Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 octobre 2015 3 21 /10 /octobre /2015 19:20

21/10/2015

Por la unua fojo de post la katastrofo de Fukuŝimo en 2011, radiadoj estis agnoskitaj kiel kaŭzo de la kancero de laboristo.

Tio estas la unua fojo. La japana registaro agnoskis, ke la leŭkemio de laboristo en la centralo akcidentita estis kaŭzita de radiadoj. Aliaj eks-laboristoj en la areo de Fukuŝima Dajiĉi, detruita de la cunamo la 11an de marto 2011 Nord-oriente de la lando, ankaŭ suferas pri kancero, sed neniu el ili akiris agnoskon, ke rilato ekzistas kun la akcidento de la nuklea centralo.

 

Malferma vojo por aliaj kazoj

« Tiu kazo respondas al la kondiĉoj » de agnosko, eksplikis funkciulo de la ministerio, dum gazetkunveno en Tokio. La eks-laboristo estis tridekjaraĝa, kiam li laboris en la centralo de Fukuŝimo de oktobro 2012 ĝis decembro 2013. Li antaŭe laboris ankaŭ en alia nuklea areo. Krom tiu unua agnosko, tri kazoj plu estas nun ekzamenataj, precizigis la ministrejo, kiu antaŭe forpuŝis plurajn aliajn dosierojn submetitajn fare de eks-laboristoj.

Tri el la ses reaktoroj de la centralo de Fukuŝimo Dajĉi fuziis kelkajn horojn post la mortiga cunamo, kiu detruis la nord-orientan marbordon de la arkipelago kvar jarojn kaj duonon antaŭe. Eksplodoj de hidrargo poste okazis, detruante konstruaĵojn de la areo, kaj grandaj kvantoj da radioaktivaj elementoj ellasiĝis.

Miloj da laboristoj laboris surloke unu post la alia por superregi la instalaĵojn, starigi urĝajn rimedojn en la celo akvumi kaj malvarmigi la reaktorojn, demeti infektitajn forĵetaĵojn, provi mastrumadi la centojn da miloj da tunoj da radioaktiva akvo kaj prepari la malmuntadon.

La jara submetiĝa limigo al radiadoj de la laboristoj, estis porokaze altigita dum la kriza kulmino, antaŭ ol esti malaltigita al pli kutima nivelo por la laboristoj de tiu sektoro. Oficiale, neniu mortis pro sia submetiĝo al radiadoj post la katastrofo de la centralo Fukuŝimo Dajiĉi.

Eĉ la morto pro kancero de tiu, kiu estis direktoro de la centralo ĉe la momento de la akcidento, Masao Yoŝida, oficiale ne rilatas kun la radiadoj ricevitaj je tiu momento. La viro, mortinta en julio 2013, ĉeestis en Fukuŝimo Dajĉi en la momento de la katastrofo, kaj multe penis sur la areo, dum la ses sekvontaj monatoj.

http://www.europe1.fr/international/fukushima-les-radiations-reconnues-pour-la-1ere-fois-responsables-du-cancer-dun-travailleur-2532675

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }