23/01/2022
La niĝera filio de Orano, antaŭe nomita Areva, ekspluatis dum 40 jaroj tiun minejon de uranio en Saharo por nutradi nukleajn centralojn.
La pejzaĝo konsistas en dezerto de sablo kaj rokoj, kie potenca vento regule balaas la grundon. En Arlit, Niĝera Saharo, la radioaktivaj kotoj, la rubaĵoj de la Cominak estas stokitaj subĉiele.
« Tio reprezentas ĉirkaŭ 20 milionojn da tunoj da radioaktivaj rubaĵoj produktataj dum 40 jaroj », komentas Bruno Charon, inĝeniero pri nuklea fiziko ĉe la laboratorio Criirad, asocio pri protektado de la medio, kiu analizis tiujn rubaĵojn, kaj alarmas hodiaŭ pri la danĝeroj por la loĝantoj kaj la medio.
La niĝera filio de Orano, antaŭe nomita Areva, ekspluatis dum 40 jaroj tiun minejon de uranio en Saharo por nutradi interalie nukleajn centralojn. La minejo fermis de preskaŭ du jaroj, sed la rubaĵoj ne ankoraŭ estas izolitaj.
« Pro la potenco de la ventoj en la regiono, la radioaktivaj polvoj, la radioaktiva gaso estas tre facile disigeblaj en la medio, eksplikas la inĝeniero. Ĉar tiuj rubaĵoj ne estas izolitaj, la infektado eniras en la subgrundajn akvojn. Tio estas absolute neakceptebla. »
« Arlit estas paradizo por la sano »
Ĉe la Cominak, la ĝenerala direktoro Mahaman Sani Abdoulaye asertas, ke nenia risko ekzistas koncerne la demandon pri akvo en Arlit, ekzemple: « Ĝi estas trinkebla. Neniu emiso atingas lokon ekster nia zono. Tio estas taŭge retenata, taŭge kontrolata en nia industria areo. »
Laŭ li, nenia problemo ekzistas ankaŭ por la 600 personoj, kiuj plu laboras en la loko. Tio ridetigas Almoustapha Alhacen, prezidento de la NeRegistara Organizaĵo Aghinr'inman, en Arlit: « Profesiaj malsanoj neniam okazis dum 50 jaroj da laboro, nek malsanoj ligitaj al uzataj produktaĵoj, nek malsanoj ligitaj al la radioaktiveco. Dum 50 jaroj, neniu malsano okazis. Arlit estas paradizo por la sano », li ironias. - Almoustapha Alhacen, prezidento de la NRO Aghinr'inman
La prezidento de la NRO Aghinr'inman elvokas spirmalsanojn en Arlit, malsanoj pri renoj, hepato… « Sed ni ne havas rimedojn, li bedaŭras, por pruvi, ke ili estas ligitaj aŭ ne kun la minaj aktivecoj. »
Siaflanke, la entrepreno promesis, ke ĝi iompostiom kovros la rubaĵojn ĝis 2026 per argilo kaj rokoj.
Laŭ la asocioj, tiu kovrilo ne estos sufiĉe hermetika.
Video: « 20 milionoj da radioaktivaj kotoj » (en la franca)
13/10/2013
Niĝero: miloj da manifestaciantoj kontraŭ Areva en la nordo
14/06/2012
Francio: la respublika Prezidento S° Hollande volas akceli la uranian produktadon
27/04/2012
Niĝero: striko sur la laborejo de Imuraren, ekspluatata de Areva