10/02/2022
Pli ol dek jarojn post la nuklea akcidento de Fukuŝimo, sebastoj, specio de mara perko estis kaptitaj en la akvoj proksime de la nuklea strukturo. Tiuj fiŝoj prezentas nivelon de impona radioaktiva infektado.
Tiu malkovro koincidas kun la decido de Tajvano malrigidigi la striktigojn koncerne la importadojn de nutraĵoj venantaj de la Fukuŝima regiono.
Tajvano estis certa, ke la nivelo de radioaktiveco revenis al normaleco en la Pacifiko, preskaŭ dek unu jarojn post la nuklea akcidento de Fukuŝimo. Marvaste de la centralo, tio ja estas la kazo kaj la japanaj trolŝipoj relaboris en la maro. Sed la maraj profundecoj kaj la haveno proksimaj de la centralo plu estas ege infektitaj.
La prigardado de la niveloj de radioaktiveco daŭras. Laŭ la South China Morning Post, la kontrolo de la kaptitaj fiŝoj ebligis konstati infektadon per cezio po 1400 bekereloj kilograme, dum la japana registaro malpermesas la vendon de fiŝoj je pli ol po 100 bekereloj kilograme. La vendo de tiuj radioaktivaj sebastoj estis tuj malpermesita.
En 2013, specio de fiŝo proksime de la sebastoj, kaptitaj proksime de la centralo entenis kvanton de radioaktiva cezio je pli ol 2500-oble superan al la laŭleĝa limigo.
Efiko, kiu povus daŭri jarcentojn
Laŭ NeRegistaraj Organizaĵoj, tiom altaj niveloj de infektado mezuritaj en fiŝoj konfirmas, ke la efikoj de la nuklea akcidento de Fukuŝimo al la naturmedio daŭros jardekojn, eĉ jarcentojn.
Kune kun la fiŝkaptistoj de Fukuŝimo, ili petas de la registaro, ke ĝi rezignu enverŝi en la maron, post traktado, pli ol milionon da tunoj da infektitaj akvoj stokitaj sur la nuklea areo.
La akvo, kiu devenas interalie de la malvarmigo de la reaktoroj estis filtrita, sed plu entenas tricion. Ĝia enverŝado en la oceanon komenciĝos venontjare kaj daŭros proksimume tridek jarojn.
13/04/2021
Japanio decidis forĵeti la akvon de Fukuŝimo en la maron