31/03/2017
Greenpeace invitis Ludoviko Einaudi pianludis sur la arkta oceano.
La kvara "Internacia forumo Arkto" okazas ĉi-ĵaŭdon en Arĥangelsko en Rusio. Ĉiuj landoj, kiuj randas Arkton estas reprezentataj: Kanado, Usono, Norvegio, Danio per Gronlando, kompreneble Rusio, kaj ankaŭ la landoj interesataj de la komercaj aferoj, kiel Ĉinio kaj Japanio. Ĉar Arkto iĝas strategia loko, kun militaj kaj komercaj investadoj, des pli ke la degelo de la glacioj faciligas la ekspluatadon. Kaj Rusio de kelkaj jaroj anoncis siajn ambiciojn.
Dimitri Rogozine, rusia Vic-Ĉefministro taskita pri la militindustria komplekso, eksplikis ekde 2015: «Arkto estas nia teritorio, ni prizorgos tie sekurecon. Kaj ankaŭ eltiros de ĝi profiton».
Por firmigi sian ĉeeston, Rusio deplojis ŝiparon de 40 glacirompiloj en la regiono, el kiuj tute nova milita glacirompilo…
Ĝi ankaŭ komencis la konstruadon de militbazo, kaj kondukis grandajn militajn manovrojn.
Sed Rusio ĉefe deziras provi, ke la kontinenta plataĵo vastiĝas preter la nuna limo de 200 marmejloj, kaj postulas 1,2 milionon da pliaj kvadrataj kilometroj.
Ĉar Arkto ŝajne entenas 20% el la tutmondaj rezervoj de hidrokarbidoj. Kaj la regiono, male al Antarkto, ne estas protektata. La areo interesas la grandajn kompaniojn de hidrokarbidoj. Kiel ekzemple, la imponega gasprojekto de Total, preskaŭ finplenumita, norde de la duoninsulo Jamalo.
Rusio ne nur volas ekspluatadi la regionon, ĝi ankaŭ volas kontroli la transitojn de hidrokarbidoj tra la nova norda pasejo, kiu interrilatigas Atlantikon al Pacifiko. Vojo, sur kiu la aliaj najbaraj landoj, Kanado, Usono, Norvegio, kaj Danio intencas akiri rajton al kontrolo.
Video: Arkto: Putino laŭdas la klimatan varmiĝon