Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 juin 2023 5 16 /06 /juin /2023 07:29
NOEL CELIS / AFP

16/06/2023

Bildo: pejzaĝo tuŝita de sekeco en bulakan (Filipinoj), la 10an de julio 2019.

Ĵaŭdon, la eŭropa programo Copernicus asertis, ke « la temperaturoj kolektitaj komence de junio estis la plej varmaj iam registritaj en tiu periodo ».

De la komenciĝo de la monato, la planedo supervarmas. La mondaj averaĝaj temperaturoj kolektitaj komence de junio estis la plej varmaj iam registritaj en tiu periodo, laŭ la eŭropa programo Copernicus. Tiuj temperaturoj superas la antaŭajn rekordojn per « neneglekta marĝeno », ĝi anoncis ĵaŭdon 15an de junio.

« La mondo ĵus spertis la plej varman komenciĝon de junio iam registritan, dum majo estis nur 0,1% pli malvarma ol la rekordo », aldonas Copernicus, kies datumoj ekzistas de post la jaro 1950.

Laŭ Copernicus, la mondaj temperaturoj komence de junio aliparte superis la antaŭ-industriajn nivelojn ĝis pli ol 1,5°C, kiu estas la plej ambicia limo de la Pariza akordo de 2015 celanta limigi la varmiĝon, ĉefe kaŭzitaj de nia konsumado de fosiliaj energioj. Unuafoje, tiu limo estis transpasita en junio, sed jam estis plurfoje transpasita en vintro kaj printempo tiujn lastajn jarojn.         

Tiuj registroj intervenas dum la meteologia fenomeno El-Ninjo oficiale komenciĝis, memorigas Copernicus. Ĝi estas ĝenerale asociita al altiĝo de la mondaj temperaturoj. La eŭropa programo plu menciis, ke ankaŭ la supraĵoj de la oceanoj ĵus spertis en majo sian plej varman monaton de majo iam registritan.          

05/05/2023

Klimata varmiĝo: varmfrapo ĉe la supraĵo de la oceanoj estas « prokrasta bombo »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/05/klimata-varmigo-varmfrapo-ce-la-suprajo-de-la-oceanoj-estas-prokrasta-bombo.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }