14/06/2012
Ŝajne la ŝanĝado rilate la nuklean energion ne estas baldaŭa. Post renkontiĝo la 12an de junio kun la niĝera prezidento, Mahamadu Isufu, S° Hollande subtenis akcelon de la ekspluatado far Areva de la estonta giganta minejo de uranio Imuraren (Niĝero), planita fine de 2013.
« Se tio povas plirapidi, ni estos aprobantaj. Ĉio, kio povas esti farita por disvolvado devas esti farita en la plej rapida tempo », tiel deklaris la franca prezidento. Tio sendube ĝojigos la multnacian entreprenon, proprieton de la ŝtato, kiu importas de Niĝero preskaŭ 40 % el ties uranio. Post prilaboro, la uranio utilas kiel fisiaĵo por la nukleaj reaktoroj. « Temas ĉi-okaze pri klara daŭrigado de « Francafriko, por la plej granda profito de la nuklea premgrupo (Areva) kaj malfavore al la demokratio en Afriko », denuncas la Observejo pri nukleo, asocio kreita de la antaŭa animanto de la Retejo « transiri nukleon », Stéphane Lhomme.
Ambaŭ minejoj nuntempe ekspluatataj de la franca grupo, en la regiono Arlit, nur plu havas dek ĝis dudek jaroj da produktado. Areva do garantiis al si en 2008 la ekspluat-privilegion de la giganta minejo de Imuraren, latente la dua plej granda urania minejo en la mondo (po 5.000 tunoj jare). La multnacia entrepreno planis investi 1,2 miliardon da eŭroj. Ĝia ekspluatado rangos la landon monskale de la 6a ĝis la 2a inter la uraniaj produktantoj, tuj post Kazakstano, kie Areva ankaŭ estas instalita.
Radioaktiveco
La niĝera prezidento esperas ke la ekspluatado de ties landaj riĉofontoj estos « ambaŭgajnantan ». Naiveco ? Mahamadu Isufru bone scias pri Areva : li estis unu el la estroj de ĝia niĝera filio, la Somaïr, dum la 1980aj jaroj. Li regule juĝis tro malalta la vendoprezon de uranio kaj certigis ke li ne « indulgos » la multnacian entreprenon. Kion ajn li akiru de la franca registaro, la teruraj mediaj efikoj restados.
Multaj studaĵoj sendependaj malkaŝis la radioaktivajn kotojn kaj la grandegajn amasojn de radioaktivaj forĵetaĵoj stokitaj liberaere, proksime de la urbo Arlit. La radioaktiva infektado kontribuas al la dezertigo kaj la sekigado de la akvo-tavoloj, sur fono de ekspluatado de laboristoj, ene de lando grave tuŝita per la malriĉeco (kaj la Internacia Monunua Fonduso). Per tiu deklaracio, S° Hollande sekvas la paŝojn de ties antaŭantoj kiuj ĉiuj subtenis la klopodojn de Areva por certigi la uranian provizadon de Francio. Neniam respektante la rajtojn de la lokaj loĝantoj.
Laŭ Sophie Chapelle (12 juin 2012) : http://www.bastamag.net/article2470.html