Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 avril 2024 5 19 /04 /avril /2024 14:14
Luis Tato, AFP

19/04/2024

La intensa kaj mortiga varmo, kiu frapis Sahelon komence de aprilo estas ligita al la « homdevena » klimata ŝanĝiĝo, asertas la sciencistoj de la reto World Weather Attribution (WWA) en studaĵo publikigita ĉi-ĵaŭde.

Malio kaj Burkino spertis, de la 1a ĝis la 5a de aprilo esceptan varman ondon, tiel per sia daŭro kiel per sia intenseco, kun temperaturoj superaj al 45°C, kaj kaŭzo de multaj mortoj en tiuj landoj.

La observadoj de la sciencistoj kaj la komparoj de temperaturaj modeloj « montras, ke la ampleksaj varmaj ondoj estus neeblaj » sen tutmonda « homdevena » varmiĝo de +1,2°C.

La raporto precizigas, ke tiu epizodo, kiu tuŝis Sahelon dum kvin sinsekvaj tagoj en aprilo okazas principe nur « ĉiujn 200 jarojn ».

 

« Pro la estonta varmiĝo, tiuj tendencoj plu daŭros »

En tiu periodo de la jaro, la varmaj ondoj estas oftaj en Sahelo, sed tiu de aprilo « estus pli malvarma ĝis -1,4°C (…), se la homoj ne estigis planedan varmiĝon, brulante fosiliajn energiojn », certigas la aŭtoroj de la raporto.

« Pro la estonta varmiĝo, tiuj tendencoj plu daŭros », ili aldonas.

Laŭ WWA, la daŭro kaj la graveco de tiu varma ondo provokis en tiuj landoj registritan kreskon de la nombro de mortoj kaj hospitaligojn, kaj tio kvankam la maliaj kaj burkinaj loĝantoj « jam alklimatiĝis je altaj temperaturoj ».      

Kvankam kalkuli precize la nombron de viktimoj « neeblas » pro manko de disponeblaj datumoj en la koncernataj landoj, « probable centoj, eĉ miloj da homoj mortis pro la varmo », mencias la WWA.    

De post la 1970-aj jaroj, la landoj de Sahelo frontas sekecon, kaj epizodojn de intensaj pluvoj ekde la 1990-aj jaroj.

La malofteco de akvolokoj kaj paŝtejojn, pligravigita pro la disvolviĝo de agrikulturaj teroj malordigis la ekzistadon de la paŝtistaj populacioj kaj favoris ekaperon de armitaj grupoj, kiuj plivastigas sian influon laŭ granda parto de teritorio en Malio, Burkino kaj Niĝero.     

26/02/2024

Malsatego, sekeco: studaĵo emfazas la soci-ekonomian efikon de la klimata ŝanĝiĝo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/02/malsatego-sekeco-studajo-emfazas-la-soci-ekonomian-efikon-de-la-klimata-sangigo.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }