Overblog
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 septembre 2024 6 21 /09 /septembre /2024 14:27

21/09/2024

La enhavlisto de la oktobra kajero:

195 ... Raporto pri antaŭkongresa ekskurso (AK2)

197 ... Premioj de INK-3 anoncitaj dum la Universala Kongreso!

198 ... Pri la arta programo dum la UK

199 ... Universala Kongreso | Faka agado: IKUE dum la UK

200 ... Universala Kongreso | UEA

200 ... 12 diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj

201 ... Universala Kongreso: Futbalmatĉo dum la 109-a UK

201 ... Oficiala Informilo

202 ... Raporto pri la Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto

203 ... Universala Kongreso: Kiel mi vojaĝis al la UK en Aruŝo

204 ... Nia tre speciala privata postkongreso­

206 ... ILEI: La Esperantaj instruistaj kongresoj ĉiam fariĝas familiaj etosoj

207 ... Kulturo: Nova libro Mengzi en la ĉina kaj Esperanto

208 ... Fake, Science kaj Profesie tra la mondo: UMEA en Aruŝo kaj “Astronomia UK” en Sud-Afriko

209 ... Edukado: Instruado de Esperanto en Tanzanio

210 ... UEA: Premio Deguĉi 2024

212 ... Unuiĝintaj Nacioj: Unuiĝintaj Nacioj kaj disiĝintaj nacioj: por Esperanto en la nuna mondo

213 ... Eventoj: Belega evento kaj neforgesebla travivaĵo

214 ... Landa Agado: Somerfina Renkontiĝo en Tel-Avivo

214 ... Movado: Politikistoj alte atendas pri Esperanto

215 ... Forpasoj

La 110-a UK

Brno — Ĉeĥio

19 — 26 de julio 2025       

https://uea.org/kongresoj

neniammilitointerni - dans Esperanto Aktualaĵoj
6 février 2024 2 06 /02 /février /2024 22:29
Adem Altan / AFP

06/02/2024

Jaron post la duobla tertremo de la 6a de februaro 2023, unu el plej teruraj naturaj katastrofoj de la historio de la 21a jarcento, la engaĝintaj persekutoj kaj la kelkaj procesoj malfermitaj, domaĝas la kulpintojn kaj la politikulojn, kiuj senlime provizis konstrupermesilojn.

La 23an de februaro 2023, dum la sukuristoj plu serĉis pluvivantojn en la ruinaĵoj de la tertremoj okazintaj 17 tagojn antaŭen, la turka ministro pri Justico promesis, ke la tribunaloj persekutos « ĉiujn kulpintojn », « ĉiuj, kiuj plenumis kulpon aŭ neglekton », « senskrupule ».

Jaron post la dramo, kiu okazigis pli ol 53 000 mortintojn, enketoj estis malfermitaj, kelkaj procesoj komenciĝis, sed advokatoj kaj NeRegistaraj Organizaĵoj denuncas unuvoĉe foreston de oficialuloj inter la akuzitoj. La 2 825 personoj implikitaj ĝis nun pro ilia supozita rolo en la katastrofo (inter kiuj 267 nun en malliberejo) estas konstruigistoj, surlokaj inspektoroj kaj aliaj teknikaj dungitoj.

La turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan mem akuzas ilin, ke ili utiligis materialon malbonkvalitan kaj malobservis la konstruajn normojn.

En la 369 akuzaj protokoloj redaktitaj ĝis nun troviĝas neniuj funkciuloj kaj municipaj respondeculoj, kiuj lasis konstrui danĝerajn konstruaĵojn, kaj ke la raportoj de ekspertoj tamen montras. La ekspliko estas simpla: en Turkio, antaŭ ol persekuti publikan agenton pro krimo plenuminta dum la ekzerco de sia funkcio, la prokuroroj devas akiri permeson de la kompetentaj aŭtoritatoj.  Tiuj permesoj kompreneble estis ĉiuj rifuzitaj ĝis nun.

 

120 000 personoj en improvizitaj kampadejoj

Jaron poste, kio estas la humanitara situacio ? La parta bilanco mencias almenaŭ 56 000 mortintojn kaj 23 milonojn da trafitaj personoj. Flanke de Sirio, la efikoj de la tertremo aldoniĝis al dek tri jaroj da daŭranta milito, alarmas la doktoro Mego Terzian, ĝenerala direktoro de la Mehad, unu el la maloftaj NeRegitaraj Organizaĵoj ĉeestanta surloke.

Plejparte de la viktimoj troviĝas en zono kontrolita de la siria opozicio, sed tiu ĉi « ne havas financajn rimedojn por garantii la humanitaran helpon al la loĝantaroj. La unuaj semajnoj, kiuj sekvis la tertremon, la internacia komunumo fortege implikiĝis. Hodiaŭ, preskaŭ neniaj aktivecoj de rekonstruado okazis », li eksplikas. Vilaĝoj estas neloĝeblaj kaj la loĝantoj translokiĝis al apuda nenies lando kaj atendas, ke la konstruado komenciĝu por reveni.       

Laŭ Mego Terzian, almenaŭ 120 000 personoj plu vivas en spontanaj kampadejoj instalitaj fare de surlokaj loĝantoj norde de Idleb.

« La kondiĉoj estas tre malstabilaj. Pro la malvarmo la situacio fariĝis eĉ pli malfacila por tiuj loĝantoj. Estas konstateble, ke pli kaj pli da pacientoj, kiuj vizitas niajn sancentrojn suferas malsanojn kiel spirinfektojn aŭ gravajn diareojn.

09/02/2023

Siro: kelkajn horojn post la katastrofo, la fortoj de Baŝar al-Asad bombadas la zonojn tuŝitajn de la tertremo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/siro-kelkajn-horojn-post-la-katastrofo-la-fortoj-de-basar-al-asad-bombadis-la-zonojn-tusitajn-de-la-tertremo.html

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
7 avril 2023 5 07 /04 /avril /2023 14:10
Ekrankapto de la jutubkanalo de Norbert KLEINWÄCHTER

07/04/2023

Bildo: Falsa bildo de kolera migranto, generita de artefarita inteligento kaj diskonigita fare de kadro de la partio Alternativo por Germanio (AfD) en lia jutubkanalo.

Por kritiki la migradpolitikon de la registaro aŭ ekologistajn mobilizadojn, membroj de la partio AfD publikigis bildojn tute fabrikitajn per programaro de artefarita intelekto (AI). La « Frankfurter Allgemeine Zeitung » emfazas la danĝerojn de tiaj praktikoj.   

Blondulino kun vizaĝo makulita per sangogutoj. Aktivulo por la klimato hurlanta sur la strato. Grupo de migrantoj frenezaj je kolero. La bildoj dividitaj tiujn lastajn semajnojn fare de pluraj germanaj ekstremdekstruloj estas aparte frapaj. « Tamen fakte, tiuj homoj ne ekzistas, eksplikas la Frankfurter Allgemeine Zeitung. Tiuj bildoj estas kreitaĵoj de artefarita inteligento specialigitaj en fabrikado de bildoj pli veraj ol nature. Aŭ male, tre malproksime de la reala mondo. »     

En Germanio, antaŭnelongaj progresoj de la artefarita inteligento povus jam favorigi ekstremdekstron, opinias la konservativa ĵurnalo.

La membroj de la Alternativo por Germanio (AfD) fakte pli kaj pli uzas ĝin.

« Malfacilas taksi la nombron de tiuj bildoj jam diskonigitaj fare de la AfD. » Sed, en plejparte de la kazoj, la originoj de tiuj bildoj ne estas menciataj de tiuj, kiuj dividas ilin - « kaj kiam tiu mencio ĉeestas, ja la nomo de Midjourney aperas en malgrandaj leteroj ».

 

« Bildoj kun simbolaj karakteroj »

Pridemandita de la frankfurta ĵurnalo, la AfD sin defendas kontraŭ ĉia provo de misinformado. Ĝi eksplikas, ke ĝi utiligas « bildobankojn », tamen « sen kontroli, ĉu ili enhavas bildojn generitajn fare de AI », certigas la ekstremdekstra partio.

Sed kelkaj elektitoj ne kaŝas, ke ili estas « ekstreme dankemaj al tiu nova teknologio », kaj volas pli dividi ĝin estonte.

Laŭ ili la AI ebligas krei vidaĵojn « kiuj baziĝas sur stereotipoj ». Ili konsideras, ke la bildoj, kiujn ili publikigas « estas similaj al karikaturoj », kiuj ebligas pli bone transmeti iliajn politikajn ideojn. La opoziciuloj vidas en tio ian manipuladon.

La artefarita inteligento « impresis tutmonde », memorigas la Frankfurter Allgemeine Zeitung. Falsaj bildoj de Donald Trump arestita de la polico, aŭ de la papo Francisko vestita per longa blanka jaketo interalie, estis vaste diskonigitaj. « Milionoj da homoj dividis tiujn bildojn en la reton, opiniante, ke temas pri veraj fotoj. »        

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
1 décembre 2022 4 01 /12 /décembre /2022 20:23

01/12/2022

« Ribelinstigo » estas la plej grava akuzaĵo pri la perfortoj, kiuj okazis la 6an de januaro 2021. Tio estas punita per 20 jaroj da malliberejo.

Ĝi estas ekstreme malofta akuzaĵo. Dum la proceso de la "Oath Keepers", la ĉefo de la grupo, Stewart Rhodes, estis kulpigita pri « ribelinstigo » fare de ĵurio de Vaŝingtono. Tiu ekstremdekstra milico estas akuzata, ke ĝi partoprenis al komploto dum la atako kontraŭ la Kapitolo, por ebligi al Donald Trump plu konservi la potencon.

El kvin milicanoj, alia estis kulpigita pri « ribelinstigo » sed tri aliaj senkulpigitaj. Ĉiuj akuzitoj tamen estis kulpigitaj pri malhelpo al oficiala proceduro. La advokatoj de Rhodes anoncis, ke ili intencas apelacii.

 

870 arestoj

La 6an de januaro 2021, tiuj milicanoj kaj mil aliaj defendantoj de Donald Trump atakis la simbolon de la usona demokratio, ĝuste kiam la elektitoj konfirmis la sukceson de la demokratulo Joe Biden ĉe la prezidenta baloto.

De post tiu perforta agado, kiu ŝokis la mondon, pli ol 870 personoj estis arestitaj kaj ĉirkaŭ cent estis kondamnitaj al enkarcerigo, interalie la aŭtoroj de perfortaĵoj kontraŭ policistoj. Sed ĝis nun, neniu ankoraŭ estis kulpigitaj pri « ribelinstigo ».

Tiu akuzo, kiu emanas de leĝo adoptita post la Usona Enlanda Milito por subpremi la lastajn sudistajn ribelulojn, necesigas planadon de perfortaĵoj kontraŭ la registaro. Ĝi distingiĝas de insurekcio, kiu enhavas pli spontanan karakteron.

 

« Generalo sur batalkampo »

Dum la proceso, la prokuroroj demonstris, ke la "Oath Keepers" aĉetis armilojn kaj batalmaterialojn, kaj stokis ilin en hotelo apud Vaŝingtono.

T-tage, kaskitaj kaj ekipitaj per batalvestoj, ili eniris la Kapitolon, en batalformado. Stewart Rhodes siaflanke restis ekstere, sed laŭ la prokuroroj, li gvidis siajn trupojn per radioaparato, « kiel generalo sur batalkampo ».

Ĉe la atestostango, tiu oratoro rekonebla per sia nigra okulkaŝilo neis, ke « li planis » tiun atakon. Li subtenis, ke la « misio » de la "Oath Keepers" konsistis garantii la sekurecon de la manifestacio alvokita de Donald Trump, por denunci la « balotajn fraŭdojn » (kies ekzistato neniam estis demonstrita)        

13/08/2017

Usono: Charlottesville: Trump kritikata post la morto de kontraŭ-rasisma aktivulino

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/08/usono-charlottesville-trump-kritikata-car-li-ne-sufice-kondamnis-la-blankan-superecon.html

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
30 septembre 2022 5 30 /09 /septembre /2022 21:33
Eraldo Peres/AP

30/09/2022

Proksime de la unua baloto dimanĉon 2an de oktobro, Brazilo timas usonan scenaron : Ĉu Jair Bolsonaro agnoskos sian malvenkon okaze de venko de Lula ? La lando prepariĝas al amasa misinformado, eksplikas Cristina Tardáguila, fondintino de la agentejo pri faktokontrolo Lupa. Eĉ se la brazilanoj, estas multe pli bone armitaj kontraŭ la falsaj novaĵoj, ol ili estis en 2018, ŝi opinias.

« Tre grava kaj reala risko ekzistas, ke la lando ektumultu post la anonco de la rezultoj de la prezidenta baloto », avertas la Brazilanino Cristina Tardáguila, ĉekape de Lupa, unu el la ĉefaj agentejoj de lukto kontraŭ la misinformado en Brazilo. Ĉi-dimanĉon 2an de oktobro, la Brazilanoj estas alvokitaj al la urnoj por elekti sian estontan prezidenton, kaj siajn deputitojn, guberniestrojn kaj trionon el la senatanoj.                            

Post kvar jaroj da regado, la prezidento Jair Bolsonaro, el la ekstremdekstra Partio Socio-liberala estas ĉe la dua rango laŭ la opinisondoj malantaŭ Luiz Inácio Lula da Silva, kromnomata Lula. Kio okazos se la kandidato de la Partio de la Laboristojmem prezidento de Brazilo de 2002 ĝis 2011, gajnus la baloton ?

 

« Du versioj de la afero »

De pluraj monatoj, la prezidento Bolsonaro aktivas por disvastigi dubon pri la fidindeco de la sistemo de elektronika baloto. En eltiraĵo de video, eblas ekzemple aŭdi lin paroli tiel:

« Sammaniere, ke la skribmaŝinoj kaj telefonbudoj malaperis: hodiaŭ, neniu plu scias kio, tio estas ! La mondo evoluas ! La sama afero, kiu ne ŝanĝiĝas, estas la elektronika urno. »      

En tiu ĉi kunteksto, la lando tre certe estos dividita post la fino de la baloto, opinias Cristina Tardáguila:

« Estos du versioj de la afero: tiuj, kiuj akceptas la rezultojn de la urnoj, kaj tiuj, kiuj rifuzas ilin, same kiel okazis en Usono ».        

La sturmo kontraŭ la Kapitolo, la 6an de januaro 2020, post la anonco de la malvenko de Donald Trump, okazigis la morton de kvin personoj. « Sciindas ke en Brazilo, jam 26 personoj estis mortigitaj pro politikaj kialoj », de post la komenciĝo de la jaro 2022, precizigas la specialistino, kiu lanĉas tiun alvokon : « Mi volus peti de la tuta mondo, ke li atentu pri la situacio en Brazilo en la venontaj monatoj ».

 

Ĉu la loĝantaro estas vakcinita kontraŭ la falsaj novaĵoj ?

Por lukti kontraŭ la misinformado, kiu estis amasa, speciale en WhatsApp, dum la antaŭa baloto, la Supera balota tribunalo deplojadis gravajn rimedojn. Speciala komisiono estis kreita tiucelen en 2022, kunigante mediatojn, agentejojn de faktokontrolo, kaj ankaŭ dek unu aplikaĵojn, inter kiuj WhatsApp, Telegram kaj TikTok. La komisiono starigis protokolon por lokalizi kaj denunci la falsajn novaĵojn, kaj tiu ĉi estas aplikata de la komenciĝo de la kampanjo.

La Brazilanoj, sin feliĉas Cristina Tardáguila, estas aliparte « multe pli bone preparitaj » al rekono de la misinformado. La mandato de Jair Bolsonaro, kontraŭis « la vakcinojn kaj neis la gravecon de la Kovim-19 », dum Brazilo spertis gravan suferon en la plej grava periodo de la pandemio. « La Brazilanoj komprenis la tutan danĝeron de la misinformado, tiel en la sana kampo, kiel en la politika ».          

24/02/2022

Brazilo : naŭ gigantaj minaj kompanioj celas la indiĝenajn terojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/brazilo-nau-gigantaj-minaj-kompanioj-celas-la-indigenajn-terojn.html

20/10/2021

Brazilo : Jair Bolsonaro estas akuzata pri pluraj krimoj dum la pandemio de Kovim-19

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/10/brazilo-jair-bolsonaro-estas-akuzata-pri-pluraj-krimoj-dum-la-pandemio-de-kovim-19.html

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
11 juillet 2022 1 11 /07 /juillet /2022 21:19

11/07/2022

Nova raporto de UN malkaŝas, ke la 15an de novembro, la monda loĝantaro atingos 8 miliardojn da homoj. Tiu dokumento ankaŭ mencias, ke Barato superos Ĉinion kiel plej loĝata lando en la mondo.

Nova etapo por la Homoj: la monda loĝantaro atingos 8 miliardojn da homoj la 15an de novembro, laŭ prognozo de la departemento de la ekonomiaj kaj sociaj aferoj de UN, publikigita lundon 11an de julio, kiu ankaŭ antaŭvidas, ke Barato superos Ĉinion en 2023 kiel plej loĝata lando en la mondo. Tio reprezentas plian miliardon kompare kun 2010.

« Dum ni anticipas la naskiĝon de la okmiliarda loĝanto de la Tero », tio estas « memorigo de nia divida respondeco prizorgi nian planedon kaj momento por pripensi la temojn, pri kiuj niaj engaĝiĝoj unuj al la aliaj ne estas plene respektataj », notas en komunikaĵo la ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, ne menciante konkretajn kazojn.

 

« Celebri nian diversecon »

Tio estas ankaŭ « la okazo celebri nian diversecon, agnoski nian komunan homecon kaj miri pri la progreso de la sano, kiu plilongigis nian vivdaŭron kaj reduktis konsiderinde la procenton de patrina kaj infana morteco », precizigis la ĉefo de UN.

Laŭ la UN-a departemento, aŭtoro de la prognozo, la monda loĝantaro kreskas nun je sia plej malrapida ritmo de post 1950. La monda loĝantaro povus atingi ĉirkaŭ 8,5 miliardojn en 2030 kaj 9,7 miliardojn en 2050, kun kulmino je ĉirkaŭ 10,4 miliardoj da personoj en la 2080aj jaroj, antaŭ ol resti samnivele ĝis 2100.

Dum neta malkresko de la fekundeco estas konstatita en pluraj industrilandoj, la kresko de la atendita loĝantaro en la venontaj jardekoj estos koncentrita por pli ol duono en ok landoj, laŭ la UN-a departemento. Temas pri Demokratia Respubliko Kongo, Egiptio, Barato, Niĝerio, Pakistano, Filipinoj kaj Tanzanio.         

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
22 juin 2022 3 22 /06 /juin /2022 22:09

22/06/2022

Senesperaj serĉadoj estas organizitaj por retrovi pluvivantojn post la potenca tertremo, kiu frapis Afganion merkredon frumatene.

Almenaŭ 1 000 mortintoj kaj pli ol 1 500 vunditoj : Jen kio estas la bilanco, kiu verŝajne pligraviĝos, de la plej detrua tertremo de post du jardekoj.

La epicentro de la tertremo, kiu atingis magnitudon de preskaŭ 6, situas en la provinco Paktika, oriente de la lando, izolita kaj montara regiono proksime de Pakistano, kie la domoj estas malfortaj. 2 000 domoj ŝajne kolapsis.

Tiu katastrofo okazas, dum la lando jam spertas katastrofan situacion.   

« Ĉi tie en Afganio, ni suferas pri la plej grava sekeco de antaŭ 37 jaroj », eksplikas Sam Mort, ĉefo pri komunikado ĉe pledado kaj civita engaĝiĝo por UNICEF-Afganio. La lando suferas pri misnutrado, pri disvastigo de eviteblaj malsanoj, kiel diareo kaj morbilo. Tiuj komunumoj estas do malfortigitaj pro monatoj kaj jaroj da malfacilaĵoj.   

Tiu tragedio estas decidiga testo por la talibanoj, ĉar multaj internaciaj organizaĵoj forlasis la landon, kiam ili revenis ĉe la potenco 10 monatojn antaŭen. Multaj registaroj hezitas traktadi rekte kun ili, kio povus malfruigi deplojadon de urĝa internacia helpo.

Per nekutima gesto, la ĉefo de la Talibanoj alvokis la internacian komunumon kaj la humanitarajn organizaĵojn por helpi la afganan popolon.      

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
27 septembre 2020 7 27 /09 /septembre /2020 21:19
Foto: Yasin Akgul/ AFP

27/09/2020

La prokuroraro de Ankaro elsendis ĉi-vendredon matene 25an de septembro arestmandatojn kontraŭ 82 personoj, inter kiuj multaj membroj de la ĉefa por-kurda partio, la HDP, dua opozicia partio por-kurdo en la Parlamento. La riproĉitaj faktoj datiĝas de aŭtuno 2014, kiam manifestacioj subtene al la Siria urbo Kobanî okazis en Turkio. La HDP denuncas arestojn politikajn.

Ekde la unuaj horoj de la tago, policistoj frapis ĉe la pordoj de 82 personoj en sep provincoj de Turkio. La razio celas ĉefe membrojn de la Popola Demokratia Partio (HDP), inter kiuj la urbestro de la urbo Kars, kaj eks-deputitoj aŭ gvidantoj de la ĉefa partio por-kurda. Ilia komuna trajto estas, ke ili ĉiuj ĉeestis komence de oktobro 2014, kiam manifestacioj eksplodis subtene al la kurda urbo Kobanî, tiam sieĝita de la grupo Islama ŝtato.    

La protestadoj degeneris al perfortaj alfrontiĝoj kun la policistoj, kaj ankaŭ inter rivalaj politikaj partioj. Laŭ la oficiala bilanco, 37 personoj estis mortigitaj. La prokuroraro de Ankaro, kiu kunordigas la enketon, akuzas la suspektojn, ke ili «multfoje alvokis la popolon surstratiĝi cele al plenumado de terorismaj agoj».

Gvidantoj de la HDP denuncas tiun razion, kiu okazas ses jarojn post la faktoj, kaj akuzas operacon «politikan», celantan laŭ ili malfortigi ilian partion, kies miloj da membroj jam estis arestitaj tiujn lastajn jarojn. Inter ili, la eks-gvidanto de la HDP, Selahattin Demirtas, estas enkarcerigita de kvar jaroj.         

08/10/2014

Turkio : pluraj mortintoj post manifestacioj subtene al la kurdaj batalantoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/10/turkio-pluraj-mortintoj-post-manifestacioj-subtene-al-la-kurdaj-batalantoj.html

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
29 août 2020 6 29 /08 /août /2020 19:33

29/08/2020

La plej alta jurisdikcio de Israelo opinias, ke la kolonio "Mitzpe Kramim" estis konstruita sur privataj palestinaj teroj, kaj estu redonitaj al iliaj proprietuloj. 

Por la tria fojo en la historio de Israelo, detruado de kolonio estas ordonita. Por la internacia juro, kaj ankaŭ la israela, "Mitzpe Kramim" estas kontraŭleĝa kolonio. Ĝi estis kreita en 1999 sur la altaĵoj de la Jordana valo, centre de okupaciata Cisjordanio.  Hodiaŭ, ĝi loĝigas kvardekon da familioj, kiuj vivas en antaŭ-fabrikaj domoj kaj kelkaj masonitaj konstruaĵoj.

Sume, 34 el tiuj strukturoj estu detruitaj en limdato de 3 jaroj, ordonis pasintan ĵaŭdon 28-an de aŭgusto la isralea Ĉefkortumo, lasante la tempon al la aŭtoritatoj proponi solvojn de reloĝado por la koncernataj familioj.

Tiu decido estas la fino de jura batalo 9-jara por Palestinanoj de najbara vilaĝo Deir Jarir. Laŭ la Kortumo, la strukturoj povintus esti laŭleĝigitaj aposteriore malgraŭ la fakto, ke plimulto troviĝas sur privataj teroj palestinaj sed kondiĉe, ke la eraro estintus farita «lojalece». Sed ĝi opinias, ke en la kazo de "Mitzpe Kramim", la lojaleco ne estis respektata.

            

«Erara juĝo » laŭ Benjamin Netanjahu 

La kontraŭ-kolonia organizaĵo "Pacon nun" ĝojigis pro tiu juĝo opiniante, ke ĝi agnoskas, ke la kolonianoj de "Mitzpe Kramim" «ŝtelis la privatajn terojn palestinajn». Sed tiu juĝo estis vigle atakita fare de la politikaj respondeculoj dekstraj, kaj ĉefe Benjamin Netanjahu.

Benjamin Netanjahu, kiu jam interrompis sian projekton de aneksado de parto de Cisjordanio, denuncis «eraran juĝon». Kaj la Ĉefministro promesis «fari ĉion eblan», por ke la loĝantoj povu restadi surloke.          

23/06/2020

Aneksado en Cisjordanio: la internacia komunumo mobiliziĝas flanke de la Palestinanoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/06/aneksado-en-cisjordanio-la-internacia-komunumo-mobilizigas-flanke-de-la-palestinanoj.html

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
5 août 2020 3 05 /08 /août /2020 20:52
Foto / JOSEPH EID / AFP

05/08/2020

Bildo: dum du enketoj estis malfermitaj cele al determini, kiuj estas la kulpintoj de la katastrofo, kiu trafis Bejruton, Badri Daher, la ĝenerala direktoro de la libanaj doganoj koleras. Li asertas, ke li sesfoje alarmis la justicon pri la danĝero. 

La amonia nitrato, kiu kulpas pri la eksplodoj de Bejruto pasintan mardon, estas blanka kaj senodora salo, uzata kiel bazo de multaj azotaj sterkoj en formo de granulaĵoj. Tiu fekundigaĵo kaŭzis plurajn industriajn akcidentojn, inter kiuj la eksplodo de la uzino AZF en Tuluzo, Francio, la 21an de septembro 2001.  

Laŭ la libana Ĉefministro, ĉirkaŭ 2 750 tunoj da amonia nitrato, stokitaj en tenejo de la bejruta haveno eksplodis, okazigante almenaŭ cent mortintojn kaj senprecedencajn damaĝojn en la libana ĉefurbo.

La amoniaj nitratoj konsistigas la sterkojn, nomitajn amonitratoj, kiujn la agrikulturistoj aĉetas nepakitaj aŭ en dikaj sakoj. Ili ne estas bruligeblaj produktaĵoj: ili estas kunbruligaj elementoj, kiuj ebligas la brulon de alia substanco jam ekflamigita.  

«Estas tre malfacile bruligi ĝin», mencias Jimmie Oxley, profesoro pri kemio ĉe la universitato de Rhode Island, kiu mem studlaboris pri la brulo de la amonia nitrato. «Estas malfacile detonaciigi ĝin». 

La detonacio eblas nur per kontakto kun neakordigebla substanco aŭ intensa fonto de varmo. La stokado devas sekvi regulojn por izoli la amonian nitraton disde flamiĝemaj likvaĵoj (benzino, oleoj…), korodaj likvaĵoj, flamiĝemaj solidaĵoj aŭ substancoj, kiuj emisias gravan varmon, inter aliaj malpermesoj, laŭ teknika informo de la franca ministrejo pri agrikulturo.

      

Amonia nitrato, fonto de multaj tragedioj en la mondo 

Unu el la unuaj akcidentoj okazigis 561 mortintojn en 1921 en Oppau, Germanio, en uzino BASF. En 1947, Bresto en Francio estis skuita de la eksplodo de la norvegia kargoŝipo Ocean Liberty, kiu transportis la saman substancon.    

En Francio, nepakite stokitaj en la tenejo de la kemia uzino AZF, en la suda ĉirkaŭurbo de Tuluzo, ĉirkaŭ 300 tunoj da amonia nitrato subite eksplodis kaj disvastigis etoson de morto kaj detruado en la kvara urbo de Francio la 21an de septembro 2001: 31 personoj mortis, kaj la eksplodo estis aŭdata ĉirkaŭ 80 kilometroj.  

En Usono, terura eksplodo en la uzino de sterko West Fertilizer, en West, Teksaso, okazigis 15 mortintojn en 2013. Stoko de amonia nitrato tiam eksplodis pro krima incendio; foresto de normoj pri stokado estis menciita de la enketistoj.    

La amonia nitrato estas ankaŭ uzataj en eksplodiloj. La 19an de aprilo, Timothy McVeigh eksplodigis bombon fabrikitaj el du tunoj da tiu sterko, antaŭ federala konstruaĵo en Oklahoma City, kaŭzante la morton de 168 personoj.

Sed la profesorino Oxley nuancas la aferon memorigante, ke la amonia nitrato fariĝis nemalhavebla por agrikulturo kaj konstruado.

«Ni ne havus tiun modernan mondon sen eksplodiloj, kaj ne povus nutri la nunan populacion sen sterkoj el amonia nitrato», ŝi diris. «Ni bezonas ĝin, sed devas atentigi pri ĝia uzado».        

22/07/2020

Libano: Bejruto kolapsas, la ekonomia krizo fariĝas katastrofa kaj nenio progresas

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/libano-bejruto-kolapsas-la-ekonomia-krizo-farigas-katastrofa-kaj-nenio-progresas.html

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }