Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 août 2020 4 06 /08 /août /2020 21:28
Foto: Dai Kurokawa/EPA

06/08/2020

Bildo: Dum li vicumas por preĝi ĉe la pacmemoriga parko, maljuna viro svingas afiŝtabulon, kiu mencias: «Ne lasu la infanojn plori pro la adoltaj militoj»  

En Japanio, Hiroŝimo celebras tiun 6an de aŭgusto, la 75an datrevenon de la unua atombombo el la Historio. Tri tagojn poste, sekvos ĝin dua en Nagasako. Hodiaŭ, Hiroŝimo luktas kontraŭ forgeso. 

La lastaj atombombitaj postvivantoj, la «hibakuŝoj» iom post iom forpasas. Ilia averaĝa aĝo estas 85 jaroj. Ĉi-jare, en lia lukto kontraŭ forgeso, Hiroŝimo estas ank viktimo de la kronvirusa pandemio.

La Japananoj tiom timas la kronvirusan pandemion, ke ili preskaŭ forgesas Hiroŝimon. Plejparte de la memorceremonioj pri la atombombo estis nuligitaj. La viruso malhelpas la japanajn lernejanojn viziti grupe la pacmemorigan parkon, ties maŭzoleon starigitan ĉe la epicentro de la eksplodo, kaj ties nuklean «muzeon». Pro la viruso, la lastaj «hibakuŝoj» aŭ plu vivantaj atombombitoj estas trudizolitaj hejme aŭ en la malsanulejoj. Por konservi la rakontojn de la atombombitaj viktimoj kaj lukti kontraŭ forgeso, la municipo de Hiroŝimo lanĉis projekton de posteuloj de hibakuŝoj. Temas pri viroj kaj virinoj, kiuj de antaŭ jaroj rilatas kun la postvivantoj de la bombo. Ili kolektas iliajn rakontojn, ne nur faktojn, sed ankaŭ iliajn emociojn kaj suferojn, kiujn ili ne povas esprimi. Tiuj posteuloj transdonas la memoron de la atombombitoj post ilia morto. Por la pli junaj japanoj, Hiroŝimo estas nur historiaĵo, kion oni lernas en la klasĉambro, forgesante kelkfoje tion, kio antaŭas, kiel la abomenaĵoj de la japana imperia armeo dum la milito.

Ĉu Japanio estos provizita de la nuklea armilo?  

La atombomboj de Hiroŝimo kaj Nagasako naskis en Japanio pacisman movadon favore al la abolo de la nuklea armilo. La Ĉefministro Ŝinzo Abe provas siaflanke revizii la Pacisman Konstitucion (Bildo: Artikolo 9 de la Japana Konstitucio). Plimulte el la Japananoj volas defendi sian Konstitucion parte skribitan de Usono fine de la milito. Ilia sekureco dependas de la usona nuklea protektado.

Sed Japanio, unua atombombita lando en la mondo, ne ankoraŭ subskribis la traktaton de UN pri la malpermeso de la nukleaj armiloj. La forgeson de Hiroŝimo utiligas Ŝinzo Abe. La Ĉefministro sin pretendas realisma. Li frontas la nuklean minacon de Nord-Koreio, ankaŭ de Ĉinio. Lia partio proponas akiri kapablecon de defenda nuklea frapo kontraŭ atakoj de nord-koreiaj misiloj. Ŝinzo Abe deziras fari de Japanio landon kiel alian, provizitan se necese de la nuklea armilo. 

30/07/2020

Japanio:  la surradiitoj de la «nigra pluvo» de Hiroŝimo en 1945 finfine estas agnoskitaj kiel viktimoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/japanio-la-surradiitoj-de-la-nigra-pluvo-de-hirosimo-en-1945-finfine-estas-agnoskitaj-kiel-viktimoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }