke se ili ne rezignis sub la okcidenta premo je la nuklea arsenalo heredigita de USSR, ĉiuj rusiaj minacoj perdus ĉian sencon. Estas do paradokse peti de tiu, kiu estas la plej submetita al la risko de nuklea atako, ke ĝi ĉesigu rezisti, cele al kvietiĝo de tiuj, kiuj estas ege malpli minacitaj.     

4. De oktobro 2022, la rusiaj armeoj kondukas totalan militon, nome ili intence celas civilajn konstruaĵojn cele rompi la moralon de la loĝantaro (kion malpermesas al si la ukrainaj armeoj). La bombadoj de la urbocentroj (inkluzive de Kijivo) estas terura ilustrado de tio, ne parolante pri la forkaptoj de infanoj aŭ de la barbaraj praktikoj en la okupaciataj teritorioj : ĉiufoje, kiam la rusia armeo retiriĝis de invadita teritorio, ĉambroj de seksperforto kaj torturo estis malkovritaj. Ĉio ĉi estas perfekte dokumentita, jen de NeRegistaraj Organizaĵoj, jen de la Internacia Puntribunalo. Silentigi tion estas fari de si la komplicojn. 

« Ili devis elekti inter milito kaj malhonoro, ili elektis malhonoron, kaj ili ricevos militon ! »

5. Certe, la militoj estis ĉiam instrumento de detruado de la loĝantaroj aŭ submetado de siaj kontraŭ-potencoj. Sed en la 20a jarcento en Eŭropo, kio profunde kaj longe pluigis ilian submetiĝon, tio estis la soveta-stalinismo dum 75 jaroj, salazarismo dum 42 jaroj, frankismo dum 36 jaroj, la itala faŝismo dum 21 jaroj, la naziismo dum 12 jaroj kaj la petainismo en Francio dum 4 jaroj.

Rifuzi batali kontraŭ ia ajn diktaturo, estas konsenti vivi surgenue.

6. En plejparte de la kazoj, en kiu la dizerto estas valorigita kiel « alta politika ago », tute nenio estas dirita nek pri la familioj, kiuj estas devigitaj restadi ariere en lando ĉiutage bombadita, nek pri la plej malriĉaj ukrainoj, kiuj ne havas la eblon foriri, nek pri la pluado de la politika lukto daŭrigota post migrado al supozita fremda lando, nek pri la fakto ke amasaj foriroj « malhelpus socian lukton en Ukrainio ». Do dizerti, sed el kio ? El siaj politikaj respondecoj ? Kaj kio pri la subteno de la proksimuloj aŭ de la kompanoj, kiuj decidis batali ĉe la fronto ? Tio estas ankaŭ unu el la multaj simptomoj de la abstrakta vizio de la historio, multaj aliaj ekzistas.

« La rezistado al subpremo estas la konsekvenco de la aliaj Homaj rajtoj ». Deklaracio de la Homaj rajtoj de 1793, artikolo 33.

7. La potenco de la laŭdiritaj sociaj retoj estas tiel, inkluzive en Ukrainio, ke ili estas uzitaj de la komplotejoj de la Kremlo por organizi sabotojn, atencojn en la lando (kaj aliloke en Eŭropo) kaj ĉefe por konduki longdaŭran militon kontraŭ la moralo de la loĝantaro, instigante kompreneble al dizerto, tio estas la baza principo dum milittempo. Por plenumi siajn fiagojn, kontraŭ pago kompreneble, ili pli kaj pli uzadas junulojn, same kiel faras la narkotaĵkomercaj banditoj. La Organized Crime and Corruption Reporting Project dokumentas tion precize en Ukrainio.           

8. Kion necesis fari post la armistico de junio 1940 en Francio ? Fuĝi al kamparo, pli vivi en la kvartalo Saint-Germain same kiel nenio okazis, atendante pli bonajn tagojn, aŭ komenci interkontakti cele al organizado kontraŭ la invado ? Engaĝiĝi en la Rezistado, tio tute ne estis defendi Ŝtaton, sed lukti kontraŭ invadinto, kiu ne kaŝis sian intencon starigi « miljaran regnon » malembarasitan el siaj « degenerintoj ».  La sinceraj pacistoj – ne la okazaj – kiuj engaĝiĝis en la rezistado kaj rifuzis uzadi armilojn ricevis misiojn tiel danĝerajn kiel tiujn de siaj kompanoj, nome: saboti la instalaĵojn, distribui poŝtaĵojn, manĝaĵojn, kaj aliajn ekipaĵojn necesajn en la makisoj, informi la rezistantojn pri la naziaj moviĝoj kaj la petainistajn ligojn, servi kiel stafetoj aŭ kaŝejoj por la alvenontoj, partopreni al evadejoj, afiŝi alvokojn en urbocentroj, ktp. La hispana rezistado kontraŭ la frankismo estis venkita tiel pro la stalinistoj kiel pro la manko de armiloj. Ankaŭ la francaj rezistantoj al naziismo mortis kelkafoje pro manko de armiloj aŭ municioj. Ĉu ni povas imagi tiujn rezistantojn rifuzi uzadon de tiuj ĉi, ĉar ili devenis de kapitalistaj Ŝtatoj ?  

9. Oni intence forgesas, ke la disfunkciadon aŭ la miskondutojn de la sinsekvaj ukrainaj registaroj de post 34 jaroj kaŭzis la plej terura el la multjarcentaj rusiaj koloniismoj, tiu de la Soveta imperio, kiu reduktis ĝis triono ĝian loĝantaron inter 1919 kaj 1947, sekve de la malsatego de 1919, de la Holodomoro de 1933, de la elpurigoj de 1937, de la dua mondmilito kaj de la malsatego de 1947. La kazo certe ne estas izolita : pli ol 60 jarojn post la afrikaj sendependecoj, eblas konstati bedaŭrinde la daŭrajn efikojn de profunda koloniismo. Tamen el ĉiuj landoj de la eks-USSR, kiuj akiris sendependecon, Ukrainio spertis la plej multan alternon de potencoj kaj la plej grandajn mobilizadojn de popularaj kontestoj. Tial estas nekredeble mirinde legi, ke la ribelo kreskas kontraŭ la ukraina registaro, dum nenio estas dirita pri diktaturo, kiu draste silentigas la rusiajn loĝantojn de pli ol jarcento, eĉ enkarcerigas aŭ sendas ilin en gulagon.

« Jen pli amara konstato : se la okcidentuloj provizis al Ukrainio dekonon el la milita materialo, kiun ili donas hodiaŭ, kaj se ili ne sin pravigis dum jaroj per la principo de « ne-eskalado » […], Vladimir Putin verŝajne pli hezitus antaŭ ol alsturmi siajn trupojn kontraŭ la lando.

Daŭrigota…  

04/10/2025

La preparo de la mensoj al « stranga malvenko » ? (2/2)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2025/11/la-preparo-de-la-mensoj-al-stranga-malvenko-2/2.html

30/06/2023

Falsaj novaĵoj anstataŭ ukraina realo: afekcia pesto (1/4) 

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/06/falsaj-novajoj-anstatau-ukraina-realo-afekcia-pesto-1/4.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
16 octobre 2025 4 16 /10 /octobre /2025 09:43

15/10/2025

Post volonta engaĝiĝo en la ukrainaj ameaj fortoj, multaj plu sukcesas kunaranĝi militon kaj universitatajn studojn.

Dum la plena milito kondukita de Rusio komencas sian kvaran jaron, la generacio, kiu kreskis sub aeraj sirenoj atingis la aĝon batali. Kvankam il ne ankoraŭ estas submetitaj al rekrutigo, tiuj junaj ge-Ukrainanoj volonte engaĝiĝas en la armeo, interŝanĝante amfiteatrojn kontraŭ tranĉeoj, aŭ provas travivi inter ambaŭ mondoj.

Ilia decido intervenas, kiam Ukrainio frontas kreskantan premon por solvi krizan solvon de nombro de laboristoj. En 2024, la registaro malaltigis la aĝon de rekruto de 27 ĝis 25-jara, poste enkondukis « specialajn kontraktojn » de unu jaro adresita al la 18-24 jaraĝuloj, kun salajro ĝis miliono da hrivnoj (24 000 eŭroj) kaj senpaga supera formado.

Dum tiu tempo, multaj junaj ge-Ukrainanoj adoptas alian elekton: forlasi la landon, kio kreskigas la timon de baldaŭa demografia krizo.

La Kyiv Independent intervjuis kvin junajn ge-Ukrainanojn por scii, kial ili engaĝiĝis, kiel ili kunaranĝas studojn kaj militservon, kaj kion ili esperas post la milito.

Serhij Dodurov, 21-jara

Serhij Dodurov unuafoje antaŭvidis engaĝiĝi en la armeo komence de la jaro 2022. Li ĵus 18-jariĝis kaj studis juron ĉe la Akademio Mohyla de Kijivo.

Komence li pensis, ke la armeo « havis sufiĉe da soldatoj », sed la multobliĝo de anoncoj pri rekrutigo post la kontraŭ-ofensivo de 2023 ŝanĝis lian opinion.    

« Tio estis grava ŝanĝo. Mi ne plu povis diri al mi, ke ili ne bezonis min » eksplikas Serhij.

Li substrekis kontrakton en januaro 2024 kaj petis universitatan ferion ; lia promocio akiris sian diplomon sen li. Tio ebligis al li pli facile flankeniĝi.      

Hodiaŭ, Serhij servas en la 412-a regimento de la pilotsistemo, konata per la nomo Nemesis, kie li laboras pri informado kaj analizo.

Li timis perdi la kontrolon de sia tempo, sed la morto ankaŭ ĉeestis en sia menso. Li redaktis testamenton antaŭ ol engaĝiĝi kaj planis ĝisdatigi ĝin.

« Ekzistis momento en Donbaso, kial mi vere pensis, ke eble mi ne revenos » li diras.

Hodiaŭ, kial li aŭdas la vorton « planado », li ne plu pensas pri sia propra vivo, sed pri siaj kamaradoj kaj ties misioj.

« La laboro ŝanĝas nian lingvon kaj la sencon de la vortoj », li diras.

Estas malfacile imagi la vivon post la milito.

« Estas tiom da demandoj sen respondoj. Ĉi tie, ĉio estas simpla : vekiĝi, labori, sekvi celojn, dormi. Kaj rekomenci », li diras.

Oleksandr Romanuk, 20-jara

De sia junaĝo, Oleksandr Romanuk estas fascinata de la paseo de Ukrainio.

Mi kreskis, aŭskultante historiojn pri Kozakoj, pri personoj kiuj oferis sian vivon por nia Ŝtato kaj nacio », li memoras. Lia patrino, kiu volontulis ekde la komenco de la milito en Donbaso en 2014, ofte rakontis al li tion, kion travivis la soldatoj.

Tiel, kiam Rusio lanĉis sian grandskalan invadon en 2022, Oleksandr tiam nur 17-jara, impetis al la surloka rekrutoficejo, sed estis rifuzita pro sia aĝo.

Li volontulis por liveri provizojn, kaj antaŭvidis rekrutiĝi, ekde kiam li atingos la aĝon necesan.

Fine de 2023, post trejnado kaj longa diskuto kun sia patro, li kuniĝis kun la 3-a sturmbrigado, unu el la plej militpretaj ukrainaj unuoj.     

Lia familio akceptis lian decidon, ne sen ploreti.

« Ĉiuj subtenis min. Sed kiam mi foriris, mia naŭjara fratino ploregis kaj tio ĉi estis la plej malfacila », li rakontas.

Li fariĝis batalflegisto en la unuo kromnomita la « Decepticons ». Komence, li pensis, ke la geflegistoj ne partoprenu al la sturmoj en la tranĉeoj.

« Ni partoprenas al sturmoj. Kaj mi sukcesis trapasi pli ol unu. Mi fieras, ke mi sukcesis. »

Tagon antaŭ misio, estis petite de li, ke li jen trapasu ekzamenon jen forigu. Post la interveno de siaj gepatroj kaj klaskamaradoj, la universitato konsentis al li akademian ferion ĝis 2027.

Li antaŭvidas restadi en la armeo post la milito.

« Komence, mi pensis reiri al la civila vivo. Sed ju pli mi servas, des pli mi konsideras tion neebla », li diras.  

Deniz, 18-jara

Deniz atendis tiun momenton de sia 15-jariĝo. Tiam, en la komenco de la grandskala invado, li kaj liaj amikoj fabrikis brulbotelojn kaj parolis pri defendo de Ukrainio.   

Kiam li finfine atingis la aĝon 18-jaran, li rekte iris al la rekrutejo apud sia naskiĝurbo, en Sumio. Kvankam li sekvis kantformadon kaj povus esti rekrutita en la militorkestro, Deniz petis postenigon en aerdefendo.     

Pluraj unuoj vokis lin, sed kelkaj rifuzis lin pro lia aĝo. Li ankaŭ devis konvinki sian familion.

« Ĉiuj kontraŭis. Mi do diris al ili, ke mi simple laboros kiel instruktoro. Ne kiel soldato, sed kiel kutima laboro. Mi sciis, ke mi iel fine substrekos la kontrakton », li diris.

Li estas la plej juna el sia unuo, ĉirkaŭita de viroj duoble pli aĝaj ol li. Kaj tamen la ligo, kiun li sentas kun ili estas unika. Li plu esperas iam fari muzikon, sed hodiaŭ li sentas sin je sia ĝusta loko.

« Ilia sperto, ilia komprenemo… ĉio ĉi ŝanĝas la manieron rigardi la mondon. Hodiaŭ, mi ne scias, kiel mi povus vivi sen tio », li konfidas.                                 

Sofja Janŝevska, 19-jara

Sofja Janŝevska, la decido rekrutiĝi ŝajnis preskaŭ neevitebla. « Mi ĉiam sciis, ke iam nia generacio devus batali », ŝi diris.

Iliaj gepatroj volontuliĝis dum la milito en Donbaso en 2014 kaj fariĝis poste veteranoj (eks-batalantoj).       

Kiam la grandskala invado komenciĝis, iliaj gepatroj troviĝis en rekrutoficejo la 25an de februaro. Sofja, tiam 16-jara, volis kuniĝi kun ili. Tro juna por batali, ŝi trapasis sian tempon en kampo de volontuloj kun la kamaradoj de armeo de ŝiaj gepatroj, studante inter la trejnad-tempoj.  

« Militfratino instruis al mi ukrainlingvon, alia instruis al mi historion. Ni prepariĝis sur la bazkampo », ŝi rakontas. 

En 2022, ŝi enskribiĝis ĉe la Akademio Kijivo-Mohilo. Eĉ post ŝia kontrakto kun la sendependa 3-a sturmbrigado je la aĝo 19-jara, ŝi daŭrigis sian jurstudadon.

Ŝi trapasis siajn ekzamenojn en ŝirmiloj aŭ keloj, interrompante ilin kelkfoje por evakui vunditojn.

Je la komenco, ŝi deziris studi publikan administradon, por helpi la eks-batalantojn, sed ĝia servo poste orientis ŝin al internacia punjuro cele vidi, ĉu tio utilas kaj kontribui al enketo pri la militkrimoj.

Dum ŝia militservo, ŝi renkontis sian fianĉon, Bohdan 22-jara. Li jam batalis dum la batalo de Baĥmuto, en sturmunuo kaj estis vundita. Li okupas nun malsaman postenon ene de la sama brigado.     

« Ŝia revo estas malfermi drinkejon. Mi ne havas precizegan ideon – Necesas postvivi por scii tion », eksplikas Janŝevska.

 « Sed mi scias, kial mi batalas : por mia familio, kaj por ke miaj estontaj gefiloj povu vivi en Ukrainio, paroli la ukrainian lingvon, legu niajn librojn kaj spektu niajn filmojn. »

Ivanna Cimerman, 23-jara

Koncerne Ivanna Cimerman, la decido rekrutiĝi estis adoptita matene de la 24a de februaro 2024. Je 20-jara, ŝi iris al la rekrutejo. Mi mense antaŭpreparis min, sed kiam la eksplodoj komenciĝis je la 4-a horo matene, mi plu havis nenian dubon » ŝi memoras.

Je la komenco, ŝi estis postenigita por administraciaj taskoj.

« Mia plej granda timo tiam estis ne havi tempon batali antaŭ la fino de la milito », ŝi eksplikas.

Ĉi-jare, ŝi ankaŭ finis sian kvaran jaron en la Ŝtatuniversitato de Ĵitomiro. Ŝi planis forlasi siajn studojn, sed ŝia dekano kuraĝigis ŝin daŭri. Ŝi sekvis dedistancan kurson laŭ individua programo kaj akiris sian diplomon, samtempe servante en la armeo.

Vundita en 2023 kaj fariĝinta rezervistino, ŝi nun laboras kun la milita komunumo « Company Group » en Kijivo.

Malfacilas malproksimiĝi post trapasado de tri jaroj en batalo.

La armeo ofertas komunumon kaj personojn, kiuj pensas same. Malfacilas trovi tion aliloke », ŝi eksplikas.   

Post sia sperto ĉe la fronto, ŝi malfacile kredas je rapida paco.

« Kompreneble mi volas, ke tio haltiĝu, sed tio tamen ne estos feliĉa momento. Tro da homoj mortis, por ke tio estu konsiderata kiel festeno », deklaras Cimerman.  

(Homtradukita)      

24/07/2023
Ukrainio:  la rusiaj bombadoj kontraŭ Odeso celas « terorigi » la loĝantaron, laŭ la generalo Jérôme Pellistrandi

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/ukrainio-la-rusiaj-bombadoj-kontrau-odeso-celas-terorigi-la-logantaron-lau-la-generalo-jerome-pellistrandi.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
16 avril 2025 3 16 /04 /avril /2025 08:53
GILLES GALLINARO / RADIO France

15/04/2025

Dimanĉon 13an de aprilo en la urbo Sumio nord-oriente de Ukraino, bombado okazigis la morton de 34 homoj, inter kiuj du infanoj, kaj centon da vunditoj. Tio estas kondamnita de la internacia komunumo.

Du tagojn post la vizito de la usona sendito en Moskvo, Usono opinias, ke « Rusio transpasas la limon de konveneco ». La germana kancelario Olaf Scholz kondamnas « barbaran atakon », dum la itala Ĉefministrino Giorgia Meloni bedaŭregas bombadon « abomenindan kaj malkuraĝan » kiu « kontraŭdiras ĉian realan engaĝiĝon favore al la paco ». Surloke, ja la civiluloj klare estis celitaj.

Kore de la urbo, ambaŭ misiloj frapis konstruaĵojn de la universitato, kie junulara koncerto estis planita je la 11a horo dimanĉon matene.

Kvardek minutojn pli frue, la unua bombado frapis la konstruaĵon fronte al la hejmo de Nadja. « Tio estis fortega, ŝi eksplikas, nia tuta konstruaĵo estis damaĝita. Mi tuj pensis pri la homoj, kiuj mortis. Ĉi tie, ni estas en la urbo-centro. Hodiaŭ, estas festotago. La infanoj kaj ties patrinoj promenadas. Ni benas palmodimanĉon », bedaŭras Nadja.

 

« Intenca ekstermo de la civilaj loĝantoj »

Dimanĉon vespere, la stratoj estis diskovritaj per rompitaĵoj, kalcinitaj aŭtoj, kriblitaj per metalaj splitaĵoj. Renversitaj bicikloj blokas la trotuarojn. La loĝantoj, konsternitaj, vagas en la sekura areo, kie la sukuristoj plu laboras. « Mi kredis, ke mi ĉion vidis en mia vivo, sed tio, kio okazis hodiaŭ superas la tutan ceteron, diris Oler Strilka, porparolanto de la sukuristoj. Dek veturiloj flamigitaj, ankaŭ la buso, kun senkulpaj pasaĝeroj. Ĉio estis fajrigitaj, ĉio brulis. Ene ĉeestis homoj, tio estis hororo, krioj, larmoj, paniko ».

« Tio estis intenca ekstermo de la civilaj loĝantoj », plu diras tiu sperta sukuristo, laŭ kiu la misiloj senditaj al Sumio ja havis kiel celon okazigi maksimumon da viktimoj. « Vidi la restaĵojn de la homoj, vidi infanojn kaj maljunulojn bruligitajn vivaj, temas tutsimple pri intenca ekstermo de senkulpaj civiluloj ».

Ruĝiĝintaj okuloj, Irina proksimiĝas. Mi petegas, rakontu pri tio, kio okazas ĉi tie. Estas krimo kontraŭ la Homaro. Oni alvokas la tutan mondon. Protektu niajn infanojn. Rigardi sen ion fari, tio sufiĉas ! ». Pasintan monaton, 164 civiluloj estis mortigitaj laŭ Unuiĝintaj Nacioj. Ili estis nun viktimoj de kvazaŭ ĉiutagaj bombadoj  de la rusia armeo.        

« Ĝis kiam la tuta mondo nur kontentiĝos observi kiel la Rusianoj ekstermas Ukrainion ? » Nadja, loĝantino de Sumio.

Nadja alvokas unu plian fojon la internacian komunumon: « Rigardu, nenio milita estas surloke, tio estas krimo ». Apud ŝi, alia virino deklaras:  « Necesas rakonti. Necesas diri al la mondo tio, kio okazas ĉi tie, krimo kontraŭ la Homaro ».   

13/08/2024

Rusio intence mortigas infanojn, pacientojn kaj ukrainajn laboristojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/08/rusio-intence-mortigas-infanojn-pacientojn-kaj-ukrainajn-laboristojn.html

13/12/2023

Milito en Ukrainio: sur la militfronto, la soldatoj petas de la okcidentaj aliancanoj, ke ili ne interrompu la liverojn de armiloj

« Provizu al ni pli da armiloj, da municioj kaj ni faros tion, kion ni devas fari. » - Arturo, ukraina sub-oficiro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/12/milito-en-ukrainio-sur-la-militfronto-la-soldatoj-petas-de-la-okcidentaj-aliancanoj-ke-ili-ne-interrompu-la-liverojn-de-armiloj.html

24/07/2023
Ukrainio:  la rusiaj bombadoj kontraŭ Odeso celas « terorigi » la loĝantaron, laŭ la generalo Jérôme Pellistrandi

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/ukrainio-la-rusiaj-bombadoj-kontrau-odeso-celas-terorigi-la-logantaron-lau-la-generalo-jerome-pellistrandi.html

 

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
1 avril 2025 2 01 /04 /avril /2025 09:22
Christian Klindt Soelbeck/Ritzau Scanpix/via Reuters

31/03/2025

Bildo: NI NE ESTAS AĈETEBLAJ

La vizito de la usona vicprezidento kaj ties edzino en Gronlandon ne estis aprezita de la loĝantoj de la arkta zono. La surlokanoj maltrankviliĝas pro sia sendependeco.

Kore de Arktiko, la maltrankviliĝo kreskas ĉe la Gronlandanoj. En Uummannaq, insuleto batata de la ventoj, la vizito de la usonaj oficialuloj nutras streĉojn kaj malfidojn. « Mi ne vere sentas min en sekureco, se la Usonanoj venas ĉi tien. Ili ne atentigas nin. Ili restu hejmen », konfidas fiŝkaptisto. Atenta pri la sendependeco de Gronlando, li aldonas: « Mi scias, ke sendependeco ne dekretiĝas en unu tago, tiu procezo necesigas tempon ».

 

« Trump volas trudi al ni siajn McDonalds »

En la junularo, la sama sento estas dividita: « Trump volas kapti niajn ercojn trudante samtempe siajn McDonalds kaj konstrui siajn turdomojn… ». Dum Gronlando pli kaj pli ekscitas avidecon, kelkaj petas de la junularo, ke ĝi mobiliziĝu. Meze de revo pri sendependeco kaj internacia premo, la arkta tero troviĝas ĉe grava ŝanĝiĝo. Kio certas estas, ke ĝia destino ne intertraktiĝas en Vaŝingtono.

07/04/2021

Balotoj en Gronlando : venko de la ekologiistoj kontraŭ kontestita minprojekto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/balotoj-en-gronlando-venko-de-la-ekologiistoj-kontrau-kontestita-minprojekto.html

17/08/2016

Gronlando : malnova usona nuklea instalaĵo minacas naturmedion

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/08/gronlando-malnova-usona-nuklea-instalajo-minacas-naturmedion.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
28 mars 2025 5 28 /03 /mars /2025 12:34

27/03/2025

Bildo: « Ni rifuzas morti »

Dum pacismaj manifestacioj organizitaj norde de Gazao, kontraŭ-Hamasaj sloganoj estis aŭdataj, akompanataj de pacaj mesaĝoj adresitaj al Israelo.

Ĉi-marde, norde de Gazao, multaj manifestaciantoj kolektiĝis por postuli finon de la milito kaj kontraŭi la Hamason. Tiu malofta postulo ne havis tielan amplekson de post la 7a de oktobro 2023.

Multaj videoj aperis en la sociaj retoj montrantaj centojn da viroj paŝantaj en la urbo Bajt Lahija, kantante « La Hamaso estas terorista » kaj « Ni volas finon de la milito ».

 

Loĝantaro elĉerpita

La alvoko manifestacii estis dissendita en la apo Telegramo. La identeco de la organizantoj ne estas konata. « Ili aŭdu niajn voĉojn, ili sciu, ke Gazao ne estas silenta, ke popolo ekzistas kaj ne akceptos esti neniigita » eksplikis la organizantoj en tiu mesaĝo.   

« Me ne scias, kiu organizis la manifestacion », precizigis Mohammed al la franca novaĵagentejo AFP. La manifestacianto ne deziris konigi sian familian nomon time de reprezalio. « Mi partoprenis ĝin por sendi mesaĝon nome de la popolo : "Stop la militon" », li daŭrigis asertante, ke li « vidis membrojn de la sekurecaj fortoj de la Hamaso civilvestitaj disigi la manifestacion ».

Tiuj pacismaj manifestacioj intervenas dum delokigo de la loĝantaro kaj dum la israelaj bombadoj rekomenciĝis de post la haltigo de la batalhaltigo decidita inter Israelo kaj la Hamaso. La gazaa sanministrejo ĵus anoncis, ke la limo de 50 000 mortintoj en Gazao estis transpasita ĉi-semajne de post la komenco de la israela interveno en la enklavo.

Majdi, alia manifestacianto, kiu ankaŭ rifuzis konigi sian nomon opinias, ke « la homoj estas elĉerpitaj » kaj sin demandas: « Se la foriro de la Hamaso el Gazao estas la solvo, do kial la Hamaso ne foriras la potencon por protekti la popolon ? »

Surloke, malfacilas taksi la subtenon de la Palestinanoj al la Hamaso, sed la lastaj opinisondoj disponeblaj realigitaj en septembro fare de la Palestinian Center for Policy and Survey Research asertas, ke nur 35% de la loĝantoj de la enklavo subtenas la Hamason. 

15/05/2018

Perfortaĵoj en Gazao: kian rolon ludas la Hamaso en la protestmovado?

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/05/perfortajoj-en-gazao-kian-rolon-ludas-la-hamaso-en-la-protestmovado.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
19 mars 2025 3 19 /03 /mars /2025 19:13
MAJDI FATHI / NURPHOTO / AFP

19/03/2025

Israela bombado trafis konstruaĵon de UN centre de Gaza-sektoro, ĉi-merkrede. Du dungitoj de Unuiĝintaj Nacioj mortis.

Du dungitoj de Unuiĝintaj Nacioj estis mortigitaj dum bombado, kiu trafis konstruaĵon de UN en Deir el-Balah, centre de Gaza-sektoro, sciigis ĉi-merkrede UN-a informfonto.   

Ambaŭ mortintoj estas dungitoj ĉe la Buroo de apogo al projektoj kaj de la Servo de kontraŭmina lukto, precizigis tiu informfonto.

Pli frue en la tago, la Sanministrejo de la registaro de la Hamaso por Gazao anoncis siaflanke, ke fremda laboristo de UN estis mortigita kaj kvin aliaj vunditaj de israela aerfrapo en Gaza-sektoro. Tion dementis Israelo.

 

970 mortintoj en 48 horoj en Gazao.

Sume, almenaŭ 20 Palestinanoj estis mortigitaj en Gazao merkredon, laŭ surlokaj sanagentoj, dum la israela armeo rekomencis bombadi kaj ordonis al la loĝantoj, ke ili evakuu la batalareojn.

Mardon, frapoj jam estigis la morton de 400 personoj, dum senprecedenca atako de post la komenco de la batalhaltigo. La Sanministrejo de la Hamaso por Gaza-sektoro publikigis ĉi-merkrede novan bilancon de la milito kun Israelo, menciante 970 pliajn mortintojn en daŭro de 48 horoj.

La bilanco de la mortoj en la milito de Gaza-sektoro atingas nun 49 547 mortigitajn homojn.

23/02/2025

FUNEBRO KAJ INDIGNO POST LA MORTO DE LA INFANOJ DE LA FAMILIO BIBAS, NI SAVU LA INFANOJN ISRAELAJN KAJ PALESTINAJN

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2025/02/funebro-kaj-indigno-post-la-morto-de-la-infanoj-de-la-familio-bibas-ni-savu-la-infanojn-israelajn-kaj-palestinajn.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
12 octobre 2024 6 12 /10 /octobre /2024 21:22

12/10/2024

La Nobel-premio pri Paco rekompensis vendredon la japanan organizaĵon por abolo de la nukleaj armiloj Nihon Hidankyo, kiu grupigas pluvivantojn de la nukleaj bombadoj kontraŭ Hiroŝimo kaj Nakasako en 1945.

La Nobel-premio pri paco 2024 estis aljuĝita al la japana organizaĵo Nihon Hidankyo pro ĝia engaĝiĝo favore al la pluvivantoj de la nukleaj bomboj de Hiroŝimo kaj Nakasako, anoncis vendredon 11an de oktobro, la Reĝa Akademio de Sciencoj de Svedo.

Nihon Hidankyo « ricevas la pac-premion pro siaj klopodoj favore al mondo sen nukleaj armiloj, kaj ĉar ĝi demonstris per atestoj, ke la nukleaj armiloj estu neniam uzitaj », deklaris la prezidento de la Norvegia nobel-komitato, Jørgen Watne Frydnes.

Aljuĝante tiun premion al la japana movado fondita la 10an de aŭgusto 1956, do antaŭ 68 jaroj, la Nobel-komitato deziras alarmi kontraŭ malkresko de la tabuo pri uzado de la nuklea armilo.        

« De antaŭ preskaŭ 80 jaroj, neniu nuklea armilo estis uzita en milito », konstatis la prezidanto de la Nobel-komitato. « Estas do alarme konstati, ke hodiaŭ tiu tabuo kontraŭ uzado de la nukleaj armiloj estas submetita al premoj », li substrekis.

La diroj koncerne la militon kontraŭ Ukrainio vekis antaŭnelonge maltrankvilojn pri malfortigo de tiu tabuo, aparte pro la minaco de la rusia prezidento Vladimir Putin revizii sian doktrinon pri la uzado de la absoluta armilo.

« La ĉi-lasta premio estas premio, kiu emfazas la necesecon pluigi la nuklean tabuon. Kaj ni ĉiuj havas respondecon por tion fari, aparte la nukleaj potencoj », aldonis la prezidanto de la Nobel-komitato.

 

La situacio en Gazao « similas Japanion antaŭ 80 jaroj »

Reaginte al la venko de sia organizaĵo, la Kun-prezidanto de Nihon Hidankyo esprimis sian surprizon. « Neniam mi imagus, ke tio povus okazi », deklaris Toshiyuki Mimaki al la ĵurnalistoj, kun larmoj en la okuloj, dum gazetkonferenco en Tokio.

Toshiyuki Mimaki starigis similecon inter lia batalo kaj la konflikto, kiu detruas nun Mezorienton. « En Gazao, sangoplenaj infanoj estas detenitaj. Same kiel en Japanio antaŭ 80 jaroj », asertis Toshiyuki Mimaki.

Pasintan jaron, la Nobel-premio pri paco estis aljuĝita al la irana aktivulino Narges Mohammadi, enkarcerigita en sia lando, pro sia lukto kontraŭ  vualo por la virinoj kaj kontraŭ la mortopuno.

La Nobel-premio pri paco, dotita ĝis 11 milionoj da svedaj kronoj (ĉirkaŭ miliono da eŭroj), estos aljuĝita en Oslo la 10an de decembro, datreveno de Alfred Nobel.    

La premio de la Sveda Banko pri ekonomiko, kutime nomata Nobel-premio  pri ekonomiko, estos siaflanke aljuĝita venontan lundon.

https://www.france24.com/fr/info-en-continu/20241011-%F0%9F%94%B4-le-prix-nobel-de-la-paix-2024-attribu%C3%A9-%C3%A0-l-organisation-japonaise-pour-l-abolition-des-armes-nucl%C3%A9aires-nihon-hidankyo

https://www.youtube.com/watch?v=qB6W-PlRr7E

06/10/2023

La irananino Narges Mohammadi : « La Nobelpremio pri paco igos min pli fortika, pli decidema, pli optimisma »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/la-irananino-narges-mohammadi-la-nobelpremio-pri-paco-igos-min-pli-fortika-pli-decidema-pli-optimisma.html

06/08/2023

Memorfestoj de Hiroŝimo: Japanio denuncas la rusian nuklean minacon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/08/memorfestoj-de-hirosimo-japanio-denuncas-la-rusian-nuklean-minacon.html

30/07/2020

Japanio:  la surradiitoj de la «nigra pluvo» de Hiroŝimo en 1945 finfine estas agnoskitaj kiel viktimoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/japanio-la-surradiitoj-de-la-nigra-pluvo-de-hirosimo-en-1945-finfine-estas-agnoskitaj-kiel-viktimoj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
8 octobre 2024 2 08 /10 /octobre /2024 14:53
AFP - JACK GUEZ

08/10/2024

Antaŭ jaro, la 7an de oktobro 2023, la plej murdita terorista atako en la historio de Israelo okazigis 1200 mortintojn. Ĉi tiun tagon, la homoj, kiuj mortis aŭ estis forkaptitaj estis plimulte civiluloj. Sabin Taasa, franca-israelanino spertis absolutan hororon. Ŝia plejaĝa filo kaj ŝia edzo estis murditaj de la Hamaso. « Zohar estas 16-jara, Koren 13-jara kaj Shai 9-jara. Jen la nomoj de la tri knaboj, kiuj mirakle pluvivis kun ilia patrino la tagon de la atako de la Hamaso en Israelo, la 7an de oktobro 2023. La familio estas ruinigita. « Mi perdis mian edzon Gil Taasa, kaj mian filon Or Taasa, li estis 17-jara » diras Sabine Taasa mallaŭte. La familio Taasa vivis en Netiv HaAsara tute proksime de Gazao. La 7an de oktobro, Or kampadis apud sia hejmo, sur la plaĝo Zikim, kiam la taĉmentoj de la Hamaso alvenis per la maro.            

« Or estis murdita je la 6a horo kaj 49 per ses kugloj en la kapon. Ĉio estis filmita kaj rekte elsendita de la teroristoj », diras la patrino per tremanta voĉo. Tuj poste, la vilaĝo Netiv HaAsara estis sturmita de la Hamaso, tie kie la familio Taasa loĝis en du apudaj domoj.

Ellitigitaj de la sirenoj, de pafoj kaj eksplodoj, Sabin rapide enfermiĝis en sekura ĉambro kun unu al siaj filoj. La du aliaj knaboj estis en la alia domo. Ilia patro Gil kuris rifuĝi kun ili en la kontraŭ-raketa ŝirmejo de la ĝardeno.

« La membroj de la Hamaso sturmas al li kaj tuj ĵetas grenadon, priskribas Sabin Taasa. Ili scias, ke ene staras du knaboj. Ĉar ili aŭdas la knabojn, kiuj ploras, Gil prenas la grenadon kaj diras al Koren kaj Shai : mi amas vin. Li metas ĝin kontraŭ sia ventro kaj provas eliri kun ĝi kaj malembarasi sin de ĝi. Li eksplodas fronte al la knaboj. » Ambaŭ knaboj tiam estas vunditaj, iliaj korpoj kribritaj per splitaĵoj. Ĉio estis filmita de la kontrol-kameraoj de la domo.

« Mi rakontos la veron al la tuta mondo »

« Shai restis blinda je unu okulo. Li estas plena je cikatroj kaj traŭmatizita, konfesas la patrino. Se mi forestas du aŭ tri horoj, li panikas. Koren ne plu sukcesas rigardi la homojn en la okuloj. Li ne eltenas esti tuŝita. Li eĉ ne povas paroli kun sia psikologo. Kiam mi kondukas lin al lia psikologo, mi devas resti kun li en la kabineto ».

De jaro, Sabin Taasa ne sukcesas kompreni kiel tia tragedio povis okazi : « Bedaŭrinde, ĉi tiun tagon, ni ne estis protektitaj. Ĉeestis nek armeo, nek sukuroj ».

Hodiaŭ, ĉe la virino, korŝirita, dominas kolero, amareco, sed ankaŭ kuraĝo : « Mi ne restos en mia lito, dirante al mi, ke tio estas mia destino kaj nenio pli. Mi rakontos la veron al la tuta mondo ».   

19/06/2024

« Plimulte de la popolo de Israelo volas, ke tiu registaro foriru »: en Jerusalemo, miloj da personoj manifestacias kontraŭ Benjamin Netanjahu

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/06/plimulte-de-la-popolo-de-israelo-volas-ke-tiu-registaro-foriru-en-jerusalemo-miloj-da-personoj-manifestacias-kontrau-benjamin-netanjahu.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
5 octobre 2024 6 05 /10 /octobre /2024 21:50
VIRGINIE PIRONON / RADIO France

05/10/2024

En Libano, ĉiuj lernejoj estas fermitaj, dum la israelaj bombadoj daŭras. Multaj el ili aliformiĝis en akceptejojn por centoj da miloj da delokitoj. 900 urĝaj centroj estis malfermitaj en la tuta lando.

De antaŭ dek tagoj, 175 personoj, inter kiuj duono estas infanoj, dormas surgrunde en klasĉambretoj en tiu libana lernejo de Zahlé aliformita en urĝan akceptejon, en la valo Bekaa oriente de Bejruto. Vestaĵoj, nutraĵoj… la familioj, foririntaj en urĝeco mankas je ĉio.

Kaŭriĝinta, kun vizaĝo enkadrigita per nigra hiĝabo, Rama 13-jara, desegnas. « Ĉi tie estas la suno, ĉi tie estas la nuboj, ŝi priskribas. Mi desegnas domon kun infano kaj mi desegnos la aerbombadojn. La infano ploras, ĉar ĝi perdis sian domon. Mi estas tiel malĝoja, ke mi forlasis la mian por veni ĉi tien ».   

Se la domo de Rama fakte ne estis damaĝita, la juna adoleskantino plu estas tamen traŭmatizita pro la bombadoj de la apudaj loĝejoj. « Dum bombado, mi grimpis en arbon. Mi kriis : panjo ! panjo ! Mi estis superŝutita, preskaŭ svenis, rakontas la adoleskantino. Oni donis al mi medikamentojn kun akvo ».

Issa, 10-jara, venas de la urbo Baalbek. « Mia domo estis tie, sed 20 misiloj falis en la kvartalon », li eksplikas.

« Oni aŭdis la eksplodojn. Ni timegis. Ni venis ĉi tien por ne plu timi kaj esti en sekureco ».  Aissa, 10-jara.

Tiuj infanoj estas traŭmatizitaj de la milita frakaso. « Droneoj, eksplodoj, aviadiloj, kiuj pasas kaj transpasas la sonmuron, tio estas traŭmatizaj, ilustras Christophe Boulierac, porparolanto de la Unicef en Libano. Ludi, esprimiĝi kaj restadi kun siaj parencoj estas la unua respondo, kiu ebligos al ili ne tro malfarti. Antaŭ kelkaj tagoj, mi estis en unu el tiuj ŝirmejoj en alia urbo, kaj knabo diras al mi : « "Mi volas havi braceleton kun mia nomo, ĉar se misilo falas sur nin, mi volas, ke oni retrovu mian korpon, kaj ke oni identigu ĝin kun mia familio", infano neniam devus diri tion ».

De la komenco de la milito inter Israelo kaj la Hizbolaho, la libanaj aŭtoritatoj mencias 2000 mortintojn, inter kiuj 127 infanoj. 30 000 infanoj jam estis delokitaj. Kaj la nombro senĉese kreskas.

31/01/2024

Libano:  la UNRWA estas vivnecesa por plejparto de la palestinaj rifuĝintoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/01/libano-la-unrwa-estas-vivnecesa-por-plejparto-de-la-palestinaj-rifugintoj.html

05/11/2023

Atako de la 7a de oktobro: Naŭ familioj plendas ĉe la Internacia Puna Kortumo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/11/atako-de-la-7a-de-oktobro-nau-familioj-plendas-ce-la-internacia-puna-kortumo.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }