Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 février 2021 7 28 /02 /février /2021 17:06
LIONEL CHAMOISEAU / AFP

28/02/2021

Inter 5 000 kaj 15 000 personoj laŭ la informfontoj, paŝadis sur la stratoj kontraŭ la minaco de preskripto, kiu riskas okazi koncerne la dosieron pri la poluanta insekticido uzita ĝis 1993.

«Kontraŭ nepuniteco»: pluraj miloj da personoj manifestaciis sabaton en Martiniko kontraŭ la minaco de preskripto de la dosiero pri klordekono. Tiu insekticido estas akuzata, ke ĝi venenis la insulon kaj apudan Gvadelupon, kie la mobilizado ankaŭ  komenciĝis, sed pli malforte.

«Ni ne vidis tiel vastan manifestacion de post la jaro 2009».

Dek du jarojn post la ĝenerala striko kontraŭ multekosta vivo, Francis Carole, prezidento de la Partio por la liberigo de Martiniko (Palima) kaj ekzekutiva konsilisto taskita pri la sanitaraj aferoj de la teritoria komunumo, ĝuas pri la reveno de la Martinikanoj sur la stratoj.

Inter 10 000 kaj 15 000 personoj laŭ la organizantoj, 5 000 laŭ la polico, kelkaj surhavantaj kontraŭ-Covidajn maskojn, aliaj tute ne, partoprenis, kiel Francis Carole : «La Martinikanoj mobiliziĝis laŭ miloj», substrekis tiu maldekstra gvidanto, por rebati al la malestimo kaj respondi al la «kraĉaĵo, kiun ĵetis al ni la franca registaro, nome la minaco de preskripto» en la dosiero de tiu insekticido, kiu enfiltriĝis en la grundojn de la insulo, kaj restados tie dum centoj da jaroj.

Popolo infektita

«Prescription dapré yo, di préfet a alé planté bannan» («Laŭ ili la afero estos preskriptita, diru al la prefekto, ke li plantu bananojn»), kantis interalie la manifestaciantoj sur ario de karnavalo, neleĝa ĉi-jare pro la Covid-19.

Ne forgesante tamen la agitvorton de ĉirkaŭ kvardek asocioj, sindikatoj kaj politikaj partioj de la insulo, kiuj alvokis al la kolektiĝo : «Kontraŭ nepuniteco».

La insekticido estis permesita inter 1972 kaj 1993 en la Antilaj bananejoj. Ĝi poluadis akvojn kaj agrikulturajn produktaĵojn, dum ĝia tokseco kaj persistema potenco en la medio estis konata de la sesdekaj jaroj. Pli ol 90% el la adoltaj loĝantoj en Gvadelupo kaj Martiniko estas infektitaj per klordekono, laŭ la Franca Agentejo pri publika sano, kaj la antilaj populacioj suferas pri incidenca procento de prostata kancero inter la plej alta en la mondo. 

18/07/2020

Martiniko: Mobilizado de la aktivuloj kontraŭ la klordekono: dua nokto da ribelo en Fort-de-France

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/martiniko-mobilizado-de-la-aktivuloj-kontrau-la-klordekono-dua-nokto-da-ribelo-en-fort-de-france.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }