Overblog
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 avril 2021 2 13 /04 /avril /2021 16:05
AFP / Philip FONG

13/04/2021 

Bildo: Manifestacio kontraŭ la decido de la japana registaro forĵeti en la maron la traktitan akvon devenintan de la akcidentita centralo de Fukuŝimo. 

La akvo estis plurfoje filtrita por esti malembarasita de plejparte el siaj radioaktivaj substancoj.

Post ilia traktado, Japanio forĵetos en la maron pli ol milionon da tunoj da akvo, kiuj devenis de la  nuklea centralo de Fukuŝimo, anoncis la 13an de aprilo la japana registaro. Ĝi estos forĵetita «post kiam ni certiĝos, ke ĝi atingas nivelon de radioaktivaj substancoj nete sub la sekurecaj normoj», deklaris la Ĉefministro Yoshihide Suga. 

La akvo estis tiel plurfoje filtrita por esti malembarasita de plejparte el la radioaktivaj substancoj (radionukleidoj). La tricio tamen ne povas esti elminita per la aktualaj teknikoj. La operaco ŝajne komenciĝos plej frue post du jaroj, kaj daŭros dum jardekoj.

https://www.youtube.com/watch?v=KdT1s7N7eDw

Miloj da cisternoj da infektita akvo  

Tiu decido intervenas post sep jaroj da diskutoj pri la maniero malembarasiĝi de la akvo deveninta de la pluvo, de la subgrundaj akvotavoloj aŭ de la necesaj injektoj por malvarmigi la korojn de la nukleaj reaktoroj, kiuj kunfandiĝis post la giganta cunamo de la 1a de marto 2011.

Ĉirkaŭ 1,25 miliono da tunoj da infektita akvo estas nun stokitaj en pli ol mil cisternoj apud la akcidentita centralo. Kaj la akvo plu akumuliĝas : en 2020, la centralo produktis po ĉirkaŭ 140 kubajn metrojn da infektita akvo ĉiutage. 

https://www.youtube.com/watch?v=JfSlFT6zm34    

neniammilitointerni - dans Sandetruado
12 mars 2021 5 12 /03 /mars /2021 22:23
Kyodo News / MAXPPP

12/03/2021

Jean-Michel Jacquemin-Raffestin estas kun-aŭtoro de la libro «Fukuŝimo, tremeroj kaj stuporo dek jarojn poste». Li opinias, ke ni nenion lernis de la nukleaj akcidentoj.   

Cent jarojn post la katastrofo de Fukuŝimo, konsekvenco de tertremo kaj cunamo, kiuj okazigis preskaŭ 200 000 mortintojn, «sendube, ni nenion lernis de la nukleaj akcidentoj», opinias Jaŭdon 11an de marto, Jean-Michel Jacquemin-Raffestin, kun-aŭtoro kun Mickael Naveau de la libro "Fukuŝimo, tremeroj kaj stuporo dek jarojn poste".

En ilia verko ili substrekas, ke Fukuŝimo «infektadas la marajn fundojn de la planedo». «Tio estas kronika, daŭra, gravega infektado por la planedo», alarmas Jean-Michel Jacquemin-Raffestin.

Laŭ li, la konsekvencoj de la katastrofo de Fukuŝimo havas konsekvencojn ne nur en Japanio, sed ankaŭ « en aliaj landoj ». « En Usono, beboj grandnombre suferis pri hipotiroidismo. La cabernet sauvignon de Kalifornio ekzemple estas infektata per cezio. Franca sciencisto de la Centro de nukleaj studaĵoj de Bordozo, Michael Pravikoff ja malkovris tion », eksplikas Jean-Michel Jacquemin-Raffestin.

Laŭ Jean-Michel Jacquemin-Raffestin, la danĝero devenas ankaŭ de malfortaj dozoj de radiado, al kiuj la Japanoj plu estas submetitaj. De post la katastrofo, « 200 000 personoj estis translokitaj », li deklaras. Tiuj personoj, jen estis evakuitaj, jen deziris foriri. « Ĉar homoj revenas vivi surloken, la tero estis gratita nur 5 centimetrojn profunde. Ili reinstalas homojn en iliaj hejmoj, la infanojn en la lernejoj. Fukuŝimo estas loko en Japanio, kie estas multaj arbaroj. La arbaroj ne estas purigitaj. En la prefektejo de Fukuŝimo, eble nur dudekono el ĝi estis purigita kaj tute ne la cetero ».

Sed la demando koncernas ne nur la provincon de Fukuŝimo. Ĝi fakte koncernas la tutan landon, li opinias. « en Francio, la Asocio kontraŭ  la radioaktiveco en Okcidento, faris rimarkindan laboron en Japanio. Ĝi analizis la sakojn de polvosuĉiloj en dek du domojn, 200 kilometrojn for de Fukuŝimo ». Tiuj sakoj entenis, laŭ tiuj studaĵoj, kvantojn en Bq/kg de partikloj de cezio-137 kaj cezio-134 superaj al la sojloj de radioaktiveco.

11/03/2020

Atomkatastrofo de Fukuŝimo en Japanio: la infektitaj akvo-stokoj saturiĝas

 http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/atomkatastrofo-de-fukusimo-en-japanio-la-infektitaj-akvo-stokoj-saturigas.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado
10 mars 2021 3 10 /03 /mars /2021 21:54
AFP / Romeo Gacad

10/03/2021

Bildo: manifestacio de la polinezia sendependista partio kontraŭ la nuklea testo antaŭvidata en la atolo Mururoa, la 2an de septembro 1995.

Ĉu la franca Ŝtato plu mensogas pri la rela efiko de la nukleaj testoj en Polinezio ? Jes, respondas la reta esplormediato Disclose.

La retmediato Disclose enketis dum du jaroj partnerece kun esploristoj de la Universitato de Princeton. Ĝiaj konkludoj estas, ke la oficiala nivelo de infektado de la testoj realigitaj inter 1966 kaj 1996 estas tre subtaksitaj.

Miloj da paĝoj da militaj dokumentoj, malsekretigitaj en 2013, estis atentege studitaj. La datumoj estis komparataj kun tiuj publikigitaj de la Komisarejo pri atoma energio je origino de la oficialaj nombroj (rekalkulitaj en 2006)

Nur koncerne la teston Centaure, ĉirkaŭ 110 000 personoj estis submetitaj al radioaktiveco

Nur koncerne la teston Centaure, pafita en julio 1974, «ĉirkaŭ 110 000 personoj estis submetitaj al radioaktiveco, t.e la tiama preskaŭ tuta loĝantaro de la arkipelago», substrekas Disclose.

La specialisto pri nukleaj demandoj, Sébastien Philippe, instruisto-esploristo ĉe la usona universitato de Princeton, estas unu el la aŭtoro de la enketo. «Ni trovis nivelon de submetiĝo al radiado 2 ĝis 10-oble pli alta ol la oficialaj nombroj. Ni ankaŭ trovis, ke dekoble pli da personoj rajtus monkompensojn», li subskribas.      

La enketo emfazas interalie «gravan nombron de tiroidaj kanceroj» sur pluraj insuloj. Ĝis nun, nur ĉirkaŭ sesdek polineziaj civiluloj ricevis monkompensojn, krom militistoj kaj prestaĵlaboristoj.  

07/07/2013

Franca Polinezio : la tuta Polinezio estis surradiita de la nukleaj provoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/franca-polinezio-la-tuta-polinezio-estis-surradiita-de-la-nukleaj-provoj

neniammilitointerni - dans Sandetruado
28 février 2021 7 28 /02 /février /2021 17:06
LIONEL CHAMOISEAU / AFP

28/02/2021

Inter 5 000 kaj 15 000 personoj laŭ la informfontoj, paŝadis sur la stratoj kontraŭ la minaco de preskripto, kiu riskas okazi koncerne la dosieron pri la poluanta insekticido uzita ĝis 1993.

«Kontraŭ nepuniteco»: pluraj miloj da personoj manifestaciis sabaton en Martiniko kontraŭ la minaco de preskripto de la dosiero pri klordekono. Tiu insekticido estas akuzata, ke ĝi venenis la insulon kaj apudan Gvadelupon, kie la mobilizado ankaŭ  komenciĝis, sed pli malforte.

«Ni ne vidis tiel vastan manifestacion de post la jaro 2009».

Dek du jarojn post la ĝenerala striko kontraŭ multekosta vivo, Francis Carole, prezidento de la Partio por la liberigo de Martiniko (Palima) kaj ekzekutiva konsilisto taskita pri la sanitaraj aferoj de la teritoria komunumo, ĝuas pri la reveno de la Martinikanoj sur la stratoj.

Inter 10 000 kaj 15 000 personoj laŭ la organizantoj, 5 000 laŭ la polico, kelkaj surhavantaj kontraŭ-Covidajn maskojn, aliaj tute ne, partoprenis, kiel Francis Carole : «La Martinikanoj mobiliziĝis laŭ miloj», substrekis tiu maldekstra gvidanto, por rebati al la malestimo kaj respondi al la «kraĉaĵo, kiun ĵetis al ni la franca registaro, nome la minaco de preskripto» en la dosiero de tiu insekticido, kiu enfiltriĝis en la grundojn de la insulo, kaj restados tie dum centoj da jaroj.

Popolo infektita

«Prescription dapré yo, di préfet a alé planté bannan» («Laŭ ili la afero estos preskriptita, diru al la prefekto, ke li plantu bananojn»), kantis interalie la manifestaciantoj sur ario de karnavalo, neleĝa ĉi-jare pro la Covid-19.

Ne forgesante tamen la agitvorton de ĉirkaŭ kvardek asocioj, sindikatoj kaj politikaj partioj de la insulo, kiuj alvokis al la kolektiĝo : «Kontraŭ nepuniteco».

La insekticido estis permesita inter 1972 kaj 1993 en la Antilaj bananejoj. Ĝi poluadis akvojn kaj agrikulturajn produktaĵojn, dum ĝia tokseco kaj persistema potenco en la medio estis konata de la sesdekaj jaroj. Pli ol 90% el la adoltaj loĝantoj en Gvadelupo kaj Martiniko estas infektitaj per klordekono, laŭ la Franca Agentejo pri publika sano, kaj la antilaj populacioj suferas pri incidenca procento de prostata kancero inter la plej alta en la mondo. 

18/07/2020

Martiniko: Mobilizado de la aktivuloj kontraŭ la klordekono: dua nokto da ribelo en Fort-de-France

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/martiniko-mobilizado-de-la-aktivuloj-kontrau-la-klordekono-dua-nokto-da-ribelo-en-fort-de-france.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado
1 septembre 2020 2 01 /09 /septembre /2020 20:00
© keystone-sda.ch

01/09/2020

Bildo: en Germanio, la radikaligo de la movado «kontraŭ la surhavo de maskoj» estigas stuporon.   

Kolektiĝoj kontraŭ la devigataj aranĝoj fare de la registaroj por lukti kontraŭ la pandemio de Covid-19-malsano estis organizitaj sabaton en pluraj grandaj urboj de Eŭropo, interalie en Berlino, Londono kaj Parizo.  

Berlino, Londono aŭ Vieno kaj Zuriko: manifestacioj kontraŭ la surhavo de maskoj estis organizitaj sabaton 29an de aŭgusto en pluraj grandaj urboj de Eŭropo, raportas la BBC.

La plej ampleksa kolektiĝo okazis fine de posttagmezo en Berlino, malantaŭ la Brandenburga pordego. Ĉirkaŭ 38 000 personoj – laŭ la aŭtoritatoj – el kiuj kelkaj «venis de malproksime», retroviĝis sur fono de «neidentigita germana popmuziko» skribas Deutsche Welle. En la homamaso, estis videblaj t-cemizoj baritaj per la vorto «Querdenken» - la memproklamitaj «lateraj pensuloj», precizigas la artikolo. Tiu grupo, bazita en Stutgarto, petis haltigon de la devigataj restriktoj, kiuj celas lukton kontraŭ la kronviruso. Tiu grupo akuzas ilin pri malobservado de kvindeko da artikoloj de la germana konstitucio.    

Apud la «skeptikuloj de la Covid-19» troviĝis «miksaĵo de skeptikuloj pri kronviruso, komplotismaj teoriuloj kaj kontraŭ-vakcinaj aktivuloj» - ankaŭ ĉeestis, «same kiel dum la antaŭaj manifestacioj pri la kontraŭ-kronvirusaj aranĝoj», «membroj de la germana ekstemdekstra medio», raportas la radio-televido, asertante, ke ĝi estis plurfoje akuzita per krioj de «Lügenpresse!» (mensoga informilaro).              

La manifestacio estis finfine disigita de la polico post «du horoj» pro senrespekto de la sanitaraj aranĝoj, eĉ antaŭ sia komenciĝo. Iom post la 19-a horo, «centoj da personoj, inter kiuj multaj portis la kolorojn kaj la flagojn rilatantajn al la "Reichsbürger" («civitanoj de la imperio») de ekstremdekstro, provis sturmi la Reichstag», aldonas Deutsche Welle, sed la situacio estis rapide regita, laŭ la polico.

      

«Fablo» 

En Londono, mil manifestaciantoj «kontraŭ la trudizoliĝo, kontraŭ la vakcinoj kaj kontraŭ la maskoj», invadis Trafalgar Square, postulante «finon de la sanitaraj aranĝoj de la registaro, kaj la rajton esti trafita de la Covid-19 – se ĝi ekzistas – sen interveno de la Ŝtato», mencias The Independent.

Inter la parolantoj, figuris David Icke, fama konspirteoriulo. Sur afiŝtabuloj estis skribite sloganoj kiel «World Hoax Organisation» (« monda organizado de la fablo ») aŭ «Masks are muzzles» («la maskoj estas buŝumoj»). Ankaŭ ĉi tie, la polico «postulis de la manifestaciantoj, ke ili disiĝu pro malobservado de la reguloj koncerne interpersonan distancigon».

En Parizo, 200 ĝis 300 personoj protestis kontraŭ la devigata surhavo de masko. «La manifestaciantoj» rakontas la irlanda televidkanalo RTÉ, «inter kiuj kelkaj svingis afiŝtabulojn, sur kiuj estis skribite "Haltigu la mensogojn" estis rapide ĉirkaŭitaj de la polico, kiu monpunis ĝis 135 eŭroj tiujn, kiujn ne surhavis maskon».      

https://www.courrierinternational.com/article/coronavirus-des-milliers-de-manifestants-antimasque-travers-leurope

https://www.youtube.com/watch?v=S7zK8BuKSp4

neniammilitointerni - dans Sandetruado
18 juillet 2020 6 18 /07 /juillet /2020 20:52
Benoît de LA SALLE, sabaton 12an de oktobro 2019

18/07/2020

La streĉiteco plu estis spertita pasintan vendredon 17an de julio en Fort-de-France, kie policistoj kaj aktivuloj alfrontiĝis de posttagmeze ĝis malfrue en la nokto.

Vendredon, dum la tuta tago, kaj tagon antaŭe, aktivuloj okupis Fort-de-France. De ĵaŭdo, ili mobiliziĝas subtene al la tri junuloj detenitaj en la policejo de Fort-de-France, kies policistoj estas suspektataj pri perforto dum manifestacioj, kiuj okazis pasintajn 13an kaj 15an de majo. Prezentitaj ĉe la tribunalo dum la mateno, ili tuj estis arestitaj kaj estos juĝataj la 27an de aŭgusto.     

Tiu juĝdecido ne mildigis la streĉitecon. Post unua nokto da perforto kaj la incendioj de du statuoj sur la placo de la Savano, pliaj incidentoj tie kaj tie okazis en la urbo-centro de Fort-de-France fine de la vendreda posttagmezo. Larmigaj grenadoj estis pafitaj por disigi la manifestaciantojn. La aktivuloj, inter kiuj kelkaj antaŭenpaŝis, ŝirmitaj per somiero aŭ diversaj mebloj por protekti sin, reagis ĵetante diversajn objektojn al la policistoj.      

 

Arestadoj kaj vunditoj 

Pliaj arestadoj okazis pro perfortaĵoj plenumitaj kontraŭ policistoj kaj ĝendarmoj.  Laŭ la polico, du funkciuloj estis vunditaj, inter kiuj unu grave. Iom pli frue, la aktivuloj ĉeestis antaŭ la urbodomo de Fort-de-France. Ili deziris interparoli kun la urbestro, Didier Laguerre. Post longa tempo, tiu ĉi komencis interdiskuton antaŭ la perono de la urbodomo. La aktivuloj tiam denuncis la perfortojn suferitajn de unu el ili tagon antaŭe, antaŭ la policejo. La urbestro aŭskultis la patrinon de la viktimo, kaj detaligis la vundojn de sia filo kaj lian hospitaligon dum parto de la nokto, antaŭ lia deteno. Sed la interparolo ne daŭris, vigleco rapide kreskis inter la protektantoj de la urbestro kaj pluraj aktivuloj. Didier Laguerre fine estis kondukita de liaj protektantoj en la municipan konstruaĵon. La aktivuloj restadis siaflanke blokitaj ĉe la enirejo de la urbodomo.

        

La urbestro bedaŭras la perforton 

Vendredon vespere malfrue, la urbestro de Fort-de-France reagis en komunikaĵo asertante, ke «neniu respondo al la problemoj al kiuj hodiaŭ la Martinikanoj estas submetitaj, ne trovos solvon dank’al perfortoj». «La respondo tute ne povas esti perforto, venante de ambaŭ partoj, jen policistoj jen manifestaciantoj», li plu menciis. Li precizigis, ke li interparolis kun la proksimuloj de la juna vundito, unue publike kaj poste private por «subteni ilin kaj provizi la respondojn, kiujn ili ne sukcesas akiri de la aŭtoritatoj».

Li finas sian komunikaĵon menciante : «Mi ne volas, ke la urbo Fort-de-France estu la scenejo de alfrontiĝoj kaj diversaj difektaĵoj de publikaj aŭ privataj bienoj. Aliparte, mi ne akceptos, ke rasismaj insultoj estu plenumintaj kontraŭ la martinika popolo. Mi do postulas de ĉiuj protagonistoj pacigon kaj respekton de la humanismaj valoroj, kiuj ĉiam kunigis nin».   

14/01/2020

Martiniko: kolizioj marĝene de proceso kontraŭ aktivuloj, kiuj luktis kontraŭ klordekono

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/01/martiniko-kolizioj-margene-de-proceso-kontrau-aktivuloj-luktantaj-kontrau-klordekono.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado
15 février 2020 6 15 /02 /février /2020 17:15
AP foto/Eldar Emric

15/02/2020

«Mi konas neniun, kiu mortis ĉi tie pro naturaj kaŭzoj. Eĉ la junuloj mortas kaj tiuj, kiuj postvivas estas malsanaj».

La atesto de Goran Stojak estas terura. Li naskiĝis kaj kreskis en vilaĝo situanta en la ĉirkaŭaĵo de Tuzla, cent kilometrojn for de Sarajevo.     

Tiu loko simbolas la dependecon de Bosnio-Hercegovinio je karbo, kaj la damaĝojn kaŭzitajn de la fosiliaj energioj. 

 

Poluoj en la aero, la akvo, la grundoj kaj la nutradĉeno 

La plej grava termo-elektra centralo je karbo de la lando troviĝas ĉi tie. Ĝi ellasas grandkvanton da sulfura dioksido, da nitrogena dioksido kaj partiklajn materialojn, sed ne nur. La toksaj forĵetaĵoj de la centralo infektas ankaŭ la grundon, la akvon kaj la nutradĉenon de la loĝantoj. Denis Zisko, kiu gvidas surlokan NRO-n, kondukas nin al la loko, kie tiuj reziduoj estas enverŝitaj.

«En tiu loko, oni povas vidi la problemon koncentritan en areo, eksplikas tiu membro de la Centro por ekologio kaj energio. Kiel vi povas vidi, nenia tegaĵo ekzistas, nenia protektado malhelpas la akvon penetri en la grundon kaj la akvo-tavolojn. La potenco Hidrogena (pH) de tiu akvo atingas 11 aŭ 12. Ĝi estas plena de pezaj metaloj kaj kemiaj produktaĵoj, kiuj estas utiligitaj de la centralo. Kaj tiu tuta poluado penetras la sub-grundojn».  

30 milionoj da kubaj metroj: jen la volumo de la reziduoj, kiuj estis enverŝitaj en tiun areon, kaj kiuj tuŝas ne nur la loĝantojn de tiu vilaĝo.

«Dum somero, la surfaco de tiuj uzitaj akvoj solidiĝas kaj la vento levas la polvon, rakontas Denis Zisko. Ĝi portas la polvon ĝis la ĉirkaŭaj vilaĝoj, kaj kiam ĝi estas forta, ĝi eĉ kunportas ĝin ĝis la urbo».

     

Pligrandigo de la centralo

Pasintjare, la registaro decidis pligrandigi la centralon danke al ĉina prunto je 680 milionoj da dolaroj. La aŭtoritatoj emfazas, ke laborpostenoj estos kreitaj kaj certigas, ke la nova aktiveco estos tre malmulte poluanta.   

«La bloko 7, kiu estas nun konstruata, respektos la normojn de Eŭropa Unio, provas trankviligi Goran Misic, kiu laboras ĉe la ministrejo pri Medio kaj Protektado de la naturo. Do ni taksas, ke la kvalito de la aero pliboniĝos je 20%. Koncerne la elektran centralon, ĝi emisios multe malpli da poluaĵoj». 

 

Konsternega mortado

Atendante tiun ŝanĝon, la mortado en la vilaĝo Divkovici restas unu el la plej alta el la Okcidentaj Balkanoj. La homoj mortas ĉi tie je 55-jaraĝa kaj tiuj, kiuj eskapas la spirajn problemojn estas maloftaj. Goran bone scias tion…

«Multaj el miaj amikoj mortis pro kancero li konfidas, dum lia filo sidas sur liaj genuoj. Ili mortis en kruelaj suferoj».

Pro tio kaj por siaj infanoj li asertas, ke li daŭros aktivadi malgraŭ la kontraŭaj fortoj. Bosnio ne estas la nura lando, kiu plu konstruas karbo-centralojn.

Sume, 17 estas antaŭviditaj en la Okcidentaj Balkanoj ĝis 2030.

La jaro 2030 estas la limdato, kiun pluraj landoj de Eŭropa Unio provas trudi por ĉesigi la produkton de elektro per karbo.      

neniammilitointerni - dans Sandetruado
28 décembre 2018 5 28 /12 /décembre /2018 21:57

28/12/2018

Bildo: Lernejanoj de Delhio manifestacias kontraŭ la alta nivelo de poluita areo en 2017. La tribunalo de Delhio decidis, ke la duon-maratono de la urbo povos daŭri kiel antaŭvidita, malgraŭ la avertoj de la kuracistoj.

«SAVU NIAJN POLMOJN», «MIAJ RAJTOJ LUDI»

La aerpoluado, interne kaj ekstere, estigas ĉiujare morton de ĉirkaŭ 600 000 infanoj malpli ol 15-jaraj, pro gravaj infektoj de la spiraj vojoj, alarmas la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS).

La aerpoluado estas la «nova tabako», asertis la ĝenerala direktoro de la MOS, Tedros Adhanom Ghebreyesus dum la unua monda konferenco pri «aerpoluado kaj sano» organizita en Ĝenevo.

Ĉi-okaze, la MOS publikigis raporton malkaŝantan, ke ĉiujare ĉirkaŭ 93% el la infanoj malpli ol 15-jaraj en la mondo (t.e 1,8 miliardoj da infanoj) spiradas areon tiel poluitan, ke ĝi grave endanĝerigas ilian sanon kaj ties kreskadon.

Laŭ la MOS, ĉirkaŭ 91% el la loĝantoj de nia planedo spiradas poluitan areon, kio kaŭzas ĉirkaŭ 7 milionojn da mortoj ĉiujare. «Tiu krizo de la publika sano estis objekto de kreskinta atento, sed specifa aspekto estas ofte neglektata: kiel la poluado de la aero afekcias specife la infanojn», mencias la MOS en la raporto.

         

Neŭrologiaj malsanoj 

En 2016, la aeropoluado ene de la hejmoj kaj ekstere, estigis morton de 453 000 infanoj malpli ol 5-jaraj kaj 52 000 infanoj aĝaj de 5 ĝis 15 jaroj pro gravaj infektoj de la spiradaj vojoj, laŭ la raporto. La raporto eksplikas, ke la gravedaj virinoj submetitaj al poluita areo riskas antaŭtempajn akuŝojn, kaj havi infanojn je malgranda pezo.    

La poluado de la areo ankaŭ afekcias la neŭrologian kreskadon kaj la scikapablecon de la infanoj. Krome tiuj, kiuj estis submetitaj al altaj niveloj de aerpoluado riskas pli ol la aliaj suferi, pli poste en sia vivo, pri kronikaj malsanoj, kiel korvaskulaj malsanoj.

 

Poluantaj bruligaĵoj 

Unu el la kialoj, pro kiuj la infanoj estas aparte vundeblaj al la efikoj de la atmosfera poluado estas, ke ili spiras pli rapide ol la adoltoj, kaj do sorbas pli da poluaĵoj, emfazas la MOS. Krome, la infanoj vivas pli proksime de la grundo, kie kelkaj poluaĵoj atingas maksimuman koncentradon precize, kiam ilia cerbo kaj korpo estas plu disvolviĝantaj.      

Nov-naskitoj kaj junaj infanoj estas pli vundeblaj al aerpoluado ankaŭ en la hejmoj, kiuj kutime uzadas teknologiojn kaj poluantajn bruligaĵojn por kuiri, varmiĝi kaj lumigi. Dum gazeta telekonferenco, la doktoro Maria Neira, direktorino pri Publika sano ĉe MOS asertis, ke la prioritato por la internacia komunumo estu rapidigi la transiron al «propraj kaj renoviĝantaj energioj»

23/05/2018

Tutmondo:  Aerpoluado mortigas ĉiujare 7 milionojn da personoj, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/05/tutmondo-aerpoluado-mortigas-ciujare-7-milionojn-da-personoj-lau-la-monda-organizajo-pri-sano.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado
8 décembre 2018 6 08 /12 /décembre /2018 17:53

08/12/2018

De tri jaroj, la nombro da personoj, kiuj suferas pro malsato en la mondo kreskas denove, kaj koncernas 821 milionojn da personoj en 2017. La Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj (ONA) starigis tiujn nombrojn en sia jarraporto pri la "Stato de la nutrada sekureco kaj nutrado en la mondo". Ili markas regreson ĝis la nivelo, kiu ekzistis antaŭ dek jaroj, indikis la internacia organizaĵo.
«La situacio pligraviĝas en Sud-Ameriko kaj en plejparte de la afrikaj regionoj, dum la tendenco al malaltiĝo de la sub-nutrada procento, kiu karakterizis la asian kontinenton, ŝajne malrapidis forte», konstatas UN en sia komunikaĵo.
Aliparte, la raporto klare ligas tiun kreskadon de la malsato en la mondo, al la klimata ŝanĝiĝo. «Krom la konfliktoj, la variemo de la klimato kaj la klimataj ekstremoj figuras inter la ŝlosilaj faktoroj de la antaŭnelonga pliintensiĝo de la malsato en la mondo, kaj estas unu el la ĉefaj kialoj de la gravaj nutradaj krizoj. La kombinaj efikoj de la klimata ŝanĝiĝo estas malprofitaj al ĉiuj aspektoj de la nutrada sekureco (disponebleco, alirebleco, uzado kaj stabileco», ĝi indikas.   
Ĝi aparte notas, ke la klimataj ŝanĝiĝoj kaŭzas «malaltiĝon de la kvalito de la nutraĵoj, kaj de la diverseco de la nutraĵoj produktitaj kaj konsumitaj»: «efikojn al akvo kaj salubrigo» ; «konsekvencojn al la flegado de la patrinoj kaj mamnutrado». 

03/02/2018

Klimato: giganta manifestacio en Bruselo markas la malfermon de la COP24

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/12/klimato-giganta-manifestacio-en-bruselo-markas-la-malfermon-de-la-cop24.html

02/12/2018

Germanio: manifestacioj kontraŭ la karbo, tagon antaŭ la pintkunveno pri la klimato en Katovico

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/12/germanio-manifestacioj-kontrau-la-karbo-tagon-antau-la-pintkunveno-pri-la-klimato-en-katovico.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado
28 septembre 2018 5 28 /09 /septembre /2018 13:43

28/09/2018

Bildo : La klordekono, tiu endokrina perturbanto estis longtempe konsiderata kiel nemalhavebla al la kulturo de bananoj, unu el la ŝlosilaj ekonomiaj sektoroj de Antiloj… 

La Antilanoj estas kore de lukto por diskonigi la danĝerecon de la klordekono. Ĉeestanta en Martiniko kaj Gvadelupo, tiu kancerogena insekticido kaj endokrina perturbanto ĉeestanta en la grundoj, estigos poluadon dum pluraj jarcentoj.

Ĝi estis longtempe konsiderata kiel nemalhavebla al la kulturo de bananoj, unu el la ŝlosilaj ekonomiaj sektoroj de Antiloj. En longa enketo, la franca ĵurnalo Le Monde priskribas la situacion de tiu «mirakla» insekticido, kiu havas katastrofajn konsekvencojn. Aperinta en 1972, ĝi estis ŝprucigita al la bananejoj cele al lukto kontraŭ la grenskaraboj de la bananujo, kulpaj pri konsiderindaj damaĝoj.   

Malpermesita en Francio ekde 1990, sed escepte uzata ĝis 1993 en Antiloj, ĝi estas de tiam, plu ĉeestanta en la grundoj kaj povas troviĝi en kelkaj nutraĵoj je vegetala aŭ besta origino, kaj kelkaj akvokaptiloj.

 

Poluitaj grundoj dum centoj da jaroj 

Laŭ la ĵurnalo "Le Monde", preskaŭ ĉiuj Gvadelupanoj (95%) kaj Martinikanoj (92%) estas venenitaj per klordekono, laŭ studaĵo publikigita en 2013 fare de "Santé publique France". (Publika Sano Francio)

Pli grave, «la pesticido estas forte suspektata, ke ĝi kreskigas la riskon de kancero de prostato, kies nombro en Martiniko superas mondan rekordon, kun 227,2 kazoj por 100 000 homoj ĉiujare», eksplikas la artikolo. Ĝi ankaŭ estas suspektata malhelpi la normalan kreskadon de la beboj.   

La klordekono estas eliminita de la korpoj post kelkaj semajnoj. Sed en Antiloj, neniu povas eskapi ĝin. Ĝi ĉeestos en la grundoj dum centoj da jaroj. 

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }