13/04/2021
Bildo: Manifestacio kontraŭ la decido de la japana registaro forĵeti en la maron la traktitan akvon devenintan de la akcidentita centralo de Fukuŝimo.
La akvo estis plurfoje filtrita por esti malembarasita de plejparte el siaj radioaktivaj substancoj.
Post ilia traktado, Japanio forĵetos en la maron pli ol milionon da tunoj da akvo, kiuj devenis de la nuklea centralo de Fukuŝimo, anoncis la 13an de aprilo la japana registaro. Ĝi estos forĵetita «post kiam ni certiĝos, ke ĝi atingas nivelon de radioaktivaj substancoj nete sub la sekurecaj normoj», deklaris la Ĉefministro Yoshihide Suga.
La akvo estis tiel plurfoje filtrita por esti malembarasita de plejparte el la radioaktivaj substancoj (radionukleidoj). La tricio tamen ne povas esti elminita per la aktualaj teknikoj. La operaco ŝajne komenciĝos plej frue post du jaroj, kaj daŭros dum jardekoj.
Miloj da cisternoj da infektita akvo
Tiu decido intervenas post sep jaroj da diskutoj pri la maniero malembarasiĝi de la akvo deveninta de la pluvo, de la subgrundaj akvotavoloj aŭ de la necesaj injektoj por malvarmigi la korojn de la nukleaj reaktoroj, kiuj kunfandiĝis post la giganta cunamo de la 1a de marto 2011.
Ĉirkaŭ 1,25 miliono da tunoj da infektita akvo estas nun stokitaj en pli ol mil cisternoj apud la akcidentita centralo. Kaj la akvo plu akumuliĝas : en 2020, la centralo produktis po ĉirkaŭ 140 kubajn metrojn da infektita akvo ĉiutage.
12/03/2021
Fukuŝimo: 10 jarojn poste, ekzistas «kronika, daŭra, gravega infektado