Overblog Suivre ce blog
Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 mai 2017 5 05 /05 /mai /2017 12:30

05/05/2017

Fine de proceso pri la kontraŭ-leĝa okupado de grundo, la decido de la perua Ĉefkortumo koncerne la defendantinon de la homaj rajtoj Máxima Acuña Atalaya, estas historia decido por la medidefendantoj en la lando, deklaris "Internacia Amnestio" la 3an de majo 2017.

Post preskaŭ kvin jaroj da proceduroj koncerne la senbazajn punakuzojn de kontraŭ-leĝa okupado de grundo, la Ĉefkortumo decidis, ke neniu motivo ekzistas, kiu pravigas daŭrigon de la proceso kontraŭ Máxima Acuña Atalaya.

Erika Guevara-Rosas, direktorino de la programo pri Ameriko de "Internacia Amnestio" deklaris : «Multaj medidefendantoj en Peruo estas kriminaligitaj pere de senbazaj punproceduroj, en la celo malhelpi ilin plenumi sian legitiman laboron favore al la homaj rajtoj, elĉerpante iliajn fizikajn kaj mensajn fortojn, kaj iliajn limigajn monrimedojn, farante samtempe, ke ili estas rigardataj de la loĝantaro, kiel krimuloj»      

«Fundamentas, ke la aŭtoritatoj alprenu efikajn aranĝojn, en la celo haltigi la ekscesan uzadon de la punjustico, por timigi kaj turmentadi la defendantojn de la homaj rajtoj».

La 14an de februaro 2017, delegacio de "Internacia Amnestio" vizitis Máxima Acuña-n kaj ties familion, por transmeti al ili pli ol 150 000 subtenmesaĝojn, venantajn de la tuta mondo, kaj petante de la perua registaro, ke ĝi protektu ŝin kontraŭ ĉiuj atakoj, aŭ ĉiuj agoj de turmentado aŭ timigo. Samtage, ŝi ricevis la viziton de la ministro pri Justico kaj Homaj rajtoj, kiu venis kontroli la efektivigon de la protektaranĝoj akorditaj al Máxima Acuña, fare de la "Interamerika kortumo pri la homaj rajtoj".

Inter 2011 kaj 2014, Máxima Acuña Atalaya menciis plurajn agojn de turmentado, atakoj, kaj provoj de elpelado, imputataj al la perua nacia polico.

neniammilitointerni - dans medidefendo
30 avril 2017 7 30 /04 /avril /2017 14:11

30/04/2017

Foto Viviane Moos/Getty Images: La unua marŝado por la klimato organizita en Novjorko en 2014 dum la pintkunveno de la Unuiĝintaj Nacioj pri la klimato, kolektis 400 000 manifestaciantojn. Ĉekape de la defilado, la aktoro Leonardo DiCaprio.    

Dekoj da miloj da Usonanoj defiladis sabaton de la Kapitolo al la Blanka Domo, por esprimi la gravecon de la lukto kontraŭ la klimata varmiĝo, kaj denunci la retropaŝon de la prezidento Donald Trump pri tiu temo.

Tiu «Marŝado por la klimato» disvolviĝis sub varma temperaturo, cent tagojn post la prezidenteco de la klimatoskeptika miliardulo, celo de multaj sloganoj, kaj tre kritikata de la kolektitaj ĉiuaĝaj manifestaciantoj.

La aktoro Leonardo DiCaprio partoprenis la defiladon meze de grupo de Indianoj. «La klimata ŝanĝiĝo estas realeco», estis legebla sur afiŝtabulo, kiun li tenis antaŭ li.

«Trump ignoras la jam alprenitajn leĝojn, elvokas eliron el la Pariza akordo de decembro 2015 pri la klimato, li provas reaktivigi petrolon kaj karbon, dum ili kadukiĝas, ĉio ĉi kontraŭas la necesajn decidojn», detaligis Robert Siegel, inĝeniero veninta de la Ŝtato Novjorko por tiu manifestacio.

Kelkaj afiŝtabuloj deturnis la faman sloganon de Trump, «Redoni ĝian grandecon al Ameriko» kaj «Redoni ĝian freŝecon al Ameriko». Aliaj mokis la ekologian koston de liaj oftaj semajnfinoj en Florido, aldonante, ke ankaŭ lia palaco de Mar-a-Lago estas minacita de leviĝo de la oceanoj.

«Ni reprezentas plimulton, eĉ se ni ne regas nun. Plimulto el la loĝantaro konsentas kun la ideoj de tiu marŝado», opiniis Bill Jenkins, muzikprofesoro, reference al la populara baloto perdita de Donald Trump dum la baloto, kiun li gajnis la 8an de novembro 2016.

Multaj aliaj flagrubandoj promociis ekonomion pli verdan, kiu farus pli grandan lokon al la renoviĝantaj energioj, kaj avertis de la danĝero de neagado, denuncante la kontraŭajn deklarojn de Donald Trump.

Tiu ĉi asertis, interalie, ke la klimataj perturboj estas «mistifiko» aŭ «koncepto elpensita de la Ĉinoj por malhelpi la usonan industrion, esti konkurenca».

Laŭ Kem Morawski, pensiulino, kiu vivas en la Ŝtato Marilando, la celo de tiu mobilizado estas «montri al la Kongreso, ke multaj homoj, kiuj estas iliaj elektintoj, maltrankviliĝas pro la klimata ŝanĝiĝo».              

Koncerne Trump-n, ŝi daŭrigis, «mi dubas, ke li aŭskultos nin».  

neniammilitointerni - dans medidefendo
22 avril 2017 6 22 /04 /avril /2017 20:44

22/04/2017

La internaciaj juĝistoj, kunigitaj en Hago, Nederlando, aŭskultis spertulojn kaj viktimojn de la usona giganta firmao pri agrokemio. En siaj konkludoj, publikigitaj mardon, ili opinias, ke Monsanto daŭre kulpas pri atenco kontraŭ sano kaj naturmedio.

Ses monatojn post la komenco de la proceso, la "tribunalo Monsanto" – fiktiva jurisdikcio internacia kaj civita –  finfine publikigis sian konkludon, mardon 18an de aprilo.

La juĝistoj opinias, ke krimo kontraŭ la naturo povus figuri en la internacia juro. Se tiu ekocido estus agnoskita, la giganto pri GMO kaj pesticidoj povus esti kulpigita pro sia efiko kontraŭ akvo-resursoj kaj poluado de la grundoj.

Atencoj kontraŭ la homaj rajtoj

La ses internaciaj juristoj – eks-juĝistoj, kiuj laboris en internaciaj tribunaloj – kunsidis en Hago, Nederlando, la 14an kaj 16an de oktobro 2016. Ili aŭskultis tridekon da spertuloj (kiel Olivier de Schutter, eks-raportisto ĉe Unuiĝintaj Nacioj pri nutraĵdemandoj) kaj viktimoj de Monsanto. Konsiderante interalie la atestojn de malsanaj terkultivistoj, la civita tribunalo opinias, ke la fabrikisto de la fama Roundup atencis kontraŭ la homaj rajtoj, sed ankaŭ kontraŭ la libereco al scienca esplorado.

Utila opinio por la veraj procesoj

La opinio de la "tribunalo Monsanto" estas nur konsultiĝa, sed laŭ Arnaud Apoteker, unu el la organizantoj de tiu proceso, ĝi konsistigas novan armilon por la advokatoj, kiuj luktas kontraŭ la firmao en Usono, ArgentinoEŭropo. «La laboro nur komenciĝas. Ni malfermas hodiaŭ novajn jurajn perspektivojn por lukti kontraŭ tiuj kompanioj. La argumentoj disvolvitaj de la juĝisto utilos en ĉiaj procesoj ».

Monsanto denuncas juĝon nur kulpigan

En iliaj konkludoj, la juĝistoj ankaŭ emfazas tro grandan kontraŭdiron inter la nunaj juroj. Unuflanke, ekzistas la leĝoj, kiuj protektas la entreprenojn, aliflanke tiuj, kiuj protektas la homojn. La "tribunalo Monsanto" pledas por pli da kohereco en la evoluado de la statutoj de la Internacia PunKortumo. 

Fronte al tiuj akuzoj, Monsanto denuncis juĝon nur kulpigan, kiu neas, laŭ la usona firmao, la sciencan realon. La societo aldonas, ke ĝi plu laboras kun la aŭtoritatoj kaj kompetentecaj juroj. 

http://www.francetvinfo.fr/sciences/ogm/proces-fictif-de-monsanto-la-firme-americaine-reconnue-coupable-de-crime-contre-la-nature_2151627.html

https://www.youtube.com/watch?v=-7LPVdBy_1o

neniammilitointerni - dans medidefendo
4 avril 2017 2 04 /04 /avril /2017 21:55

04/04/2017

Bildo: Spertuloj analizas, kio okazis en la departemento Putumayo. / Colprensa

Kolombio plu serĉas la malaperintojn post la kotlavango, kiu detruadis parton de la urbo Mocoza, sude de la lando, vendredon 31an de marto. La bilanco – plu provizora – pligraviĝis ĝis 254 personoj, el kiuj 43 infanoj. Tiu lavango okazis, dum torentaj pluvegoj estigis inundojn en la regiono. 

Pridemandita de Radio Caracol, kolombia radiokanalo, la eks-ministro pri Medio kaj direktorino de "The Nature Conservancy" (TNC) Adriana Soto emfazas plurajn hipotezojn por ekspliki tiun katastrofon: «La unua faktoro, estas la klimata ŝanĝo. Ĉie en la mondo, ni konstatas multobliĝon de la ekstremaj klimataj eventoj. La dua faktoro estas ligita al la senarbarigo en la baseno de Mocoa, kiu favorigas terglitojn kaj lavangojn ; la riveroj, kiuj ĉirkaŭas la urbon trovis neniujn obstaklojn elfluejiĝante.»          

Laŭ Ideam, la "Nacia instituto de esploro pri hidrologio kaj medio", la kolombia arbaro retroiras jaron post jaro, malrapide kaj certe: «En 1990, ĝi reprezentis 56,4% de la landa teritorio ; hodiaŭ, la arbaroj plu kovras nur 51,6% el tuta Kolombio

Multaj observantoj samopinias, kiel la ekologiisto Julio Carrizosa, ankaŭ menciita de "Radio Caracol": «La senarbarigo estis pli intensa en tiu regiono (ĉefe pro la kontraŭleĝa plantado de kokao). La deklivoj estis eroditaj. Kaj tiel, pro la torentaj pluvegoj, la senarbarigaj areoj emas defaladi, fragmentiĝi, okazigante gravajn termoviĝojn.»   

Lasta faktoro menciata de Adriana Soto, la urbanigo. «La sola solvo por malhelpi tiajn katastrofojn, estas protektadi verdan kovrilon, kaj bonstatajn riverojn

neniammilitointerni - dans medidefendo
29 mars 2017 3 29 /03 /mars /2017 08:26

29/03/2017

300 manifestaciantoj kolektiĝis por defendi 200 arbojn. Pli precize olivarbojn. Tio okazis en Apulio, Italio, kaj la manifestacio finiĝis en alfrontiĝo kun la polico. Pluraj personoj estis vunditaj en tiu malgranda komunumo, Melendugno, situinta en la kalkano de la boto de Italio.

La olivarboj estos forprenitaj por ebligi la trapasadon de gaskondukilo: la TAP "TransAdriatic gas Pipeline". Ĝi ebligos transporti la gason de Azerbajĝano ĝis Okcidenta Eŭropo. Italio estas la fino de la vojirado.

La laboroj por elterigi la olivarbojn estas nun interrompitaj. La manifestaciantoj postulas, ke la gaskondukilo estu devojigita pli norden, en la pli industrian areon de Brindizio.

En Melendugno, la regiono estas sovaĝa kaj vivtenas sin per turismo.

La ekspluatado de la gaskondukilo komenciĝos post tri jaroj.

neniammilitointerni - dans medidefendo
8 mars 2017 3 08 /03 /mars /2017 20:38

08/03/2017

Foto Tanguy Deville: La Gujana tukaneto apartenas al la eksterordinara biodiverseco de «Franca Amazonio»

Tute diskrete, la franca Ŝtato kuraĝigas industriigon de la orsektoro en Gviano. La projekto «Montaro de Oro», planita por 2018, fariĝus la plej granda minejo de la franca teritorio. Ĝi havus gravajn homajn kaj mediajn efikojn, kaj estus malfermo al la aliaj minaj multnaciaj entreprenoj, kiuj atendas.

Industria monstro

La projekto «Montaro de Oro» vastiĝas laŭ 190 km2 da koncesioj, kaj antaŭvidas fosaĵon 2,5 kilometrojn longa, 500 metrojn larĝa, kaj 400 metrojn profunda. La uzino de erco-traktado per cianidigo postulas energion egalvaloran al 20% el la jara konsumado de Gviano.

Tiaj industriaj areoj tute certe detruadas la arbaron, la ekosistemojn kaj la ĉirkaŭaĵojn, en kiuj ili instaliĝas, pro la probabla acida mindrenado. La ĉefa risko kuŝas en la diga stokado de milionoj da tunoj da cianidaj kotoj. Almenaŭ 25 rompoj de digoj okazis de post la jaro 2000 en la mondo. En 2015, Brazilo spertis similan akcidenton konsideratan, kiel unu el la plej gravaj ekologiaj katastrofoj.

Gviano plu inkludas sendifektan parton de la amazonia arbaro, pulmo de nia planedo, kaj eksterordinaran areon de biodiverseco. Tiu teritorio nepre devas esti protektata kontraŭ detruaj aktivaĵoj.

La ormina ekspluatado ne estas nemalhavebla. La industriaj bezonoj reprezentas nur 8% el la ekstraktita oro. En 2015, la recikliga sektoro produktis de ĝi trioble pli ol bezonata.

Okaze, se Francio permesas la grandskalan ekspluatadon de tiu unua mino, ĝi favorigos necese multobliĝon de similaj minprojektoj.

Elekto de socio tia, ne estas solvo por daŭra disvolviĝo. Aliparte, la loĝantaro ne estis pridemanditaj, kaj la proceduroj, kiuj devigas konsulti la "Konsultan Komitaton de la Indianaj kaj Buŝinengaj loĝantaroj", ne estis respektataj.

La kolektivo "Or de question"(*), kiu grupigas lokajn kaj naciajn NROjn, petas de la franca registaro, tujan ĉesigon de la projekto de tiu mina superindustrio. La gviana ekonomio devas orientiĝi al ekologie kaj socie daŭripova disvolviĝo.

(*) «Or de question» estas vortludo. En la franca, la ĝusta esprimo estas fakte «Hors de question», kiu signifas « nepra rifuzo » (laŭlitere: eksterdemando). Tiu esprimo ludas per ambaŭ vortoj «or» (oro en la esperanta) kaj «Hors» (ekster en la esperanta), kiuj eldiriĝas same.  

neniammilitointerni - dans medidefendo
4 mars 2017 6 04 /03 /mars /2017 12:28

04/03/2017

Foto Tim Russo/GEP: Berta Cáceres, laŭreatino en 2015 de la premio Goldman, luktis dum du jaroj kontraŭ la hidroelektra baraĵo Agua Zarca, kun la loĝantoj de la regiono Río Blanco.    

Pasintan ĵaŭdon, perfortaj alfrontiĝoj kontraŭstaris defendantojn de naturmedio al la polico en Tegucigalpo, ĉefurbo de Honduro (Centra Ameriko).

La protesto-tago tamen pace komenciĝis. Temis pri omaĝo al Berta Caceres, ekologiista aktivulino murdita antaŭ jaro. Sed la etoso incitiĝis, kaj la polico perforte intervenis.

Berta Caceres, 42-jara, fariĝis tro ĝena. Ŝi estis gvidantino de kontesta movado kontraŭ la konstruado de grandega hidroelektra baraĵo sur la riverego Gualcarque.

La aktivulino ricevis en 2015, la premion Goldman, konatan sub la nomo  «Verda Nobelpremio». Tiu premio estas atribuita al la defendantoj de naturmedio.        

neniammilitointerni - dans medidefendo
10 janvier 2017 2 10 /01 /janvier /2017 13:32

10/01/2017

Foto: Brita ekologiista NRO timas, ke la Major Oak, kverko 800-jaraĝa, ne postvivos la ekspluatadon de skistogaso, fare de multnacia entrepreno.

En Britio, la Sherwood arbaro, famiĝinta fare de « Robin Hood », estas minacita de multnacia entrepreno, kiu planas ekstrakti skistogason. Opoziciantoj mobiliziĝas, kaj retpeticio jam kolektis preskaŭ 50000 subskribojn.

Ni ĉiuj aŭdis rakontojn pri Sherwood. De centoj da jaroj, tiu arbaro situita en la kantono de Nottingham, estas ligita al Robin Hood. Ĝi estas konsiderata kiel rifuĝejo de tiu legenda rolulo, kiu ŝteladis la riĉulojn por disdoni al la malriĉuloj.  

La rifuĝejo de Robin Hood

Tiu arbaro de Midlands estas ja reala. Ĝi vastiĝas laŭ 423 hektaroj, kaj tie troviĝas la "Major Oak", giganta kverko, preskaŭ 1000-jara, kiun Robin Hood utilis kiel rifuĝejon.

Sed hodiaŭ, tiu simbola loko riskas malaperi. Efektive, la svisa multnacia entrepreno Ineos, specialigita en petrolkemia industrio, esploras la grundon, en la celo ekstrakti skistogason, uzante hidraŭlikan fendadon. Helpe de mapoj kaj dokumentoj, la NRO Friends of the Earth (Teramikoj) malkaŝis tiun informon la 1an de januaro.

 

Ni savu la Sherwood arbaron

La organizaĵo enretigis peticion adresitan al la Ŝtatsekretario taskita pri Medio, kaj titolita « Ni savu la Sherwood arbaron ». Ĝi petas de la politikaj respondeculoj, ke ili « ne permesu ekspluatadon de la skistogaso en la Sherwood arbaro, aŭ iu ajn alia publika arbaro », opiniante ke temas pri « danĝera etapo al hidraŭlika fendado en niaj arbaroj, kaj minaco kontraŭ nia kultura heredaĵo kaj klimato. »

Manifestacio ankaŭ okazis proksime de la arbaro sabaton 7an de januaro (video).

neniammilitointerni - dans medidefendo
18 décembre 2016 7 18 /12 /décembre /2016 09:49

18/12/2016

Miloj da fiŝkaptistoj marborde de Mumbajo, okcidente de Barato, ĵus komencis semajnon de striko por protesti kontraŭ la projekto de konstruado de la plej alta statuo en la mondo, kiu devas stariĝi en la golfeto. Ili opinias, ke tiu projekto povus grave damaĝi la maran ekologion. La Ĉefministro Narendra Modi planas iri surloken post semajno, por meti la unuan ŝtonon.

Tiu statuo 191 metrojn alta, situas je pli ol 3,5 kilometroj de la marbordo, en la golfeto de Mumbajo. Ĝi celas honorigi la memoron de unu el la gravaj hindaj reĝoj el la historio de tiu regiono: Ŝatrapati Ŝivaĝi. Tiun projekton, kiu kostas preskaŭ 300 milionojn da eŭroj, promocias la hindaj naciistoj, kiuj regas en la regiona registaro.  

Sed la lokaj fiŝkaptistoj asertas, ke la tuta mara ekosistemo, koraloj kaj fiŝoj, estos minacitaj de la konstruado de placego, kiu ĉirkaŭos ĝin, kaj de la preterpasado de la turismaj boatoj, kiuj deziras atingi ĝin.      

La inaŭguro de la konstruaĵo estas antaŭvidita la 24an de decembro

Tiuj fiŝkaptistoj komencis strikon vendredon 6an de decembro. Ĝi kulminos ĉi-24an de decembro per defilado de pli ol 5000 ŝipoj surhavantaj nigrajn flagojn, kaj fermado de tri grandaj fiŝvendejoj. Samtage, la Ĉefministro Narendra Modi, kiu apartenas al hinduoj, planas inaŭguri la konstruaĵon.

Du tagojn antaŭe, la 22an, la "Tribunalo pri medio" ricevos la rezultojn de novaj studaĵoj. Tiuj ĉi difinos pli precize la efikon de tiu giganta projekto al la mara vivo de la golfeto.

neniammilitointerni - dans medidefendo
6 décembre 2016 2 06 /12 /décembre /2016 15:11

06/12/2016

Sur la plaĝo Kỳ Anh, en la centra provinco Hà Tĩnh, pli ol 100 tunoj da konkoj mortis fine de aprilo, post vasta industria poluado. Foto STR/AFP.

La damaĝoj kontraŭ la medio pli kaj pli maltrankviligas la vjetnamajn civitanojn. Tiom grade, ke la registaro silentigas la debaton pri tiu temo.   

« Malofta ago de civila malobeo ». Tiel la retpaĝo The Diplomat kvalifis la manifestacion de miloj da Vjetnamoj en la provinco Hà Tĩnh, la 2an de oktobro, antaŭ la uzino Formosa (Video).

Ili protestis kontraŭ la firmao, kulpa pri amasa poluado de la akvo laŭ 200 kilometroj da marbordoj en aprilo 2016. Milionoj da tunoj da fiŝoj kaj konkoj mortis pro la konsekvencoj de la liko de kemiaj produktaĵoj ellasitaj el la ferindustria uzino.

La manifestaciantoj, venintaj de la ĉirkaŭaj vilaĝoj, kie la homoj vivtenas sin ĉefe per fiŝkaptado, postulis fermadon de la uzino, kaj pli gravajn monkompensojn.

Pritrakti tiun temon estas danĝere   

La temo pri naturmedio pli kaj pli trudiĝas en la publika debato en Vjetnamio. « Ni vidis ĝis kia grado, la media aktivismo enradikiĝis ĉe la ĉinaj civitanoj. Ŝajnas, ke la Vjetnamoj siavice pli kaj pli esprimiĝas pri tiuj temoj », aldonas The Diplomat.

Sed esprimiĝi pri tiu temo estas rapide punata de la aŭtoritatoj. Nguyen Ngoc Nhu Quynh, la blogistino kiu skribas per la kaŝnomo "Me Nam" – aŭ « Fungo-Patrino », estis arestita la 10an de oktobro en sia hejmo. Ŝi estas persekutita, ĉar « ŝi propagandis kontraŭ la socialista respubliko de Vjetnamio », kaj riskas punon ĝis dek du jaroj da malliberejo. La aŭtoritatoj riproĉas ŝin, ke ŝi esprimis en sia fejsbuka paĝo, ege legata, opiniojn kritikantajn la manieron, per kiu la aŭtoritatoj reagis, fronte al tiu ekologia katastrofo.

Ĉu la Vjetnama poluado estos baldaŭ pli grava ol la ĉina? 

Dum internacia konferenco pri la vjetnama ekonomio, la 18an de novembro en Hanojo, la universitatano Dinh Duc Truong substrekis, ke « 80% el la industriaj areoj de la lando ne respektas la mediajn regulojn », raportas la brita retpaĝo de la ĵurnalo Tuoi Tre.

Nun, la kosto de la mediaj damaĝoj reprezentas laŭ li, 5% el la malneta enlanda produkto (MEP). « Se la poluado daŭras samtakte, Vjetnamio ŝajne superos sian grandan Nordan najbaron », alarmis la esploristo. En Ĉinio, tiu kosto estas nun taksita je 10% el la ĉina MEP.

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }