Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 avril 2020 2 14 /04 /avril /2020 12:41

14/04/2020

Malgraŭ diroj de la ukrainiaj respondeculoj, kiuj celas trankviligi, Greenpeace opinias, ke la arbara fajro ne estas regita kaj proksimiĝas danĝere al la reaktoroj, kiuj estis metitaj sub betona sarkofago.

La bildoj ŝajnas eliri el koŝmaro. Dikaj fumoj kaj gigantaj flamoj invadas la ĉielon de la centralo de Ĉernobilo. La giganta arbara fajro jam atingis la fantom-urbon Pripjat, kaj proksimiĝas al la reaktoroj.

Pli ol 400 ukrainiaj fajrobrigadistoj plu luktis lundon kontraŭ grava incendio ĉirkaŭ la ekskluda areo de Ĉernobilo. Dum observantoj asertas, ke la fajro proksimiĝas danĝere de la centralo, la aŭtoritatoj montriĝas trankviligaj.

«La nuklea centralo de Ĉernobilo, la stokejoj de radioaktivaj forĵetaĵoj kaj la aliaj kernaj infrastrukturoj de la ekskluda areo ne estas minacitaj», indikis Volodimir Demĉuk, alta respondeculo de ukrainiaj urĝaj servoj, en video publikigita en Fejsbuko. Li aldonis, ke la precipa tasko de la fajrobrigadistoj estas lokalizi la incendiajn zonojn kaj limigi ties disvastiĝon.     

Ukrainio interalie mobilizis kontraŭ-incendiajn helikopterojn por estingi la fajron, kiu daŭras de la 4a de aprilo, vivtenitan de viglegaj ventoj.

Natalia Degtjarenko, dungitino ĉe Energoatom, la nacia kompanio de produktado de nuklea energio de Ukrainio, publikigis en Fejsbuko plurajn videojn, kiuj montras la incendiojn:              

06/04/2020

Ukrainio: incendio apud Ĉernobilo kaŭzas altiĝon de radioaktiveco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/04/ukrainio-incendio-apud-cernobilo-kauzas-altigon-de-radioaktiveco.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }