23/06/2023
Tiujn lastajn monatojn, la lando frontas ekstremajn meteologiajn kondiĉojn kaj lokajn temperaturojn nekutimajn, akrigitajn de la klimata ŝanĝiĝo.
Ĉinio sufokas. Ruĝa alarmo pro varmego estis dekretita en la lando vendredon 23an de junio laŭ vasta parto en la nordo de la lando kun temperaturoj, kiuj proksimiĝas 40°C. Altaj temperaturoj en Ĉinio ne estas kutimaj en somero, aparte en la arida okcidento kaj sudo de la lando. Sed la lando frontas tiujn lastajn monatojn ekstremajn meteologiajn kondiĉojn, akrigitajn de la klimata ŝanĝiĝo laŭ sciencistoj.
Sume, 185 ruĝaj alarmoj estis dekretitaj vendredon laŭ vasta nord-okcidenta kvarono de Ĉinio, kio enkalkulas Pekinon, la urbegon Tjanĝino pli oriente, kaj la limajn provincojn Hebejo kaj Ŝandongo. La ruĝa alarmo estas la plej alta nivelo pri meteologio en Ĉinio.
Unuafojo de post 2014, ĝi estas validigita en Pekino, kun temperaturoj, kiuj povus atingi 40°C, laŭ la meteologiaj servoj. La ĉina ĉefurbo registris ĵaŭdon 41,1°C, nome sian plej varman tagon de post la komenco de la meteologiaj registroj en 1961.
En la marborda provinco Ŝandongo, kiu bordas la Flavan maron, la temperaturo eĉ atingis ĵaŭdon 43°C laŭ la meteologiaj servoj.
Laŭ la lokaj amaskomunikiloj, 17 stacioj de nacinivelaj meteologiaj registroj superis rekordojn. Tiu forta varmo verŝajne daŭros en la nordo kaj oriento de Ĉinio dum almenaŭ ok tagoj, alarmis vendredon la meteologaj servoj.
16/06/2023
Klimato : la mondaj averaĝaj temperaturoj komence de junio atingis rekordon, laŭ Copernicus
08/06/2023
Klimato: neniam la oceanoj estis tiel varmaj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/06/klimato-neniam-la-oceanoj-estis-tiel-varmaj.html
08/05/2023
Vjetnamio spertas rekordan temperaturon ĝis 44,1°C