12/03/2021
Jean-Michel Jacquemin-Raffestin estas kun-aŭtoro de la libro «Fukuŝimo, tremeroj kaj stuporo dek jarojn poste». Li opinias, ke ni nenion lernis de la nukleaj akcidentoj.
Cent jarojn post la katastrofo de Fukuŝimo, konsekvenco de tertremo kaj cunamo, kiuj okazigis preskaŭ 200 000 mortintojn, «sendube, ni nenion lernis de la nukleaj akcidentoj», opinias Jaŭdon 11an de marto, Jean-Michel Jacquemin-Raffestin, kun-aŭtoro kun Mickael Naveau de la libro "Fukuŝimo, tremeroj kaj stuporo dek jarojn poste".
En ilia verko ili substrekas, ke Fukuŝimo «infektadas la marajn fundojn de la planedo». «Tio estas kronika, daŭra, gravega infektado por la planedo», alarmas Jean-Michel Jacquemin-Raffestin.
Laŭ li, la konsekvencoj de la katastrofo de Fukuŝimo havas konsekvencojn ne nur en Japanio, sed ankaŭ « en aliaj landoj ». « En Usono, beboj grandnombre suferis pri hipotiroidismo. La cabernet sauvignon de Kalifornio ekzemple estas infektata per cezio. Franca sciencisto de la Centro de nukleaj studaĵoj de Bordozo, Michael Pravikoff ja malkovris tion », eksplikas Jean-Michel Jacquemin-Raffestin.
Laŭ Jean-Michel Jacquemin-Raffestin, la danĝero devenas ankaŭ de malfortaj dozoj de radiado, al kiuj la Japanoj plu estas submetitaj. De post la katastrofo, « 200 000 personoj estis translokitaj », li deklaras. Tiuj personoj, jen estis evakuitaj, jen deziris foriri. « Ĉar homoj revenas vivi surloken, la tero estis gratita nur 5 centimetrojn profunde. Ili reinstalas homojn en iliaj hejmoj, la infanojn en la lernejoj. Fukuŝimo estas loko en Japanio, kie estas multaj arbaroj. La arbaroj ne estas purigitaj. En la prefektejo de Fukuŝimo, eble nur dudekono el ĝi estis purigita kaj tute ne la cetero ».
Sed la demando koncernas ne nur la provincon de Fukuŝimo. Ĝi fakte koncernas la tutan landon, li opinias. « en Francio, la Asocio kontraŭ la radioaktiveco en Okcidento, faris rimarkindan laboron en Japanio. Ĝi analizis la sakojn de polvosuĉiloj en dek du domojn, 200 kilometrojn for de Fukuŝimo ». Tiuj sakoj entenis, laŭ tiuj studaĵoj, kvantojn en Bq/kg de partikloj de cezio-137 kaj cezio-134 superaj al la sojloj de radioaktiveco.
11/03/2020
Atomkatastrofo de Fukuŝimo en Japanio: la infektitaj akvo-stokoj saturiĝas