Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 mai 2012 7 06 /05 /mai /2012 17:34

japanio.jpg 06/05/2012

Fakte, la tago tiom atendita de la japanoj estas finfine alveninta : la 5an de majo 2012, ĉiuj nukleaj reaktoroj estas haltigitaj ! Por la unua fojo de post 1970. Multaj prifestas tiun nokton en Japanio. 

Antaŭ la 11a de marto 2011, 54 reaktoroj funkciis. 14 monatojn poste, ili ĉiuj estas haltigitaj. Kelkaj ĉar ili suferis gravajn averiojn kaŭze de la tertremo, aliaj ĉar ili eniras en normalan fazon de teknika prizorgado, aliaj ĉar la loĝantaro opozicias.

La traŭmato de la Fukuŝima katastrofo estas tiel profunda ke la japana popolo faras premon sur la lokajn aŭtoritatojn por ke neniam ili revivos tiun koŝmardon.

Daŭrigi la premon estas plu necese por ke tiu tago ne estu nur miraĝo. Ĉar la registaro ja deziras plu produkti nuklean elektron. Ĝi jam konsentis pri la ekspluatada refunkciado de pluraj reaktoroj. Duelo do ekkomencos inter la loĝantaro kaj la atomenergia industrio.

Tamen, la kontraŭnuklea batalo jam gajnis. Tiu tago estas memorinda ĉar Japanio ĵus demonstris ke eblas rezigni pri tiu detruiga energio. La tuta mondo nun scias : ne bezonatas prilumi per kandeloj kiam ni ĉesas atomenergion !    

Ĉu la landoj kiuj persistas en la volo uzadi tiun energion aŭ kiuj sin riskas blinde en atomenergion atendu propran katastrofon por kompreni ?  

http://fukushima.over-blog.fr/

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }