Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 décembre 2022 3 28 /12 /décembre /2022 11:10
OMS

27/12/2022

Libano figuras en ruĝa listo de landoj kun Haitio, Pakistano, Siro kaj Kenjo, Etiopio kaj Malavio.

La eksplodo de kazoj de ĥolero en la mondo estas pligravigita de la klimata ŝanĝiĝo, kaj la senprecedenca situacio, kiu daŭras de antaŭ pluraj jardekoj estas eĉ pligravigita pro la manko de vakcinoj, atentigis vendredon la "Monda Organizaĵo pri Sano" (MOS).

La naciaj sanitaraj aŭtoritatoj kaj la UN-agentejo luktas nun kontraŭ tiu « malsano de la malriĉeco » en 29 landoj, eksplikas Doktoro Philippe Barboza, respondeculo ĉe MOS pri lukto kontraŭ tiu plago ligita al manko de trinkebla akvo kaj taŭgaj sanitaraj instalaĵoj.

 

Manko de vakcinoj

« La mapo estas preskaŭ ĉie ruĝa », deklaris la epidemiologiisto, citante inter aliaj landoj Haition, Pakistanon, Sirion, ankaŭ Kenjon, Etiopion kaj Malavion. « Se ni ne mastras la epidemion nun, la situacio pligraviĝos », li insistis.

En Haitio, antaŭ kelkaj semajnoj, ni ĝojis havi neniun kazon dum la tri antaŭaj jaroj, sed la situacio tre rapide difektiĝis en kunteksto de perforto inter bandaĉoj. Aliro al flegado, jam malstabila, fariĝas pro tio eĉ pli malfacila. La malsano jam okazigis pli ol 280 mortintojn.

La lando ricevis 1,2 milonon da dozoj de perbuŝa vakcino kontraŭ la ĥolero, kaj la vakcina kampanjo komenciĝos post kelkaj tagoj.   

Aliparte la monda stoko de vakcinoj farita por fronti la urĝecojn estas preskaŭ elĉerpita, kaj la 36 milionoj da dozoj fabrikitaj ĉiujare jam estas atribuitaj, eksplikas Doktoro Barboza, al ĵurnalistoj de Ĝenevo. Fakte la nombro de laboratorioj ne sufiĉas, kaj nur ĉirkaŭ 2,5 milonoj da dozoj estas fabrikitaj ĉiumonate.

Pluraj jaroj estos necesaj laŭ li, antaŭ ol oni povu iom plialtigi la produktadon. Li ankaŭ notas, ke tiu serumo estas « multe malpli interesa » por la fabrikantoj, ĉar ĝi estas « vakcino por la malriĉaj landoj ». Ĝis tiu atingo, la MOS prenis esceptan decidon anstataŭigi la traktadon kun du dozoj – kiu protektas dum pluraj jaroj – al traktado je ununura dozo, sola rimedo por povi trakti pli da homoj.

 

Klimata ŝanĝiĝo

« La faktoroj origine de la ĥolero ĉiam estas la samaj », memorigas Philippe Barboza. « Sed ĉi-jare, ni havas eĉ pli gravan faktoron: la rektan efikon de la klimata ŝanĝiĝo, kun senprecedencaj inundoj en kelkaj partoj de la mondo, kun sinsekvado de gravaj sekecoj kaj ciklonoj, kiuj pligravigis plejparte de tiuj epidemioj », li aldonis.

Ankaŭ la konfliktoj kiel tiu, kiu okazas en Sirio aŭ la ekonomia krizo en Irano favoras tion. La respondeculo de la MOS substrekis, ke la morteca procento por la aktuala epidemio estas ekstreme alta en plejparte de la landoj, kie UN-sanagentejo posedas datumojn.

« Estas netolereble en la 21a jarcento, ke homoj mortas pro malsano tre konata kaj tre facile traktata », indignas Doktoro Barboza. Kvankam ĥolero povas mortigi en kelkaj horoj, ĝi povas esti traktita per simpla rehidrato, aŭ antibiotikoj por la plej gravaj kazoj. Sed multaj personoj ne havas ĝustatempan aliron al tia traktado .

« La lukto kontraŭ la ĥolero ne estas perdita. Ni povas gajni ĝin », deklaris Doktoro Barboza, kiu substrekas, ke rapida aliro al flegado estas decidiga por malaltigi la mortecan procenton.         

12/09/2022

Inundoj en Pakistano : « klimata amasbuĉado », indignas S° Guterres

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/inundoj-en-pakistano-klimata-amasbucado-indignas-s-guterres.html

07/06/2022

Klimato : Sirio kaj Irako estas grave tuŝitaj de drasta sekeco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/06/klimato-sirio-kaj-irako-estas-grave-tusitaj-de-drasta-sekeco.html

07/05/2020

Kenjo: la inundoj okazigis preskaŭ 200 mortintojn kaj 10 000 internajn delokitojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/05/kenjo-la-inundoj-okazigis-preskau-200-mortintojn-kaj-10-000-internajn-delokitojn.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }