06/11/2012
Alvoko de 14N
Eŭropa striko, Eŭropaj popoloj ni stariĝu!
La 14an de novembro Portugalio, Hispanio, spertos ĝeneralan strikon por rifuzi la rigorecajn planojn.
Ĉie en Eŭropo, batalaj movadoj, aktivistoj, organiziĝos por diri STOP al rigoreco, stop al tiuj ultra-liberalaj politikoj je servo de financistaro.
Portugalio kaj Hispanio spertos ĝeneralan strikon la 14an de novembro, kaj multaj aliaj landoj ankaŭ prepariĝas por rifuzi la rigorecajn aranĝojn.
La Eŭropa Konfederacio de sindikatoj, sub la premo de la popoloj kaj de diversaj batalaj movadoj, decidis organizi strikojn, manifestaciojn kaj kolektiĝojn la 14an de novembro.
La popoloj devas ribeli fronte al la rigorecaj politikoj, la socialaj difektaĵoj organizitaj, kiuj utilas por repagi ŝuldon kiu ne estas nia.
La popoloj devas ribeli fronte al politika mondo kiu protektas, favoras socian klason malplimultan kiu pliriĉiĝas dank’al la kreskanta rigoreco kaj la interezoj de neleĝa ŝuldo.
Ĉar la ŝuldo estas neleĝa, kontraktita por la financa mondo malfavore al la popolaj interesoj. Tiu ŝuldo ne estas nia, ni nenion ŝuldas, ni nenion pagos.
Tiu tago de ĝenerala striko ne estos agado tempo-limigita. Ĝi devas esti la deirpunkton de konfrontado starigita de kaj por la popoloj fronte al la politikistoj, bankoj, borsoj kaj grandaj industriaj trustoj.
Sekve al tiu batala tago, estos nepre necese konstruadi kunkune perspektivon de ĝenerala striko senlima.
Eŭropaj popoloj, ni stariĝu, ni unuiĝu, ni batalu kunkune por Eŭropo pli sociala, pli egaleca, kie neniu restados laŭ la vojrando.
http://europeanstrike.org/
https://www.facebook.com/EuropeanStrike
https://twitter.com/StrikeEuropean
https://www.thechangebook.org/pages/787/