Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 février 2012 3 01 /02 /février /2012 23:37

acta noJen kion ĵus subskribis tute diskrete en Japanio la plej riĉaj landoj, por la ekskluziva profito de la grandaj industriaj premgrupoj…

http://www.youtube.com/watch?v=iM5Kc_qX9iE


 

Imagu ke via retalirprovizisto kontrolas ĉion, kion vi faras tra la reto.

Imagu ke nepatentitaj medikamentoj kiuj povus savi vivojn estu malpermesitaj

Imagu ke semoj kiuj povus nutri milojn da personoj estu kontrolitaj je la nomo de patentoj

Tio efektiviĝos kun ACTA

ACTA estas Plurŝtata Interkonsento Kontraŭ Falsado

Maskovestita kiel komerca konsento, ACTA estas multe pli vasta ol tio

Dum tiuj tri lastaj jaroj, ACTA estis sekrete traktita de 39 landoj

Tamen, la traktantoj ne estas reprezentantoj demokrate elektitaj

Ili ne reprezentas nin, sed ili kreas leĝojn de post nia dorso

Ili mistordas niajn demokratajn procezojn

por altrudi novajn punsankciojn celante ĉesigi la dividon de interretaj dosieroj

ACTA celas igi la rektajn retservojn kaj la retalirprovizistojn

leĝe respondecaj pri la faradoj de iliaj uzantoj

ili tiamaniere fariĝas privataj polico kaj justico pri kopirajto

cenzurante proprajn retojn

La konsekvencoj por la esprimlibereco estus teruraj

je la nomo de patentoj, ACTA donus al grandaj entreprenoj la potencon haltigi la nepatentitajn medikamentojn antaŭ ol ili alvenas al tiuj, kiuj bezonas ilin

kaj malhelpus la uzadon de certaj grenoj por la semado

La eŭropa Parlamento baldaŭ voĉdonos pri ACTA

tiu voĉdono estos la okazo diri NE

unu fojon por ĉiam

al tiu danĝera traktado

kiel civitanoj, ni devas peti de niaj elektitoj ke ili repuŝu ACTA-n

NE AL ACTA

 

 

 

 

 

 

 

    

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }