/image%2F0553642%2F20210409%2Fob_bc7b29_eynj6aawqaaapnl.jpg)
09/04/2021
Tiujn lastajn tagojn, subitaj riveraltiĝoj kaŭzitaj de la tropika ciklono Seroja, semis kaoson inter la indonezia insulo de Floreso kaj Orienta Timoro, instigante milojn da personoj serĉi rifuĝejon en la akceptejoj.
Almenaŭ 120 personoj mortis, kaj dekoj da aliaj plu estas malaperintaj en inundoj kaj terglitoj kaŭzitaj de la tropika ciklono Seroja en Indonezio kaj Orienta Timoro, laŭ la lasta bilanco anoncita pasintan mardon.
La "Indonezia centro pri administrado de la katastrofoj" anoncis la morton de 86 personoj en pluraj insuloj proksime de Orienta Timoro, kie ankaŭ 34 mortintoj estis censitaj. La bilanco estas finfine malpli grava ol tiu, kiu estis anoncita pli frue.
En Indonezio, la savantoj luktis, provante retrovi pli ol 70 malaperintajn personojn, uzante kelkfoje ŝovelilojn por detiri la rompitaĵojn amasigitajn dum la pasado de la ciklono.
Tiujn lastajn tagojn, la torentaj pluvoj estigis subitajn riveraltiĝojn kaj terglitojn, kunportante kelkfoje domojn. Pli ol 10 000 personoj rifuĝis en evakuejoj.
Multaj domoj, vojoj kaj pontoj estis kovritaj per koto kaj elradikigitaj arboj, kio implikas la laboron de la savantoj, kiuj provis atingi la plej tuŝatajn zonojn.
Terglitojn faciligas la senarbarigo
«En la venontaj tagoj, ni riskas plu sperti ekstreman meteologion» pro la ciklono, deklaris la porparolanto de la "Indonezia Agentejo pri administrado de la katastrofoj", Raditya Jati.
La terglitoj kaj la subitaj riveraltiĝoj kutimas en la indonezia arkipelago, interalie dum la pluvsezono. Sed la medidefendantoj substrekas, ke la senarbarigo favoras tiujn katastrofojn.
La tempesto antaŭiras nun direkte al la okcidenta marbordo de Aŭstralio.
En januaro, 40 Indonezianoj mortis dum inundoj, kiuj tuŝis la urbon Sumedang, okcidente de Javo. La "Nacia Agentejo pri administrado de la katastrofoj" opinias, ke 125 milionoj da Indonezianoj, t.e duono el la loĝantaro de la arkipelago, vivas en regionoj, kiuj ofte suferas pri terglitoj.