03/07/2023
La indiĝenaj komunumoj spertas minacojn kontraŭ siaj tradicioj pro la gigantaj incendioj, kiuj detruas Kanadon de antaŭ pluraj monatoj.
La incendioj en Kanado ja bruligis pli ol ok milionojn da hektaroj kaj havas konsekvencojn, krom la fumoj, kontraŭ la loĝantoj, interalie tie, kie vivas la indiĝenaj komunumoj norde de Kebekio, kie tutaj arbaroj brulas, tute apude. Iliaj kulturoj kaj tradicioj estas minacitaj.
Komence de junio, la komunumo Atikamekw de Opitciwan estas en urĝa stato. La flamoj ne atingis la loĝantojn, sed tuŝas la praajn teritoriojn, cent kilometrojn for de la ĉefa rezervejo, Obedjiwan 28 situanta en Maŭricio, Kebekio. Kio tamen maltrankviligas Jean-Claude Mequish, la ĉefon de la komunumo de la konsilio de la Atikamekw de Opitciwan: « Ni posedas ĉaletojn sur la tradiciaj teritorioj. Tie ni praktikas nian praan vivstilon, eĉ ĉasadon de etaj ĉasaĵoj. Sed neniuj bestoj plu restas. Nia vivstilo ja estas minacita. »
Arbaro kore de indiĝena identeco
Praa vivkutimo por ĉiuj loĝantoj: tiuj ĉi efektive iras tien po plurajn semajnojn jare cele al transmeto de siaj tradicioj al la plej junaj. Ĉiam fajroj ja okazis en la boreala arbaro, sed pro la klimata ŝanĝiĝo, ili estas pli kaj pli oftaj.
« La vivstilo de pluraj el tiuj komunumoj dependas de la ekosistemoj, kiuj estas diversigitaj », eksplikas Guillaume Proulx, doktoriĝanto ĉe la universitato de Kebekio, kiu studas la perturbon de la rilatoj inter la komunumoj kaj iliaj arbaroj.
« Do se la fajroj pli oftiĝas, la arbaro juniĝas. Tion ni plej timas por la vivkutimo de tiuj komunumoj, kiu jam estis endanĝerigita de la koloniado, la kolonisimo kaj la industria disvolviĝo. » - Guillaume Proulx, doktoriĝanto ĉe la universitato de Kebekio.
Pluraj komunumoj ŝatus esti formitaj por helpi la fajrobrigadistojn kaj la aŭtoritatojn surterene. Ili fakte konas ĝin perfekte, ĉar centre de ilia indiĝena identeco.
03/06/2023
Incendioj en Kanado: pli ol 2,7 milionoj da hektaroj brulis en 2023